La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Nova eltrovo en jujuboj

de Ŭang Zongĝjun


La aŭtoro, naskita en 1935, laboras en la Farmakologia Instituto sub la Unua Medicina Instituto de Ŝanghajo.


Jujuboj estas ne nur bona nutraĵo, sed ankaŭ tradicia ĉina medikamento, utila al lieno kaj stomako, sedativa kaj moderiganta medikamentajn efikojn. Esplorado konigas, ke jujuboj entenas sukeron, proteinon, aminajn acidojn, vitaminojn A, B2 kaj C, kalcion, fosforon, feron, magnezion kaj aliajn elementojn, necesajn por la homa metabolo. La profunda esplorado montras la medicinan funkcion de jujuboj. Ekz., se oni prenas okcidentajn medikamentojn por kuraci alergian purpuraon, la efiko estiĝas nur post 3-4 semajnoj kaj la malsano facile reokazas post la kuraco. Se oni prenas dekoktaĵon el 15 jujuboj trifoje ĉiutage, oni resaniĝas post malpli ol kvar tagoj. Se malsanuloj de hepatito akuta aŭ kronika aŭ de hepata cirozo trinkas antaŭ dormo la dekoktaĵon de po 30 gramoj da jujuboj, ternuksaj grajnoj kaj kando, la kuraco-efiko estas rimarkinda (ĉiu kuraco-periodo daŭras unu monaton).

En la lastaj jaroj sciencistoj en kaj eksterlandaj kun granda intereso okupiĝis pri esplorado de jujuboj. Ili trovis en jujuboj la misteran substancon cAMP, kiu vaste ekzistas en la homaj ĉeloj kaj faras gravan fiziologian reguligon, i.a. fortigante la miokardian kontrahiĝon, dilatante la koronariajn arteriojn kaj malhelpante la kondensiĝon de la trombocitoj. Oni uzis ĝin en kuracado de koronaria kormalsano kaj resanigis 90,8% de tiaj malsanuloj. Tamen ĝia efiko daŭras ne longe. Iuj aldonis certan kvanton da cAMP al tumor-kultura likvaĵo, tiam la furioze kreskantaj kanceraj ĉeloj ĉesis kreski, kaj iuj el ili eĉ transformiĝis en normalajn ĉelojn, dum la aliaj malviglaj kanceraj ĉeloj daŭrigis sian kreskadon. Malgraŭ tio, la homoj jam vidis oran aŭroron.

Antaŭ nelonge sciencistoj trovis en jujuboj alian substancon, nome cGMP, kun efiko kontraŭa al tiu de cAMP. En la homa korpo cGMP ekzistas en certa proporcio. Se ĝia proporcio nenormale leviĝas aŭ malleviĝas, oni do malsaniĝas. Tia ŝanĝiĝo kaŭzas i.a. alergian astmon. Se oni levas la proporcion de cGMP, oni povas malstreĉi la glatan muskolon de bronko kaj kvietigi astmon. Multaj medikamentoj efikas ĝuste pro reguligo de la proporcioj de cAMP kaj cGMP.

Estas interese, ke cAMP kaj cGMP havas striktan rilaton kun la ĉinmedicina teorio pri jin kaj jang. Iuj opinias, ke ili estas la materia bazo de tiu teorio, kaj asertas, ke cAMP estas jin, dum cGMP estas jang. Psoriazo estas kaŭzita de malekvilibro inter jin kaj jang. Oni konstatis, ke cGMP en la epiteliaj ĉeloj de tia malsanulo estas pli multa ol tiu en la ĉirkaŭantaj normalaj ĉeloj kaj cAMP estas malpli multa, kaj tio kondukas al anormala kresko de ĉeloj. Kaj kuracado per cAMP bone efikis en tia kazo.


Jin kaj Jang estas du fundamentaj principoj aŭ fortoj en la universo, ĉiam kontraŭstarantaj kaj komplektigantaj unu la alian. Ili apartenas al antikva filozofia koncepto uzata en la tradicia ĉina medicino por aludi diversajn antitezojn en anatomio, fiziologio, patologio, diagnozo kaj klinika traktado, ekzemple, insekso, interno, malvarmo kaj hipofunkcio estas jin, dum virsekso, ekstero, varmo kaj hiperfunkcio estas jang.


Nun ni vidas, ke cAMP kaj cGMP estas kaj gravaj elementoj en la ĉeloj kaj ponto de diversaj medikamentoj en kuracado, kaj krome ili mem povas kuraci malsanojn. Ili estas riĉaj en jujuboj, kio kuraĝigas nin esplori jujubojn por elfari novajn medikamentojn.

36


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.