La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

He, piediranto!

de Leng Ĝaŭhe


La aŭtoro, naskita en 1938, estas inĝeniero de la Pekina Urbokonstrua Buroo.


Piedirado estas agrabla, sed oni sentas timon, kiam oni straton transiras.

Ĉar por vi, piediranto, via transiro de strato jam ne estas via tute libera ago, vi certe renkontiĝos kun multnombraj kurantaj veturiloj. Se vi perdas iomete da singardemo, vi eble estos trafita de rado. Ĉu vi scias, ke ĉ. 400 000 piedirantoj estas frapitaj de veturiloj ĉiujare en la mondo, kaj ĉirkaŭ 100 000 el ili estas mortigitaj de tio? Laŭ la statistiko de iuj landoj, estis 3-4 maljunuloj kaj almenaŭ unu 5-14-jara infano inter ĉiu deko da viktimoj.

Por garantii vian sekurecon ĉiutage, vi nepre devas iom koni la sciencon pri transiro de stratoj.

Unue, vi devas bone scii vin mem. Kiom longe vi piediras ĉiusekunde? Probable 1-1,4 metrojn. Tiel, vi povas kalkuli la tempon necesan por transiri iun straton. Samtempe, vi devas ankaŭ ĝuste juĝi, ĉu estas sekura la loko por via transiro, kiom da distanco estas inter vi kaj la plej proksima motorveturilo, ĉu la veturilo iras rekte antaŭen aŭ ŝanĝas la direkton. ĉion ĉi vi povas bone scii tuj post la observado.

Due, vi devas koni ankaŭ la veturilon. Vi devas taksi la rapidecon de la veturilo, ekz., kiom da metroj ĝi kuras en unu sekundo, se ĝi kuras 40 kilometrojn en unu horo. Kiom da metroj ĝi glitas post abrupta bremsado en tia rapideco? Bone memoru, ke la glito-distanco pliiĝas pli ol 1,5-oble en pluva aŭ neĝa tago!

Trie, elektu bonan okazon. Kia okazo estas la plej bona? Vi devas certiĝi, ke vi povas transiri la straton antaŭ la alveno de veturilo al la loko danĝera por vi. Ricevu la averton de trafikaj inĝenieroj kaj psikologoj: Absolute ne transiru straton kun veturilo je malpli ol 15 metroj for de vi; estas pli sekure transiri en la minimuma distanco de 25 metroj. Dum transiro de strato vi devas fari egalajn kaj rapidajn paŝojn, sed ne kuregi kun klinita kapo. Tuj antaŭ kaj malantaŭ grandaj aŭtoj estas lokoj nevideblaj por ŝoforoj. Neniam subite transkuru ilin. Posttagmeze ŝoforoj ofte laciĝas kaj ne povas bone koncentri sian atenton, kaj vi devas aparte atente transiri straton. Se vi portas malhelajn vestojn aŭ pluvmantelon en pluva nokto, ŝoforoj ne povas klare vidi vin en pala lamplumo, kaj vi bezonas apartan atenton.

Via bona kutimo por transiro de strato garantias vian sekurecon dum la tuta vivo. ĉu deĵoras policanoj aŭ ne, vi devas transiri stratojn en difinitaj lokoj. Transiru per platformaj pontoj, tuneloj kaj transirejoj por irantoj, kaj laŭ la koncerna trafika signallumo kaj haltu antaŭ bariloj kaj apartigaj ŝtonkolonetoj. Ĉio ĉi estas protekto, sed ne malhelpo al vi. Se vi transiras straton sen transirejaj signoj, ankaŭ ne malstreĉu vian singardemon kontraŭ malatentema ŝoforo. Gaja piediranto, vi estas ĉiam sekura kaj feliĉa, ellerninte science transiri stratojn.

09


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.