La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Brilaj muskoj

de Lan Lan


Pseudonimo de inĝenierino Lin Ŝaŭhan, naskita en 1941. Ŝi laboras en Mediprotekta Instituto de la urbo Ĉengdu.


Antaŭ kelkaj jaroj, por serĉi metodon kontroli median polucion per muskoj, mi surgrimpis la belan kaj imponan monton E’mej. Malgraŭ nebulpluvo mi iris tien kaj reen por kolekti specimenojn de muskoj inter rokoj kaj arboj. Subite antaŭ miaj okuloj aperis nova mondo, tute fremda al mi – mondo de muskoj. En tiu mondo la muskoj ne estas vegetaĵoj abomenindaj, kreskantaj en la malhela kaj malseka loko. Ili estas belaj, graciaj kaj multspecaj inkl. de hepatikoj. Ilia familio, transiranta de akvo-plantoj al tero-plantoj, pro sia simpla strukturo kaj manko de vaskuloj estas nomata senvaskulaj plantoj kiel la algoj. Tamen pro reproduktiĝo per embrio la muskoj estas similaj al la pteridoj kaj semo-plantoj kaj enlistigitaj en la altklasajn plantojn. Sub lupeo oni vidas, ke tiuj malgrandaj plantoj kun tigoj kaj folioj sed sen propraj radikoj alkroĉiĝas al grundo, arbo, roko aŭ muro per blankaj pseŭdoradikoj kaj sin vivtenas per akvo kaj neorganikaj saloj en la aero. Ili ĉarmas per delikata strukturo kaj plaĉaj formoj. Estas blankharaj muskoj similaj al la arĝentaj tempio-haroj de maljunuloj, silkaj muskoj brilantaj kiel silko, orharaj muskoj similaj al la molaj bukloj de knabinoj, pagodaj muskoj similaj al malgrandigitaj pagodoj kun pluraj etaĝoj kaj arbo-muskoj similaj al miniaturoj de antikvaj arboj.

Muskoj estas sentemaj eĉ al etaj ŝanĝiĝoj de medio, pro kio laŭ la specoj kaj kvanto de la muskoj en difinita loko oni povas informiĝi pri ĝia media polucio. Surbaze de la karaktero de la muskoj nemalmultaj eksterlandaj sciencistoj ekkonis la atmosferan purecon laŭ iliaj specoj kaj kvanto en difinita loko kaj desegnis koloran mapon pri la atmosfera polucio. Por tiu celo Japanio sukcese elfaris musko-kontrolilon. La muskoj, kiel praktika kaj malmultekosta indikilo pri la media polucio, protektas la sanon de la homo.

Muskoj povas esti uzataj ankaŭ en medicino. Ili estas antibiotikaj kaj entenantaj karotenon, luteinon kaj diversajn aktivajn enzimojn. Ili servas ankaŭ kiel brulaĵo, pansaĵo, remburaĵo kaj sterko.

Fakuloj diris al mi, ke inter la muskoj estas iu primitiva speco, nome brila musko, kiun oni trovis antaŭ nelonge en Ĉinio. Tia musko eligas fluoreskan lumon en mallumaj lokoj. Jes, sennombraj malgrandaj muskoj brilas pro sia vasta uzateco.

Pasis kelkaj jaroj. Mia scienca praktiko prezentis antaŭ mi la brilan mondon de muskoj. Kaj mi ekkonis ilian internan kvaliton, kiun mi neniam forgesos dum mia tuta vivo.

44


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.