La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sinprezentado de ceramikaĵo

de Ŭang Ŝjaŭda


La autoro, naskita 1939, estas docento de la Ĉengdu-a Universitato.


Vi ĉiuj ja konas min, tamen ĉu vi scias min? Vi nomas min “historia objekto” kaj prenas min kiel heredan valoraĵon en muzeo. Per floroj vi min ornamas por bonvenigi amikojn kaj gastojn en hotelo. Kaj en restoracio, mi la unua gustumas nektarojn kaj bongustaĵojn ... ĉu vi scias, ke mi hodiaŭ eĉ troviĝas sur kosmo-ŝipo kaj fariĝis pli distingita.

Kio? Vi demandas pri mia nomo?

Ceramikaĵo – jen mia nomo vaste konata.

50

Biblio diras, ke homo estis farita de Dio el koto. Kiu kredas tion? Sed mi estas farita efektive el koto. Ne malestimu min pro mia mizera deveno. Post baptado de akvo kaj fajro mi estas malpeza, solida, pura, glata kaj bela. Antaŭ 7-8 mil jaroj mi jam estis bona, amiko de la homaro. Oni nomas min argilaĵo. Mi servis kiel ujoj por supo kaj manĝaĵo. Oni faris min ankaŭ tranĉiloj, hakiloj, marteloj kaj falĉiloj, per kiuj oni konkeris la naturon. Mi faris grandajn meritojn, ĉu vi ne kredas tion? Jangŝaŭ-kulturo en Mjanĉi de Henan-provinco antaŭ 5 mil jaroj estas nomata “Kolor-ceramikaĵa Kulturo”, kaj krome la antikva Longŝan-kulturo en Liĉeng de Ŝandong-provinco estas nomata “Nigra-ceramikaĵa Kulturo”. Ĉu ne? Oni prenas min kiel signon de la kultura historio, tio estas prava kaj tute ne troigo.

Antaŭ 3 mil jaroj saĝaj ĉinoj jam ordigis mian familion, ekuzis fajnan fajencon anstataŭ argilo kaj vestis min per bela glazuro antaŭ ol baki min alttemperature. Ekde tiam mi famiĝis en la mondo. Kiu ne konas la ĉinan porcelanaĵon!? Kiom da viroj kaj virinoj en la mondo admiras min? China – Ĉinio, china – porcelanaĵo, mia nomo ligiĝis kun la civilizita antikva lando. La beleco de la ĉinaj montoj, la Flava Rivero kaj Jangzi-rivero kaj la sango kaj ŝvito de la ĉina popolo kunfandiĝis en mia korpo. Mi fieras pro tio, kaj iam ankaŭ hontis, ke la homaro min prenis kiel objekton delikatan kaj belan. brilan kaj glatan, tial ili sekvigis min nur en restoracioj, kuirejoj kaj necesejoj kaj en tiuj malgrandaj sferoj mi funkciis kiel dekoracio. Oni ĉiam opiniis min malforta kaj delikata. Ŝajnis, ke mi ne taŭgas por industrio kaj agrikulturo. Kompreneble, la ceramikaj tranĉiloj kaj plugiloj estas malpli akraj ol la ŝtalaj kaj feraj, sed ĉu vi konas mian karakteron? Kvankam mi estas fragila, tamen ne malforta. Mia malmoleco superas tiun de ajna metalo. Mi povas elteni temperaturon eĉ de mil gradoj. Mi povas rezisti kontraŭ korodo kaj polucio, samtempe mi tute ne timas acidon kaj alkalon. Alie, kiel klarigi la kulturan historion de jarmiloj per mia elterigo? Mia fragileco signifas, ke mi preferas rompiĝi ol kurbiĝi kaj deformiĝi.

Ho, homoj! Ĉu vi bone scias min?

De fajencaĵo ĝis porcelanaĵo kvarco-kaolina mi travivis kelkmil jarojn. Hodiaŭ en la 20-a jarcento mi marŝas kun pli da fiero kaj memfido. La zirkonioksida aglomerita porcelano malfermis novan paĝon de mia historio. Kantante “pli malmola ol fero kaj pli forta ol ŝtalo”, mi povas kuŝi sur fera amboso kaj elteni la batadon de granda martelo. Oni faras min torna ĉizilo, borilo aŭ lagro, vaste uzata en maŝino-fabrikado. Porcelanaĵo de silicia nitrogenido estas pli bona. La motoro povas labori en temperaturo de 1 760°C, kun cilindro, piŝto, konektbastono kaj kranko faritaj el mi. Nun modernaj tankoj, militŝipoj kaj aviadiloj proviziĝas per kontraŭ-pafaj kirasplatoj, kiuj estas el boro-karbonida porcelano. Eĉ la tubo de pafiloj estas tegita per porcelano ene. Se la spaconaveto “Kolumbio” ne estus kirasita per 34 000 porcelanaj pecoj, ĝi certe ne povus sukcese flugi el la atmosfero. La fiero de la nuna epoko estas elektronika komputilo, kiu havas min kiel magnetan kernon. En la nuklea reaktoro la glazurhava alttemperatura porcelano estas nepre bezonata... Por leviĝi al la ĉielo, mergiĝi en maron, bori la teron ... mi montriĝas talenta. Mi ne plu estas fragile delikata. Tion oni ne forgesu!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.