La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Teo + persiko =?

de U Ĵŭoĉun


La aŭtoro, naskita en 1954, estas redaktoro de la lerneja revuo de la Ŝanhaja Financa Instituto.


Prave diras la proverbo, ke pro ŝanca koincido de cirkonstancoj ĉio povas okazi. Direktoron Jŭe de tea kompanio trafis jena hazardo.

Estis varmega somero. Surprizite de tajfuno, la kargoŝipo ne povis endokiĝi. Por kontentigi mendinton pri rapida transportado, oni ne havis tempon meti staniolon sub veleno, kiam oni enkestigis la menditan teon. Kvietiĝis la tajfuno kaj tuj sekvis pluvego. En hasteco oni kovris la lignajn kestojn kun teo kaj tiujn kun plataj persikoj per unu pluvimuna tuko.

Kia rezulto estos? Tion direktoro Jŭe bone komprenis. Teo estas loza kaj poro-riĉa, entenanta palmitatan acidon, terpenon kaj aliajn elementojn. Ĝuste pro sia poro-riĉa konsisto kaj koloido solvebla en akvo, teo karakteriziĝas per facila sorbado de vaporo kaj gasoj. Utiligante tiun trajton, oni rebakas verdan teon modergustan kaj malkompaktan por redukti ĝian entenatan akvon ĝis malpli ol 4%. Poste oni kunmetas la teon kun bonodora osmantoleo ne-malutila al la homa sano, ke la teo fariĝu ne nur bonodora, sed ankaŭ refreŝiga kaj digestiga.

Sed nun la teo transportata aliloken tiel multe ensorbis la bonodoron el la persikoj, ke ĝi sendube odoris je tia persiko. Tamen la mendinto ne postulis kompenson, nek resendis la varon. Kial?

Kiam la direktoro implikiĝis en nekompreno, oni speciale venis de aliloke por viziti lin. Ĉe renkontiĝo la vizitanto tuj diris: “Ha, kial vi ne sciigis nin pri via nova speco de teo? Ni deziras 30 tunojn da teo kun persika odoro.”

Ha, ja en tio kuŝas la kaŭzo! Tio estis tute ekster la atendo de la direktoro. La vivo estas interesa. Kiam Arkimedo sidiĝis en bankuvo, akvo superfluis, kaj el tiu ordinara fenomeno li malkovris la leĝon de specifa pezo. Nun direktoro Jŭe eksciis multe pro la hazarda eltrovo de nova speco de teo. Jam en la unuaj jaroj de la 16-a jarcento Ĉinio komencis eksporti teon kaj la ĉinaj teoj havis superecon en la internacia merkato antaŭ la mezo de la 19-a jarcento, sed hodiaŭ Ĉinio okupas nur la trian lokon en la tea merkato. Nesufiĉaj estas la kvanto kaj specoj de ĉinaj teoj. Kial hodiaŭ ni havas teojn nur jasmenan, magnolian, ĝulan-an, citrusan, pampelmusan, osmant-floran kaj rozan?

En nia vivo la aferoj similaj al la supre rakontita ne estas maloftaj, sed ilin povas malkovri kaj klarigi nur cerbumemaj homoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.