La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

“Kokido” eliris el “virkoka ovo”

de Ŝa Ugoŭ


La aŭtoro estas inĝeniero de la Hortikultura Administra Buroo de la urbo Uŝji, Ĝjangsu-provinco.


 En la parko Ŝjihuj de la urbo Uŝji iu 600-jara maskla ginko produktis sep fruktojn. La teorio pri la kreskaĵa evoluo montris, ke tio estas atavismo. Sed kia sorto atendas tiujn “virkokajn ovojn”?

Mi sekcis unu el la “ovoj” kaj trovis, ke en ĝi estas kompare plena endo-spermo blanka kaj iom helverda kaj ĝia embrio estas normale evoluinta – jen materiaj kondiĉoj por naskiĝo de nova vivo. Tio puŝis min fari eksperimenton “elkovi idojn el virkokoj”. Mi faris tri el la “ovoj” specimenoj kaj miksis la ceterajn kun malseka sablo kaj konservis ĉi tiujn en ŝranko.

De la meza printempo ĝis la frua somero ĉi-jare ŝajne ne estis tiel varme, kiel en la pasinta jaro. Eble pro nesufiĉo de la akumulita varmo ne ŝanĝiĝis la “ovoj” en la sablo-pleto. Mi maltrankviliĝis kaj metis la pleton sur la orientan fenestrobreton por sunumi la “ovojn” kaj akvumis ilin preskaŭ ĉiun duan tagon por akceli ilian ĝermadon.

La 16-an de majo mi revenis de vojaĝo kaj tuj rapidis al la pleto por vidi, ĉu io nova okazis. La sabla surfaco jam sekiĝis kaj en la mezo aperis fendeto iom supreniĝinta. Mi ekscitiĝis, forigis la sablon kaj vidis: La radiketo de la “ovo” n-ro 2 eliĝis el la semo je 16 milimetroj. En la tagmezo mi alportis kvar potojn por nestigi la “ovojn”. La 7-an de junio la ĝermo de la “ovo” n-ro 2 elteriĝis kaj post dek tagoj ĝi altis je 40 milimetroj. Mi ebriiĝis de ĝojo. Rigardu! La helverdo kaj flaveto de ĝiaj folioj tute similas al la lotus-folia koloro kaj la maldika juna tigo impresas kiel delikata smeraldo. Estas konebla la scienca mistero! “Kokido” fine elkoviĝis el “virkoka ovo”!

Sed mia ĝojo daŭris ne longe. La 22-an de julio, t.e. unu kaj duonan monatojn post sia naskiĝo, tiu neordinara “kokido” mortis. Kun granda bedaŭro mi metis ĝian “kadavron” en mian specimenan botelon. Mi pensis: Ĉu la sorto destinis al ĝi frue morti? Kio okazus, se ĝi daŭre vivus? Mi esperas, ke la 600-jara maskla ginko produktos denove mirindajn fruktojn por solvi tiun enigmon.

Vere, sciencoj estas plenaj je enigmoj kaj disvolviĝas ĝuste en senĉesa solvado de tiuj enigmoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.