La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Du “manoj” de la homaj okuloj

de Gang Ĝengfang


La aŭtoro, naskita en 1936, estas direktoro kaj teknikisto de la okulvitra butiko Daming en Hohhot, Interna Mongplio.


Niaj okuloj konsistas el aro da bone kunlaborantaj lensoj kaj retinoj. Guste dank’ al ili ni povas vidi la vivoplenan kaj buntan mondon kaj la brilantajn stelojn sur la nokta ĉielo ... Tamen nia vidkapablo estas limigita. Ni povas vidi nur sufiĉe grandajn kaj sufiĉe lumajn objektojn. Ni povas vidi objektojn en grandeco minimume de 0,1-0,2 milimetroj antaŭ niaj okuloj. Pli malgrandajn ni ne povas vidi. En la kosmo estas sennombraj steloj, el kiuj plejparto estas nevidebla per niaj nudaj okuloj, ĉar ili estas tro malproksimaj de ni kaj ne estas sufiĉe grandaj por eksciti la lumo-ricevajn ĉelojn de niaj retinoj kaj formi malgrandan vidangulon. Tial ĉe revuloj naskiĝis multaj imagoj. Jang Ĵen, figuro de la klasika ĉina romano “Magia Milito”, estas tipa ekzemplo. E1 liaj orbitoj elkreskis paro da manoj kun okuloj en la mankavoj. Unu mankavo rigardanta supren povas vidi la ĉielon kaj la alia malsupren vidi la inferon. Sed kie oni povas trovi tiajn manojn?

En 1908 nederlanda okulvitristo inventis unu el tiaj “manoj”, t.e. teleskopon. Poste pordisto, lia samlandano, elpensis la alian, t.e. mikroskopon. Ĝuste dank’ al tiaj “manoj” la homaro vidis la ringajn montojn kaj “marojn” sur la luno kaj malkovris ĉelojn kaj bakteriojn.

Efektive ili estas du “manoj” elkreskintaj el la homaj okuloj. Ili estas faritaj surbaze de la teorio de bildformiĝo pro lenso. Samtempe ili estas “manoj” pligrandigantaj la vidangulon de la homaj okuloj. Kio do estas vidangulo? Kiam el du ekstremoj de objekto, kiun ni vidas, eliras du imagaj rektaj linioj, kiuj interkruciĝas meze de la “lensaro” de niaj okuloj kaj poste direktiĝas al la retinoj, tiam formiĝas angulo, t.e. vidangulo. Ju pli granda estas la vidangulo, des pli klare videbla estas la objekto, kaj kompreneble, ju pli malgranda la vidangulo, des pli malklara fariĝas la objekto. Ambaŭ teleskopo kaj mikroskopo larĝigas nian vidkampon per pligrandigo de la vidangulo. Alivorte, la teleskopo kaj mikroskopo funkcias kiel “manoj” aŭ instrumentoj pligrandigantaj la homan vidkapablon. Ankaŭ la radia astronomia teleskopo kaj elektronika mikroskopo povas plilarĝigi la homan vidkampon, kaj pro tio ili enviciĝas inter la supre menciitaj “manoj”. Helpate de ili, oni malkovris pulsajn kaj neŭtronajn stelojn, virusojn kaj ribonukleatajn acidojn kaj elfaris ultraskalajn integrajn cirkvitojn kaj aliajn miraklojn.

Nun per tiuj du “manoj” oni povas klare vidi objekton en grandeco de dudek miliononoj de milimetro kaj stelojn je centoj da miliardoj da lumjaroj for de ni. Sciu, ke unu lumjaro egalas al 9 500 miliardoj da kilometroj. Ĉu tiaj “manoj” ne multe pli kapablas ol tiuj de Jang Ĵen?

La homaro vere estas la plej saĝa el la animaloj. Ili povas ne nur revi, sed ankaŭ trovi metodojn efektivigi siajn dezirojn kaj realigi siajn revojn.

04


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.