La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


BRILAS SAĜO

Aŭtoro: Ŭang Zikun k. a.

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Batalo inter la rivero kaj maro

de Ĉeng Songlin


La aŭtoro, naskita en 1939, estas redaktoro de la Ĉina Enciklopedia Eldonejo.


“Sennombraj riveroj sin direktas al maro.” Plejmulto da riveroj en la mondo fine fluas en marojn. La loko, kie riveroj fluas en maron, ne estas kvieta.

Kunfluiĝo de rivero kaj maro estas tre intensa batalo. Dum fluso marakvo fluas en la enfluejon de rivero, erozias la bordojn, saligas riverakvon kaj devigas ĝin flui returne. Dum malfluso marakvo forfluas kaj riverakvo povas penetri en la maron ĝis malproksime de la bordo, redukti ĝian salecon kaj ŝanĝi ĝian fludirekton. Dum la sekeco eĉ Datong de Anhuj-provinco sescent kilometrojn for de la enfluejo de Jangzi-rivero povas senti influon de tajdo. Dum inundo akvo de Jangzi-rivero povas kuri rekte ĝis Ĉeĝudo. La loko, kie interbatalas la rivero kaj maro, longas unu-du mil kilometrojn.

22

Depost kiam aperis la homoj, la batalo fariĝis komplika. Pro ekspluato de virga tero kaj forhakado de arboj, grundo eroziiĝis, granda kvanto da sablo portiĝis de akvo-fluo al la enfluejo kaj tie formiĝis vasta ebenaĵo. Riveroj sub la “helpo” de la homoj aneksas “teritorion” de maro. Sed la maro kontraŭbatalas: tajdo alportas sablon kaj amasigas ĝin ĉe la enfluejo por bari la fluon de la rivero. Antaŭ du mil jaroj la enfluejo de Jangzi-rivero havis larĝecon de 180 kilometroj, sed nun mallarĝiĝis duone. Sablo portita de la Flava Rivero al la Flava Maro atingas 1,2 miliardojn da tunoj ĉiujare kaj la bordoj ĉe la enfluejo etendiĝas en la maron ĉiujare 150-420 metrojn, ke la Flava Maro perdas 23 kvadratajn kilometrojn da “teritorio” ĉiujare. Akvo de la Orienta Ĉina Maro tamen portis sablon de la enfluejo de Jangzi-rivero kaj amasigis ĝin ĉe tiu de Ĉjantang-rivero, kio formis grandegan sablan etendaĵon kun longo de 130 kilometroj kaj volumeno de 42,5 miliardoj da kubmetroj. Dum la fluso ĉe la enfluejo de Ĉjantang-rivero la prema forto de la tajdo al la bordoj povas atingi sep tunojn en ĉiu kvadrata metro, kio grave minacas la sekurecon de la bordoj. Dank’ al la konstruitaj masivaj mardigoj Ĉjantang-rivero evitis danĝeron.

La batalo inter la rivero kaj maro sekvigas bonon kaj malbonon: kolektiĝo de ŝlimo donas al la homaro fekundan teron. sed la barita akvo-vojo malhelpas trafikon; la fluso altigas la akvan nivelon, kio favorigas al grandaj ŝipoj en- kaj elveturon, sed erozias bordojn kaj inundas kampojn. La rivera akvo alportas kaj nutraĵon kaj malpuraĵon, kaj nutras marajn estaĵojn kaj detruas naturajn fiŝejojn...

La hodiaŭaj homoj ne povas ne doni atenton al la kompleksa ŝanĝiĝo de la enfluejo de rivero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.