La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

63

– Bonege, ke vi sentis: mi estas en Lavello.

– Mi sentis tion, patro.

La kirasplatoj – brilantaj skvamoj – de la ĉirkaŭa mondo falas unu post la alia. Tra la breĉoj eniĝas bruo kaj lumo, pika realeco. La du viroj sentas sin nudaj. Staras ili – nur ili – meze de la placo. Ĉirkaŭe – la Lavellanoj. Antaŭ la preĝejo kaj ĉie. Cent kaj ducent homoj, ili staras ĉeangule de la flankaj stratoj, barantaj ĉiun eliron. Spada, kun ĉapo tirita surbroven. observas Martin-on. Boccone en la ombro apogas sin al iu arbo. Virinoj en koloraj puloveroj. Tasca kun kapo klinita piedbatas iun ŝtoneron. Infanoj kuregas, ilia ĝojkrio disrompus la malserenajn murojn, la malvarman atendon de la homoj. La silenton –

Denove ekbruas iu motoro. Fremdece sonas la metalo batiĝanta al metalo.

Iuangule disiĝas la homamaso. Tasca levas la kapon. Li vidas Caterina-n; la virino iras al la panvendejo, permane ŝi tuŝetadas la murojn kaj saltetas ludeme. Ŝi ne rigardas al la placo.

Martin iom post iom deŝiras sian rigardon desur Stefan. Li jam aŭdas la aŭton, frunte sentas la sunvarmon. Ŝarĝon li portas surŝultre. Malrapide li tumas sin, for de Stefan.

„Fermiĝis la cirklo” – li pensas – „la vojo kondukis de Lavello al Lavello”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.