La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

1

Estis jam malfrua posttagmezo, kiam antaŭ lia aŭto aperis la montoj. Martin flanken rigardis – la malhelgriza strio suprenkuris la verdajn deklivojn, poste fariĝis nevidebla inter la arboj.

La motoro normale bruis. „Feliĉe, en la flughavena pruntejo oni donis al mi bonan veturilon” – li pensis. La premon en la stomako li daŭre sentis, kaj tiun duan, monotonan doloron ie en la korpo. Ĉirkaŭ la koro. Aŭ eble en la cerbo –?

Samtempe – kaj malgraŭ tio – li insiste veturis antaŭen, io lin pelis al tiuj montoj. Ekde tiam li ne estis ĉi tie, el tiu direkto li ne alveturis la vilaĝon. Nun ofte streĉe li observis iun valon, iun subite aperantan monteton – ĉu li rekonas ilin? Sed la pejzaĝo ŝajnis fremda. Eĉ, li vidis tiujn arbarojn samtiaj, kiaj estis la aliaj. Kiel aliaj arbaroj, en aliaj landoj. Ĉu vere nenio diferencigas tiun arbaron, tiujn montojn – de tiu certa arbaro kaj monto? Vere, intertempe pasis multe da tempo. Tamen Martin foj-foje senespere provis trovi iun signon. Signon, kiu tuj certigus lin, ke li veturas sur la ĝusta vojo –

Iuloke li flankeniĝis kaj haltigis la aŭton ĉe tri sveltaj cipresoj. I i suno ankoraŭ ŝvebis super la ebeno iea, mortkondamnita orglobo antaŭ la falo en la nenion; sed ĉi tie, inter la montoj, oni jam ne vidis ĝin. Nur griza lumo brilis surĉiele.

Li rigardis iomete la longe etendiĝantajn montojn. Iu el ili similas al hundo lace kuŝanta. Nun li aŭdis ankaŭ la venton; ĝi zumis ie supre, pinte de la arboj. Malhelverdis la cipresoj, rigidaj kaj firmaj, kvazaŭ certaj, ke ilin la vento ne movos. El la ĉielo iom post iom malaperis la nuboj. Martin sentis surhaŭte, ke el inter la arbustoj ŝteliras la malvarmeta aero, ,,la avangardo de la ombroj” – li pensis nervoze. Li volis ĝui la belon de la pejzaĝo, ja li vidis, ke ĝi estas belega – tamen li ne scipovis koncentri sian atenton. „Verŝajne tiu estas la lasta tago, kiam mi povas preni permane la arbon, tuŝi la foliojn. La cipresojn. Kiam mi povos sidiĝi sur la herbaro –”

Tiam li tuŝis la trunkon de iu arbo. Sube, ĉirkaŭ ĝi kreskis neniam distretitaj, altaj, malmolaj herboj. Martin dispremis kelkajn foliojn inter la fingroj; verda humideco gluiĝis al lia haŭto. Li rigardis la fingron deproksime; la delikataj linietoj malaperis sub la mikroskopaj verdaj fibroj. Kiel en la daktiloskopio. Morgaŭ oni faros al li ankaŭ tion, certe –

Poste li sidiĝis sur la herbaro, por minuto fariĝinte infano denove – la arboj vidataj desube saltis alten, kiel gigantoj.

Li estis sola. Malantaŭ li la radoj ripozis post milionoj da turnoj. Kaj Martin stariĝis. Ja li ne havis jam multe da tempo –


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.