La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

32

Subite li rememoris Carla-n. Kaj kiel post fulmo – la aero tuj fariĝis ozonodora.

Carla havis eble dekok-deknaŭ jarojn. La unuan fojon Martin vidis ŝin dumtage. La knabino iris antaŭ la Garzanti-domo, subbrake ŝi portis brunan plektitan korbon. Poste Martin jam ne memoris, kian veston ŝi portis – sed li ne forgesis tiun vizaĝon. La iom elstarantajn vizaĝostojn, larĝan frunton. Ŝiajn brunajn okulojn.

Carla estis svelta, belkorpa. Krurojn kaj femurojn ŝi havis belajn, sed tion oni povis nur konjekti. Konjekti kun preskaŭ-tuŝanta virĝojo, dezirego. Super ŝia malhela hararo densiĝis la sunradioj. Belmove ŝi iris – oni ne povis ne observi ĝoje tiun irmanieron. Martin poste tre ofte pensis pri Carla. La plej bela estis ilia unua renkontiĝo. Krom ili neniu estis sur la malvasta strato. Martin ĝuste elpaŝis el la korto de la Garzanti-domo. La vilaĝo estis silenta, tiam ankoraŭ neniu parolis pri la partizanoj. Ie palumboj rukulis, odoro de bovinoj ŝvebis en la aero kaj en printempeca vaporo bluis la foraj montetoj. Rande de la stratoj eliĝis etaj flavaj stelfloroj. La barieroj kalkŝtonaj – alitempe grizaj – nun okuldolorige blankis.

Martin fermis la pordegon kaj turnis sin. Ĉio ŝajnis esti tia, kia en la filmoj. Kaj li sciis, ke li vidis jam tian filmon. La ĉefrolantoj ĉiam tiel renkontiĝas, nur ili duope staras sur vasta tereno, kie neniu ilin malhelpas dum tiuj unuaj momentoj –

Sed ili estis tiele solaj, ke ili eĉ ne parolis unu al la alia. Ja ili ne povis paroli. Martin plezure rigardis ŝin, haltinta. Carla fiere iris sur la alia flanko de la strato, fieris ŝiaj mamoj, femuroj. ŝia korpo tuta –

Martin por momento forgesis Lavellon. Li ne portis uniformon. Li estis viro vidanta virinon. Enmane kun la fera klinko li staris longe. Carla foriris. Poste Martin ekiris sur la monteton por kontroli la radiostacion, sed ŝajnis al li, ke ĉio ŝanĝiĝis, alie brilas la pala suno, eble eĉ la tero aliforte altiras la korpon. Liaj okuloj ĉerpis aliajn kolorojn kaj li sciis: io ŝanĝiĝis vere – en li.

Martin tiutage demandis Boccone-n. La vilaĝestro el la priskribo tuj sciis, pri kiu temas. „Tia knabino nur unusola estas en tuta Lavello” – li diris. „Carla Minetti, kamparanino.” Ŝiaj gepatroj havis plurcent ŝafojn, do – en la skalo de Lavello – ili estis kalkulitaj inter la riĉuloj.

Martin jam tiuvespere pensis nur pri ŝi. Lia erotika imago senvestigis ŝin. Kian haŭton ŝi havas...? Kaj se li kisus ŝian dorson, inter la du skapoloj – kiel ektremetus la sentema korpo?

Poste pasis kelkaj tagoj. Martin multe pensis pri ŝi. Li ne renkontis la virinon, kaj neniun demandis, kie loĝas la familio Minetti. Tamen iusence li... serĉis ŝin. Ĉiuvespere li revis pri Carla, malgraŭ tio, ke li sciis: lumjaroj disigas ilin. Martin eĉ kelkfoje pensis pri sia potenco en Lavello. Eble li povus devigi la gepatrojn de Carla aŭ eĉ ŝin mem... sed tiam li tuj pensis pri ŝiaj okuloj. Kiel Carla estus rigardanta al li, se li ŝin devigus al io ajn? Sed la diablo jam laboris en lia kapo. flustris, „kial ne”? , Martin volis observi ŝin elproksime, paroli al ŝi, senti ŝian rigardon kaj tuŝi la fieran-belegan korpon –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.