La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

41

La familio Lombardi estis nura timego –

„Giuseppe Lombardi, 39-jara kamparano, loĝanto de Lavello, kaj lia familio kaŝis vunditan partizanon en la kelo de sia domo.” La frazon pli poste surpaperigis Martin rapidmane, en devige mallonga kaj sekstila raporto al la stabo.

La viro havis verukon sur la mentono, tion Martin memoris longe, ĝisfine. La vizaĝon jam apenaŭ. Lia edzino estis malalteta, dika virino – tiam sur ŝia vizaĝo aperis la timego kaj ŝi ne scipovis moviĝi –

Estis tie ankoraŭ unu viro; oldulo ostoza, etstatura, maldika. Li estis preskaŭ tute kalva kaj iom tremis liaj manoj, Martin vidis tion. Li estis la patro aŭ avo de Lombardi, ankaŭ li loĝis en la domo. Martin estis konvinkita, ke la mondon li jam apenaŭ perceptis kaj ĝisfine li ne komprenis, kio okazas –

Kaj la tri infanoj –

Martin poste jam ne memoris, ĉu estis du knabinoj kaj unu knabo aŭ inverse. Hirtaj nigraj haroj, malfermegitaj okuloj. Ili havis dekdu-dekkvar jarojn kaj aĉajn vestojn, kiu povas scii, kion iH ĝuste faris antaŭ kelkaj minutoj, ĉu helpis al la patro en la bestejo, aŭ al la patrino en la kuirejo –

La tere kuŝanta partizano ankaŭ apartenis al la bildo. Laŭ la raporto de Martin oni sciis pri li nur tiom, ke li nomiĝis Vincenzo kaj ne loĝis en Lavello.

– Ĉu vi certas, ke pliaj ne estas en la vilaĝo? – mansignis Martin al la mortinto. Helmut streĉitkorpe respondis:

– Mi irigis patrolon de soldatoj por traserĉi tiun ĉi straton.

– Voku ĉi tien Boccone-n – en Martin naskiĝis penseto, ke utila estus la ĉeesto de la vilaĝestro. Samtempe li sentis, ke; la genuoj kaj kruroj iom tremas, subkonscie li volis ekhavi tempon, prokrasti la decidon –

Subite li vidis sin en la gimnazio, ne komprenis sian egan imagsalton, eble ĝi alvenis pro la malespera volo, ke li estu kiel eble plej malproksime de tiu ĉi situacio. Ĝi estis bona lernejo, malnova. La konstruaĵo larĝmura, vastaj ŝtuparoj, ĉe la anguloj marmoraj, serenaj skulptitaj kapoj. La lemoĉambroj havis plafonon kun arkaĵoj. La instruistoj ĉiuj estis interesaj homoj. Ĉiuj...? Jam nun Martin dubis iom, sed li tute ne havis dubojn, kiam la instruistoj en la lemoĉambro ĵetis akran rigardon al la knaboj, kaj la silento fariĝis sufoka.

La gimnazio okupis la tempon de la knaboj, dum la pleja parto de la jaro. La amikojn ili elektis el inter la kunklasanoj, enpense ili okupiĝis pri la lecionoj kaj taskoj kaj Martin nur multe pli poste – jam kiel plenkreskulo, en Svislando – komprenis, ke la instruistoj verdire estis skulptistoj, dum tiuj ok jaroj bonege ili formis la knabojn.

Martin ŝatis la geografion. La disruliĝon de egaj murmapoj, la odoron de gluilo. La liniojn elproksime dikajn, elfore preskaŭ nevideblajn. La malnovajn atlasojn kun paperfolioj dikaj. La randojn flaviĝintajn de la mapoj, kun la disŝiritaj pecoj. Jen, Afriko kun la kurbiĝantaj riveroj. Aŭstralio ĉiam lin pensigis pri terpomo kuŝanta surtable, du kolorojn ĝi restigis en lia memoro: maldekstre la brunetajn montojn kaj dezerton, meze kaj dekstre la verdan ebenejon. Sud-Amerikon regis Brazilo, kiu sur iliaj mapoj estis ĉiam pentrita je malhelbruna. Martin pasie ŝatis rigardadi la atlasojn. Sed la ĉiam moviĝantaj landlimoj en la historiaj mapoj jam frue ridigis lin. Sur ĉiu paĝo li trovis ion rigardindan, eĉ se la centan fojon li prenis la saman maparon. Soife li trinkis la fremdajn vortojn kaj neniam li forgesis ilin: tiutempe li havis ankaŭ geografiajn sonĝojn. Li flugis alte en la aero, sen maŝina helpo, sen flugiloj, tutsimple li flugis super la pejzaĝo, kiu nature estis mapo, sen surskriboj. Dumsonĝe Martin precize konis la lecionon, ŝajne laŭte li diradis la nomojn de subaj montoj, riveroj, eĉ urboj –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.