La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

12

Li ne atendis ĝis la sekvonta mateno, kiam li estos ricevanta „ordonojn” de la Ruĝa Kruco. La malafableco de la hotelo limigis lin. Eble la sortofrapon li estus eltenanta pli facile en la propra domo, inter la konataj mebloj kaj pentraĵoj –

Li telefonis al unu el siaj ĉefoj. Feliĉe, li estis hejme. Sed la telefonon prenis lia edzino. Kiam ŝi aŭdis la nomon de Martin, ekestis malagrabla silento en la aparatoj, Martin precize sentis la ĉeeston de tiu silento, la malkomfortan naŭzon de la momento. Poste la edzo prenis la aŭdilon. „Aŭskultu, Dregger. Ni helpas al landoj, kie la lokaj registaroj ne ŝatas nian agadon, kredas nin ofte spionoj aŭ renversistoj... Pro tio la Organizaĵo eĉ plie devas atenti, ke niaj homoj estu „puraj”, senmakulaj, eĉ se tridek jarojn reen...! Vi estis unu el la ĉefoj, Dregger. Do vi devas kompreni, ke la Organizaĵo ne povas vin defendi. Kial vi ne komunikis al ni, kion vi faris-kulpis iam en Italio? Do, la sekvaĵojn vi devos mem elporti, tamen ankaŭ ni suferos nun pro vi. Pri via sorto morgaŭ decidos la direktoraro...”

Martin jam dum la interparolo sentis, ke li ne atendos ĝis la kunsido de la direktoraro. Li prenis sian pasporton kaj en la banĉambra'/ spegulo li longe observis sian vizaĝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.