La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

4

Li veturis ĝis la vojforkiĝo kaj bremsis. La surskriboj. Maldekstren: S. MICHELE. Dekstren: ROCCA DI CAMBIO.

La du nomoj nun kvazaŭ forte ŝiriĝis el lia memoro – jes, la vilaĝoj estis jam proksimaj. La malhelo fariĝis pli malamika. Sur la ŝoseo tute ne estis trafiko. Martin sentis sin ekster la tempoj – fermita en metalkeston li veturas okcidenten, al la rapidege foriĝanta suno. Kaj ĉar li jam elpaŝis el la tempo nuna, do li mergiĝis en la pasintan. Ŝajne li vidis sin sur filmo – tiu alia veturilo estis verda terenaŭto, ĝi malrapide veturis supren sur la montetdeklivo, jes, foje ili tiel veturis TIEN, Martin mem kondukis la aŭton, malantaŭ lia dorso gaje kantis la soldatoj.

La arboj en la arbaroj ankaŭ tiam estis tiaj minacnigraj, tra la montoj venis la morto; kun egaj paŝoj, ĉiu sciis, ke iam alvenos la linio videbla sur neniu mapo, la arbaron-herbaron-birdojn-vermojn nutranta fronto.

Rene estis nekutime malparolema, mute li aŭskultis Martinon. Ili jam preskaŭ atingis la urbon, duflanke de la vojo densiĝis la neonreklamoj, brila-blindiga kolorfrenezo vibris ĉie. La aŭto de Rene jam kvazaŭ naĝis en veturilrivero, multaj ruĝaj lampoj brilis antaŭ ili. Martin ne sentis, ke li venis hejmen. De tempo al tempo li sukcesis konvinki sin, ke li vivas ĉi tie – ja vere li loĝis en tiu ĉi urbo! – tamen, ĝi ofte ŝajnis fremda, precipe vespere aŭ nokte. Ne similis al la urbeto de lia infanaĝo, al malgrandaj koloraj domoj, vinberaj montetoj, malvastaj vendoplacoj –

– Dum la lasta milito vi servis ankaŭ en Italio, ĉu? – demandis Rene neatendite.

Martin – ankoraŭ nenion konjektanta, senzorga – tuj respondis:

– Jes, en la jaroj kvardek tria kaj kvardek kvara... Tiam mi ellernis la lingvon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.