|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Martin malfermis la pordon de la preĝejo.
En la nokto ekardis cigaredo; en pala lumo de foraj lampoj li vidis antaŭ si tri homojn. Ili staris sur la lasta. larĝa ŝtupo ŝtona; gejunuloj, maldikkorpaj, senvizaĝaj en la vespero. Unu el ili estis knabino. Krome la placo estis senhoma.
Martin enspiris la aeron – ĝi havis tute alian guston kaj odoron ol en la preĝejo. Odoron de arboj-polenoj-vento-herbaro.
– Kien vi iras? – demandis unu el la junuloj.
– Promeni – respondis Martin tuj kaj naturvoĉe li daŭrigis; – Mi estas scivola, kiom ŝanĝiĝis la vilaĝo... ekde tiam. Ĉu estas ankoraŭ la monteto? – li turnis sin al la plej proksime staranta viro.
– Kiu monteto?
– Do, tiu... kie staris nia radia aŭto – Martin malrapide ekiris laŭ la muro de preĝejo. La gejunuloj sekvis lin; iomete trankvilaj, vidantaj, ke li ne iras al sia aŭto. Martin faris tiel, kvazaŭ li ne scius, ke ili estas tie por lin gardi.
– Sur la monteto staris nia anteno – daŭrigis Martin – kaj ni, soldatoj loĝis en la vilaĝo. Mi ekzemple loĝis ĉe gesinjoroj Garzanti. ĉu ili vivas ankoraŭ?
– Mi ne aŭdis tiun nomon – kapneis la plej alta junulo; li havis ridinde etan kapon. Liaj okuloj brilis eĉ en la nokto.
La „gardistoj” senvorte iretis apude. La domoj malhele staris inter larĝfoliaj arboj. La straton kondukantan sur la monteton oni jam kovris per tavolo de duraj ŝtoneroj. Ties blanka strio iom eliĝis el la nokto.
– Ĉu... ĉu vere vi estas tiu Dregger? – demandis la knabino. Martin vidis nur tiom, ke ŝi havis nigran hararon.
– Jes. mi estas – li respondis mallaŭte, iom maleme,, sed tuj venkis lin la scivolo. – Kion oni rakontadis pri mi?
– Nu... ke vi estis masakrulo. Faŝisto – la knabino kvazaŭ eĉ mem ektimis la vortojn, rapide ŝi ĉesis paroli.
– Vi ordonis mortigi multe da homoj en Lavello, rakontis mia patro – interrompis la etkapulo. – Oni diris, ke vi estis tre kruela.
Martin mordis la lipojn. Kruela...? Kaj tion ĝuste ĉi tiuj diras, la Lavellanoj? Ja li ĝisfine estis konvinkita, ke li volis nenion malbonan. Jes ja, la fino dronis en sango, sed li tuttempe volis akiri la amikecon, li ne havis aĉan intencon, li ne volis fariĝi malamata –
Kaj nun li sentis sin kvazaŭ blanka esploristo okupiĝanta pri praaj triboj – kiu post jardekoj denove iras al la sama tribo kaj vidas: lia nomo-persono fariĝis legendo, malbonfama memoro, kaj kiam li agis en tute alia mondo, sentis sin supreniĝanta kaj nobliĝanta – ĉi tie dum vintraj vesperoj oni blasfemante menciadis lin, eble eĉ la infanojn malbone kondutantajn oni timigis per lia nomo, li fariĝis simbolo de ĉio aĉa, obskura potenco, kiu feliĉe jam malaperis el tiu ĉi mondo. El la mondo, kiun por la Lavellanoj limis iliaj plej foraj agroj kaj paŝtejoj kaj la vilaĝaj fojoj. La limojn de ilia penso-imperio signis la konategaj montetoj kaj arbaroj – malantaŭ ili ĉio kaj ĉiu estis fremda. Kiomfoje ili parolis pri „Dregger-Diablo” aŭ pri „blonda murdisto”; ilia komuna malamiko – tiam, kiam Martin jam delonge strebis forgesi Lavellon kaj ĉion, kio tie okazis, li volis altiĝi sur vojo memelektita kaj – jes, nun enpense li kuraĝis eldiri: – li volis fariĝi pli bona homo. Nun starante en tiu ĉi nokto li komprenis plene, kia kateno estas Lavello sur lia korpo, ferkuglo ĉepieda, vane li volas supreniĝi al la nuboj, tiu nigra pezo tiras lin profunden –
Martin staris kaj observis la malhelon. Nur tiam li rimarkis, ke parton de la ĉielo kovras iu anguleca ombrego. Granda domo – La grenejo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.