La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

40

– Mi estis en trudita situacio – li diris, jam forgesinte la sandviĉon. – Mia devo estis fari tion, kion mi faris. Ja multe pli frue mi atentigis vin, Lavellanojn! Ni anoncis publike, ke, se oni atakos nin, soldatojn – do ni prirespondecigos la loĝantojn de Lavello. Tiu sciigo certe alvenis ankaŭ al la partizanoj. Finfine do, ilia kulpo estis ĉio.

– Kaj vi estas senkulpa – ridaĉis turmente iu viro. Martin ' jam memoris lin, li estis unu el la fratoj de Rossi; tiam maldikaj homoj ĉirkaŭ tridekjaraj. Nun mezstaturaj, iom dikaj viroj; ili ambaŭ staris tie.

– Ĉu vere, li estas senkulpa? – kriis iu, kiu certe kredis la vortojn de Rossi.

– Kion vi diras, Rossi?

– Fine oni deklaros pura tiun germanaĉon!

– Salvemini, se mi diras al vi, ke tiu homaĉo estas kulpa, do vi povas kredi, ke...

– Je diablo, Michele!

– La soldatoj mortigis ankaŭ Vincenzo-n kaj tiujn aliajn partizanojn, ĝis hodiaŭ ni ne scias, kiuj ili estas. Kvar krucoj en la tombejo, kaj sur ili la surskriboj: „Nekonata partizano 1944...”

– Mi ne estas senkulpa! – kriis Martin. Je tio subite fariĝis silento, nur Tasca movis sin malantaŭ li. La blankkapulo iris flanken, eble li volis vidi la vizaĝon de Martin...?

– Neniu estas senkulpa – daŭrigis Martin. – Kaj tiam en en Lavello ankaŭ vi ne estis senkulpaj.

– Jam foje mi atentigis vin, ne parolu pri vi kaj ni kune – ekparolis iu lipharulo. La aliaj nomis lin Chiarini. – Vi, soldatoj staris aliflanke ol ni. Do, ĉu nia kulpo estis tio, ke ni helpis la partizanojn?

Martin silentis. Li ne volis denove provoki ilin – ja ne tial li alvenis. Neatendite ekparolis Boccone:

– Vi minacis per venĝo, se ni helpos la partizanojn. Sed...al kiu ni povis-volis helpi, se ne ĝuste al la partizanoj...? Eble al la germanoj?

– Sen tiu helpo estus tiam paco en Lavello. Paco kaj trankvilo – diris Martin mallaŭte.

– Jes, paco – por vi, germanoj! Paco por la fremduloj, estantaj sur fremda tero. Sed la partizanoj estis italoj, ili estis niaj kunuloj. Montanoj, kamparanoj, kiel ni.

– Imagu – interrompis Chiarini – ke itala armeo okupas Germanion, okupas ĉiun vilaĝon, kaj vi estas germana partiizano... – li ne daŭrigis, nur mansvingis.

– Mi alvenis ne por tio, ke ni parolu pri eventualaĵoj neniam realigitaj. „Kio estus okazinta, se ĉio estus okazinta alie...” – Martin ĝemis elprofunde. Li jam ne bezonis atendi la silenton: ĝi estis jen ĉi tie, ĉirkaŭe, inter ili, eĉ en ili. – Tio, kio okazis, okazis tiel, kiel ni tion memoras. Ne kredu, ke mi alvenis por senkulpigi min. Min, la tiaman mion.

– Do vi rekonas vian kulpon? – demandis iu alta viro staranta malantaŭe, ĉe la muro.

La silento kvazaŭ dispuŝis la murojn. Tasca rigide observis la vizaĝon de Martin. Boccone englutis la salivon, Spada premmane tenis iun seĝon.

– Jes.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.