La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

54

Tasca iris malantaŭ la vendotablon, grince li fermis la kason. El la pordaperturo malaperis la virinkapoj. Kelkaj viroj pretigis sin por foriri. Paŝoj bruis, oni tiradis-puŝadis la seĝojn. „Venu jam!” – diris iu.

Chiarini per kuntiritaj okuloj rigardis Martin-on, poste li diris kun naŭzo:

– Ĉu vi scias, kial li alvenis...? Li volis liberigi sin de la problemo. Li volis, ke ni decidu anstataŭ li.

Martin lekis siajn sekajn lipojn:

– Malvere. Ekde dudek kvar jaroj mi estas skarabo alpinglita. Mi vivas, sed kizn doloro ena. La pinglo nomiĝas Lavello aŭ Lombardi-oj... egale. Inteme distreĉas min la doloro – subite li komprenis, ke nun jam vere li devas diri tion, por kio li alvenis, kion jam de la unua minuto li estus devinta diri al Boccone kaj la aliaj. – La doloro estas tiu iama, estas la sama. Sed verdire mi ne estas Martin Dregger. Mi ne estas leŭtenanto Dregger, sed iu tute alia homo. Ofte eĉ mi mem miras, kiom mi foriĝis de tiu dudekkelkjara homo, kiu mi estis iam. Jes, ankaŭ li estis mi – sed hodiaŭ mi sentas nenion komunan inter li kaj mi, li estas fremdulo, iu tute fremda homo, kies pensojn, farojn mi jam eĉ ne komprenas. Leŭtenanto Dregger estis juna, malpacienca, eble eĉ kruela, homo aganta rapide. Nematura. Li ne volis uzi sian etan potencon, sed kiam li vidis, ke lia mondeto funkcias alie, ol li kredis – do foje li uzis kaj misuzis samtempe tiun potencon. Leŭtenanto Dregger volis, ke Lavello restu iaspeca malgranda edeno meze de la granda milito...

Martin mem sentis, kiel fremdece sonas liaj vortoj. En la okuloj de la Lavellanoj li ne vidis kunsenton. Ankaŭ ne komprenon. Rapide li turnis sin al Boccone.

– Vi estis ĉi tie, vi devas memori... Mi diris al vi tiam, eble ne tute rekte, ke ni kune – la Lavellanoj kaj la germanoj – povos eble transvivi la militon sen... sed la partizanoj...

La silento estis peza, kondamna. Boccone ne rigardis al Martin; tri viroj foriris el la salono. Poste Tasca venis antaŭen:

– Mi fermas la drinkejon, homoj. Iru hejmen; jam pasis la dua horo.

– Kaj kio pri li...? – demandis Spada, montrante al Martin.

– Mi gardos lin – murmuris la drinkejestro.

– Eble tamen pli taŭge estus, se... – Chiarini silentiĝis, sed li ne ekiris.

Martin estis laca, apatia kaj iomete elĉerpita. Nun li elpoŝigis la ŝlosiletojn de la luita aŭto, kaj ĵetis ilin surtablen:

– Fermu la aŭton...

Chiarini ne moviĝis; la ŝlosiletoj iris inter la larĝajn fingrojn de Boccone. La iama vilaĝestro ankaŭ nun ne rigardis al Martin. Li foriris kaj la aliaj postsekvis lin.

– Venu – Tasca malŝaltis la lampojn. La nokto ekokupis la salonon kaj la terason. Martin enspiris la aeron. La odoron de floroj.. La steloj brilis malvarme. Por momento atakis lin dormemo, ĝi traondis la korpon de la lumbo ĝis la kolo.

Poste li subite rememoris la pafon, instinkte ĉirkaŭrigardis – kvankam bonege li sciis, ke ne eblas nun ekvidi la okulon kuntiritan super la ŝtaltubo –

– Mi loĝas tie, aliflanke de la domo – diris Tasca. En la frazo akcentiĝis la invito.

– Kaj kion diros la vilaĝanoj? – demandis Martin.

– Tio min ne interesas.

– Kaj via familio...? Ili jam certe dormas.

– Mi ne havas familion – respondis Tasca kaj irinte antaŭen li malfermis la pordeton de la korto. Metalo grincis sur metalo, ŝuplando sur gruzo. Martin sentis la odoron de tujoj. Aŭ nur tiel ŝajnis al li –

– Atentu, ŝtuparo.

Tasca ŝaltis lampojn. Ili preteriris la etan kuirejon. Sur la tablo kuŝis restaĵoj de manĝo, duonplena vinbotelo, bretoj sur la muro. Martin paŝis en la ĉambron.

Lumis tie nur eta lampo surmura apud la lito; sur tableto bildgazetoj kaj transistora radio. Du profundaj foteloj. Tasca mansignis: sidiĝu. Ankaŭ li mergiĝis en la fotelon. La kvadrato de la fenestro grize disiĝis de la muroj.

– Ĉu vi ne timas, ke la Lavellanoj koleros pri vi? Ja certe ne plaĉas al ili, ke vi min gastigas en via hejmo.

– Ĉiam mi ŝatis kolerigi ilin – konfesis neatendite la maljunulo. Martin iom seniluziiĝinte silentis. Finfine la afero ne estas tiel signifa. Ne tio estas signifa ĉi-nokte. Proksimas jam la mateno, tiam ĉio ĉi finiĝos.

– Mi loĝas en Lavello dek unu jarojn. Mi luas la drinkejon. Ĉe la licitado mi proponis pagi pli multe da jara lupago, ol kiu ajn el la vilaĝanoj... Tio estis nia unua karambolo. Poste okazis ankoraŭ kelkaj.

– Tamen ili estimas vin, tiel mi rimarkis. Vi havas aŭtoritaton ĉe ili.

– Jes ja, ĉar mi estas pli saĝa ol ili. Mi konas la mondon, scipovas enpense kaj parole kunligi ankaŭ tiujn aferojn, pri kiuj ili ofte eĉ ne scias. Mi estas bona komercisto, tamen mi ne trompas ilin. Eble pro tio ili ne volas forigi min el Lavello, eĉ male... iomete ili jam akceptis mian ĉeeston, volas amikiĝi kun mi.

– Pli frue pri kio vi okupiĝis?

– Prefere ni parolu pri vi – respondis Tasca. – Hodiaŭ vespere vi diris ion, kio min... Tion, ke la dudekkvarjara homo ne estas la sama, kiel la kvindekjara.

– Jes, iel simile mi diris. Kaj vere mi tiel opinias... Mi parolas nur pri mi. Verdire, tiam mi estis homo stulta, sen elformiĝintaj ideoj. Mi obeis tiun, kiu plej laŭte kriis al mi... Eble tio strange sonas, sed mi kredis, ke la armeo defendos min de la milito kaj malcerteco. Vi miras, ĉu...? Mi vidis milojn da forpelitoj, bombarditoj, kaptitoj. Mi esperis eviti tiun sorton ĝuste en la armeo kaj vere tio sukcesis en la komencaj jaroj... Helpe de etaj – aŭ ŝajne etaj – oportunismoj mi ĉiam sukcesis forigi de mi la respondecon. Ĝis certa tempo neniu kaj nenio devigis min elekti iun aŭ tiun vojon. Mi aŭskultis ordonojn, ankaŭ mi ordonis. Mi batalis, plusendis radiotelegramojn, veturis tra montoj kaj ebenoj. Vintre kaj somere, en vadejoj, montopasejoj pontoj; en vagonaroj, aŭtoj, perpiede, pluve kaj varmĉiele.... Kaj la fronto verdire ĉiam estis malproksime. Ja nenie io dependis de mia volo, pri nenio mi devis decidi, pro tio mi povis dummilite resti trankvila. En la unuaj du-tri jaroj... Ĉiam ĉie troviĝis oficiroj pli altrangaj ol mi, al ili apartenis la rajto de decido. Lavello... Lavello estis la unua loko, kie mi estis devigita decidi, sola. Kaj tiam mi devis elekti inter du malbonaj solvoj... Mi kredis, ke ni ankoraŭ longe restos poste en la vilaĝo. Se mi estus sciinta, ke tiu tago estis ĝuste la lasta... Do, mi ne ordonus tion al Helmut.

– Helmut...?

– La suboficiro. Li diradis ĉiam, ke ni devas montri al la vilaĝanoj timekzemplon. Sed verdire ĉio ĉi dependis de mia volo.

– Kio poste okazis al tiu suboficiro?

– Oni trapafis lian piedon; li fariĝis invalido. Oni povus diri: dia justeco, ĉu ne...? Nun li laboras ie en poŝtoficejo aŭ telefoncentralo. Sed ne pri li mi volis paroli... Mi ŝanĝiĝis.

Nur la sekvanta silento atentigis pri la vorto. Martin esperis, ke Tasca demandos ion rilate tiun ŝanĝon, sen tio estus tre strange paroli pri si mem.

La korpo de Tasca mergiĝis en la nokton, kune kun la fotelo. Martin aŭdis nur la spiradon de la viro. Samsekunde li rigardis la scenon kvazaŭ el ekstere kaj miris pri si, ke li volas paroli pri sia vivo al tute fremda viro. Kiu estas tiu Tasca, tri horojn pli frue li eĉ ne konjektis, ke Tasca ekzistas, kaj nun –

– Ĉu vi ŝanĝiĝis?

Nur tiom estis la demando. Tasca vere atendis la respondan-historion.

– Mi mensogus, se mi dirus, ke la ŝanĝo en mi okazis pro la eventoj en Lavello. Aŭ tamen...? Je la fino de la milito mi ne estis jam gaja, trankvila junulo. Mi vidis tro multe da malbono kaj ne rajtis mi jam diri al mi mem, ke ĉio ĉi ne koncernas min. Pro Lavello ankaŭ mi fariĝis samtia germana oficiro, kiel la aliaj, kiuj en Ukraino kaj Grekujo kaj Pollando kaj mil aliaj lokoj kriis ordonojn mortigajn... Antaŭ la fino de la milito ankaŭ mi travivis bombardadon, sieĝon, malsaton kaj militkaptitejon... Sed mi ne povis nomi min „alia”, eĉ jam mi ne povis pensi, ke la malbonaĵojn faris aliuloj, ne mi. Ja pro Lavello mi fariĝis ŝtatano svisa kaj pro tio mi eklaboris ĉe la Ruĝa Kruco. Sed kiam mi staros antaŭ la tribunalo, mi ne parolos pri tio ĉi. Oni min priridus, tute ne kredus tion. Ja hodiaŭ malmodas jam la sinofero, la honesto, la kavalireco, la pentofaro. Do, se iu tion eldiras antaŭ aliuloj, oni kredas lin ridinda aŭ bedaŭrenda... trompisto.

Tasca ekmoviĝis sidante, sed li silentis. Martin vidis tra la fenestro: aŭroriĝas jam. La nokto verdire estis ankoraŭ netuŝita, nigra virgo disiĝinta inter la randoj de la horizonto, pleniganta la teron. Sed ie – kaj tion oni povis nur konjekti, ankoraŭ ne vidi, tamen sentemaj ĉeletoj de la okulo signalis per senĉesa fluo de neŭronoj al iu eterna malhela parto de la cerbo – jam rompiĝis la devespera kontinuo nigra, maldensiĝis la grota obskuro.

– ... mi provis fariĝi bonulo. Tio signifas: fari bonon al la aliaj. Kvankam estas, kiuj opinias: sufiĉas, se oni ne damaĝas al la aliaj. Ke jam eĉ tio estas: boneco. Eble... dudek jarojn mi veturadas en la mondo. Mi aperas tie, kie la naturo – aŭ la homoj mem – faris katastrofon. Vere, mi ĉien alvenis post la eventoj, mi ne povis malhelpi la damaĝon, la malbonon. Nur unufoje mi ĉeestis la plagon: en Lavello. Tiam mi ne sukcesis malhelpi, eĉ plie: parte mi mem ĝin kaŭzis... Sed en Azio aŭ Afriko post la plagoj mi estis samloke, ne bedaŭrante la energion, la tempon. La sanon. Mi estis en Agadir, post la tertremo. En Kongolo kaj Niĝerio, en la militoj. En Etiopio, kie centmiloj malsatmortis dum kelkaj monatoj... En Kamboĝo, Laoso, Indonezio. Kaj en cent aliaj lokoj. Intertempe naskiĝis mia filo, mortis mia edzino, mi altrangiĝis en la ofica laboro...

Unu jaron post la fino de la milito Martin estis ankoraŭ „neniu”; kiel li mem tion diradis. Kiel dudeksesjara diplomito komence li instruis en lernejo suburba, poste kun iu konato li eknegocis. Kompreneble ili komercis per manĝaĵoj, ja tiam kaj tie nur la mangaĵo povis esti profitdona. Martin foje kondukis trouzitan ŝarĝaŭton, foje staris en la vendejo, malantaŭ la vendotablo. Tuttempe li sentis sin fremdulo en tiu branĉo, samtempe li estis senkonsila, ne sciis, kiudirekten iri plu. Feliĉe la negocoj donis profiton. Kiel tio okazis, tion Martin ne sciis; ĉion organizis lia lerta kunulo. La fontoj de pli kaj pli novaj produktaĵoj, la diferenco inter la prezoj de aĉeto ĉe kamparanoj kaj de vendo en la urbo, la evito de tro grandaj impostoj – ĉio ĉi eterne restis sekretoj por Martin kaj tiu fakto denove pruvis, ke ne la komerco signifas lian vivovojon.

Pro tio post nelonge li kaj la amiko disiĝis. Kvankam Martin naskiĝis en tiu ĉi lando – li estis tie fremdulo. Plurfoje okazis, ke traveturante iun urbeton li bremsis la aŭton sur la ĉefa placo kaj promenis kelkajn minutojn, rigardante la malnovajn domojn kolorajn. Ja li komprenis la surskribojn de la vendejoj, komprenis la vortojn, la parolon de la homoj. Se en la radio oni muzikis, Martin konis la melodion. Tamen – li estis ĉi tie fremdulo, fremdulo.

Ankoraŭ kiel manĝaĵkomercisto li veturis foje al la marbordo. AI tiu vilaĝo, kie infanaĝe li trovis la sukcenon. Dum la fiŝkaptistoj metis la kestojn plenajn de fiŝoj sur la ŝarĝaŭton, Martin suriris la sablomontetojn. Li kalkulis je trompiĝo – tamen, la seniluziiĝo lin konsternis. Ja funde de lia animo ankoraŭ ondis la sama grizverda maro, tie naĝis la plej grandaj nuboj, kiujn li iam ie vidis – Sed tiam, tie la bordo estis malpurega, oleoza. Sur la bordo kuŝis rustiĝanta metala boatego milita, uzita por albordigo de soldatoj. Martin aliris ĝin kaj enrigardis. Sur akvomarĉetoj peĉaj ĉielarkis la oleomakuloj, fetoris la tuta mino. La milito restigis sian spuron surborde  malbelegiginte eĉ la memoron de lia infanaĝo. Tie eĉ la aero odoris alie –

Ĝuste pro tio li timis dum la tuta vivo la revenojn. Ĝi ĉiuokaze estis tertremo anima, la dek-dudek jarojn ne viditaj bildoj, nur interne vivantaj memoroj disfalegis, la brutala realeco per sia tuŝebla avantaĝo forbalais ĉiun iaman sonĝon. Dum tiaj revenoj en la memoro de Martin tavole sedimentiĝis unu sur la alian la bildoj malnova kaj nova, la nova kompreneble iom post iom fortiĝis, mortigis la malnovan, ties animagordon –

Poste li trairis la bordon, forigante sin de la blankaj domoj, per kapo klinita li piedfrapetis la konkojn. Eble...? Sed li ne trovis denove sukcenon. Kaj kiam la fiŝkaptistoj alkriis lin – „ni pretas, sinjoro!” – Lavello jam elfalis el lia memoro, mal* racia tera devo diris lin reen, al la marborda vilaĝo, al la ŝarĝaŭto – kvankam plej volonte li estus iranta laŭ la linio de la bordo, sekvanta la mildan arkon de teron lekantaj ondoj, kaj li volis tutsimple eliri el tiu ĉi mondo. Iri, iri, kiel en la fabeloj kaj subite... trovi sin en alia, tute alia mondo. Tie, kie ne estis milito, kie nenies cerbon-pasinton ŝarĝas sangaj faroj kaj vidaĵoj, vivi inter tiuj, kiuj ne konas la guston de ĉevalviando kaj odoron de pulvo, kiuj ne rigardis super fusiltubo al blankĉemizuloj starigitaj al muro –

Tiam li decidis elmigri al Svislando –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.