|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Tiujn interparolojn ĉiam iniciatis Martin. Boccone, la vilaĝestro strebis malrenkonti la soldatojn. Komence la leŭtenanto opiniis, ke Boccone ne volas aspekti kiel kunlaboranto. Aŭ simple li malamis la fremdulojn, simile al la aliaj vilaĝanoj? Martin dumvoje al Lavello jam vidis multajn signojn de tiu malamo, Kiam la germanaj aŭtoj traveturis la urbojn, rande de la stratoj ĉie staris senmovaj homoj, kaj Martin vidis iliajn okulojn. Tiom sufiĉis.
„Ĉi tie, en Lavello ni povas esti pli trankvilaj” – aŭdis foje Martin hazarde; interparolis du liaj soldatoj. El tio li eksciis, ke ankaŭ ili timis; timis dum la tuta retiriĝo el la frontolinio. Subkonscie la soldatoj sentis, ke la trupoj estas moviĝantaj insuloj en maro malamika. Insuloj sindefendantaj, ankoraŭ fortaj, tamen – de tago al tago malgrandiĝantaj.
Boccone komence volis la interparolojn limigi al temoj oficialaj. Li venis en la domon, kie Martin loĝis. Li salutis la dommastron, demetis la ĉapelon kaj frapis la pordon de la oficiro. Martin foj-foje ekvidis lin irantan tra la korto Boccone tiam tenis la korpon iel humiligita.
Pro multaj kaŭzoj ili finfine interamikiĝis. Martin havis tiam dudek kvar jarojn, rekte el la universitato oni veturigis lin al la fronto kaj li tre ŝatis observi la homojn. Bonege li sciis, ke helpe de ĝentileco aŭ bona humoro oni povas ekregi eĉ danĝerajn situaciojn. Komence de la „tempo de Lavello” la „danĝeran situacion” por li signifis la apero de Boccone; ja venis la „malamiko”, homo suspekta, estranta suspektan vilaĝon. Martin. sidigis la viron, demandis pri lia sano kaj familio, poste ili detale pritraktis la veteron. Por la leŭtenanto tiuj interparoloj samtempe estis lecionoj de la itala lingvo – kvankam Boccone de tempo al tempo uzis vortojn lokajn, kiujn la oficiro ne komprenis.
Martin jam ne memoras, kiam Boccone la unuan fojon ekridetis, kiam etendis la manon ĉe adiaŭo, kiam la unuan fojon li akompanis la leŭtenanton sur la ĉefa strato de la vilaĝo. Certe pasis kelkaj semajnoj. Martin iom post iom kredigis al si, ke li estas eta profeto de la amikeco de ambaŭ popoloj, ke en la batalado li konstruadas etan, sed fortan ponton. Sed poste li eksciis, ke liaj soldatoj jam multe pli frue konstruis siajn malgravajn, tamen tre utilajn kontaktojn. Ili interŝanĝadis: donis konservaĵojn por brando, akiris por si pli komfortajn dormejojn, la militaŭtojn ili riparis en varmaj garbejoj; ili subaĉetis la lokan forĝiston kaj li riparis eĉ la difektitajn armilojn, la pordojn de aŭtoj, glitrelojn de akumulatoroj. Martin post nelonge malkovris, ke dum li konstruetis siajn „animajn” kontaktojn kun Boccone – inter dekkelkaj soldatoj kaj kelkdek loĝantoj de Lavello ekfunckiis la plej diversaj interesoj. La soldatoj pli rapide ekkonis la animaron de Lavello, ol Martin. Ili sciis precize, kun kiu familio indas amikiĝi, kie ili povas ion ricevi kontraŭ iu varo aŭ servo aŭ senpage, kaj kiun ili ne devas malhelpi. Martin kun iomete stranga sento malkovris tion, samtempe li pensis optimisme: la mondo ankoraŭ ne estas pereinta, se tiuj homoj – malgraŭ la malkono de lingvoj kaj malgraŭ, ke ilin la historio nomis malamikoj – tamen trovis komunan voĉon.
Nur multe pli poste li komprenis, kiel ege li eraris.
„Mi devos lin peti. Ĝuste lin...”
– Mi petas... – li komencis, sed Iia voĉo mortis en la brusto. Gorĝe li sentis fremdan premon. – Diru, Boccone, kiuj vivas el inter la malnovaj homoj?
Boccone kun klinita kapo, malrapide komencis denombri:
– Volpe, Candeloio, Salvemini... mortis, lia edzino vivas ankoraŭ... Multaj forveturis por ĉiam. La fratoj Altari plenkreskis. La fratoj Rossi en la sekvonta monato transloĝiĝos en la urbon, por ĉiam... Kaj vivas ankoraŭ la oldulo Gandini. La fratinoj Rognon edziniĝis.
– Multaj novuloj ekloĝis en Lavello?
– Almenaŭ la duono de la homoj alvenis jam poste.
La vorto denove ĵetis muron inter ilin, ĝi ne permesis, ke la viroj interparolu normale, kiel du indiferentaj homoj parolas pri temoj indiferentaj.
– Kion vi volas fari? – demandis denove la italo.
Martin fermis la okulojn kaj respondis mallaŭte:
– Mi volus interparoli kun ili.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.