|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Mi estas Martin Dregger.
La aero kvazaŭ glaciiĝis. Glaciiĝis la preĝejo kaj eĉ la du viroj, ili vidis unu la alian, sed ne scipovis eĉ moviĝeti, tiuj vortoj faris teruran ŝanĝon –
Boccone la unua moviĝis. Tiel malrapide, pezmove, kvazaŭ vere li estus batalanta kontraŭ glacio, li forĵetus durajn tavolojn...
– Dregger?
– Jes – finfine ankaŭ Martin moviĝis, apenaŭ li sentis siajn brakojn kaj piedojn, ĝisgenue li vadis en segpolvo, doloris ĉiu paŝo – samtempe superfluis la proksimiĝo, forta fadeno de vortoj ligis ilin, unu al la alia. Ili sciis jam, ke ili ne povos foriri de tie ĉi, ĝis –
– Kial ... kial vi alvenis ĉi tien? – la voĉo de Boccone estis raŭka, grimpanta el profundo de la gorĝo.
– Ĉu vi rekonas min? – Martin iom post iom trankviliĝis. Denove li sentis, ke lia haŭto kaj kapo tuŝas la ĉirkaŭan mondon, ne plu li estis muŝo mortinta en globo sukcena. Li fariĝis denove parto de tiu ĉi duonlumo, de la ligna bruneco de benkaro, de senbrilaj kadroj de pentraĵoj. De la superaltara, kreviĝtola Madono –
– Jes. Mi rekonas vin... Ĉu vi ne scias, ke oni demaskis vin?
– Mi scias: Mi vidis la gazetojn.
– Do, kial vi venis ĉi tien...? Ĝuste al Lavello?
... dum la unuaj tagoj okazis nenio memorinda. Do, Martin estis konvinkita, ke Lavello akceptis ilin indiferente. La vilaĝo reviviĝis, homoj iradis sur la stratoj, La soldatojn po du oni loĝigis en la domoj de pli riĉaj kamparanoj. Ĉe tiuj la vivo de soldatoj estis multe pli sekura, ja plie timas tiu, kiu havas pli multe por perdi... Tiuj kamparanoj plie atentas ia komforton, la manĝon – kaj la vivon – de la neinvititaj gastoj.
... La memoroj de Martin komenciĝas nur post ia unua semajno. Li loĝis kun sia ŝoforo en la vilaĝo, flanke de la monteto; surkorte staris ankaŭ la terenaŭto. Li kiel leŭtenanto kompreneble havis apartan ĉambron. Ĉirkaŭ la korto staris bestejoj por bovinoj kaj kortbirdoj. Sub duontegmento – primitivaj maŝinoj, kelkaj bareloj por oleo; en la subtegmentejo oni tenis fojnon. Infanoj ne estis en la domo; kun la edzino vivis tie la kamparano. Kiel Ii nomiĝis...? Jesja, Garzanti. Ĉu li ankoraŭ vivas? Certe ne, ja li estis maljuna jam tiam. El tiuj du unuaj semajnoj Martin memoris nur la nekredeble akran sunlumon. Lavello kvazaŭ estis pli proksime al la suno. Flavblanke ardis la respegulo sur la verdkataj fenestroj de la militaj aŭtoj, Ne, ne okazis io memorinda. Tiam ankoraŭ ne.
La homoj certe ne ĝojis pro la ĉeesto de fremdaj soldatoj. Ĉi-regione oni malŝatas fremdulojn. Kiel ĝenerale en la montaraj vilaĝoj – oni malŝatis eĉ la „proprajn”, italajn ĝendarmojn, juĝistojn kaj impostistojn urbajn. Martin kaj lia taĉmento ne sciis pri tio. La soldatoj kriegis unusilabajn ordonojn inter la silentaj domoj kaj – senkonscie – portis jam en siaj korpoj la urbojn Dunquerque, Lidice, Oradour, Auschwitz, Coventry kaj cent aliajn urbojn, kie en ilia nomo kaj konsento kaj anstataŭ ili mortigis hommilojn – aliaj soldatoj. Tiuj aliaj ja portis la saman uniformon, kiel Martin kaj liaj soldatoj.
Ili estis fremduloj en Lavello. Se Martin fermas la okulojn, li vidas antaŭ si la blondajn kapojn inter la verdaj aŭtoj. La tagmeze terenmetitajn kaskojn, la ŝvitantajn blankajn dorsojn. Li aŭdas la gorĝovoĉojn.
Martin ne sciis, pri kio tiam pensis la kamparanoj en Lavello. La vivo de la vilaĝo – ekde la tago de ilia alveno – disforkiĝis. Nenio restis tia, kia estis antaŭe. Unu duono de la vivo estis tiu, pri kiu la germanoj sciis, kiu okazis kun ilia konsento aŭ scio. Tio estis la supraĵo. En la profundo pli agitiĝis la alia vivo de la vilaĝo. Sed ankaŭ tiu estis iom alia, ol antaŭe. Vespertempe la vilaĝanoj certe kolektiĝis foje ie, foje tie. Nigraharaj kapoj kliniĝis kunen en profundo de grenejoj aŭ keloj, viroj flustris melodie-rapide.
La soldatoj – je ordono de praa instinkto – strebis ekhavi bonajn kontaktojn kun la kamparanoj. Kiel en la lastaj tricent jaroj ĉiuj fremdlande kvartiritaj soldatoj, ili strebis ne inciti la mastrojn de kokinoj, freŝa lakto, viando, fruktoj kaj terpomoj. La tiaspecaj, kiel Helmut kompreneble ne estis delikatuloj – sed ja la perforto en tia situacio ĉiam nur malmulte utilas.
Tiutempe Martin kutimiĝis al la ĉiutagaj interparoloj kun Boccone.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.