|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La animagordo komence apenaŭ rimarkeble malboniĝis. La soldatoj fariĝis pli morozaj, Helmut – laŭ propra metodo: per bojantaj duonvortoj – ordonis al ili nenien iri sen mitraletoj. Kaj, ke ili neniam iradu solaj. Surmontete ĉirkaŭ la radioaŭto kaj la anteno oni fortigis la gardistaron kaj starigis ankaŭ tendon por la noktaj gardistoj.
Martin ankaŭ nun ofte renkontis Boccone-n; ĝoje li spertis, ke ĉiam pli bone li regas la italan lingvon. Jam pli kuraĝe li iniciatis parolojn kun gesinjoroj Garzanti aŭ aliaj kamparanoj el Lavello. Dum tiuj konversacioj Martin bonege vidis ilian frunton kaj rigardon malamikan – la italoj strebis ne rigardi lian brilpuran uniformon, la insignojn de hokokruco. Sed ili komprenis liajn vortojn italajn kaj eĉ respondis. La maljuna sinjorino Garzanti de tempo al tempo rakontis al Martin eĉ lokajn klaĉojn.
Pasis kelkaj tagoj kaj al Martin ŝajnis, ke la vivo denove fariĝos normala. Per la radio li tamen aŭdis ne tre bonajn sciigojn; la fronto denove rompiĝis kaj la germanoj estis devigitaj retiriĝi. La malamiko rapide antaŭeniĝis. Tamen la sciigoj ŝajnigis al li sekurecon, ja la fronto estis ankoraŭ malproksime.
Nur Helmut estis singardema. Martin foj-foje observis la junulon; Helmut ŝajnis al li esti vulpo, nigra pantero aŭ linko. Besto ruza, kiu ne falas duafoje en la saman kaptilon. Helmut tuttempe estis sur tereno malamika, li amikis nek kun Boccone, nek Garzanti aŭ iu alia. Por li malamiko estis ĉiu domangulo, arbotrunko, homo, monteto. La nokto. Kaj post nelonge okazis aferoj, kiuj lin pravigis.
Kiel signo de proksimiĝanta printempo – alvenis ventoj pli varmaj, moviĝetis la anteno de la radioaŭto. Helmut la lipojn mordetante desupre rigardis la vilaĝon. La soldatoj plu komercadis, boteloj kun rumo aperis kaj malaperis, ili portis italan panon sub la manteloj, la kamparanoj el Lavello ĵetadis al malpuraĵejoj ujojn de germanaj soldatkonservaĵoj. Martin ne intervenis; li esperis elteni en Lavello paceme ĝis la printempo. Sed la sciigoj ne estis bonaŭguraj. En Italio interbatalis gigantaj fortoj kaj neniu povis antaŭvidi, kiel ĉio ĉi finiĝos.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.