|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Pri kiu bonvolo vi parolas? – demandis la malalta Spada. Lia ruĝa vizaĝo aspektis kvazaŭ nigra en tiu mallumo. – Ĉu vi estis bonvola...?
– Vi estis okupanto – diris subite Tamaro. El lia buŝo strange sonis tiu ĉi vorto. Tion certe ii mem sentis, tamen li ripetis: – Okupanta oficiro, okupanta fremdulo.
– Se vi estus scianta, kiel en aliaj vilaĝoj kondutis la germanaj oficiroj... – komencis Martin, kvankam eĉ li mem sciis, ke li ne estas sur la ĝusta vojo, ke ne tiel li devus argumenti. Hieraŭ kaj hodiaŭ, pripensinte la aferon – alie li imagis ĉion. Sed – feliĉe? – oni interrompis lin, Spada kaj iu el la Lavellanaj maljunuloj:
– ... Li alvenis kun la soldatoj. Ili estis kiel akridoj.
– Neniu estis sekura pro ili.
– Ili opiniis, ke ili rajtas fari ĉion, ili iradis tien-reen en la vilaĝo, neniu kuraĝis kontraŭstari ilin...
– Kiel mi devis gardi la kokinojn surkorte, ĉar ofte la soldatoj ŝtelis kelkajn...!
Martin fermis la okulojn. Subite ekestis silento. Sur la ŝtuparo iu rampe iris. Boccone silentis,
– Mi volis diri, ke tio, kio okazis, estis ne nur mia kulpo. Ne nur la kulpo de germanoj... – li interrompis, strange estis nomi sin „germano”, kaj tuj li sciis, ke ankaŭ tion li devos rakonti al la kamparanoj. – Tiam mi estis germano kaj soldato. Soldato neprofesia. Mi jam ne vivas en Germanio.
– Vi provis vin kaŝi, ĉu...? – la ironia rideto de Tamaro mutigis Martin-on. – Vi kaŝis vin en Svislando, ĉu ne? Tiel oni skribis en la gazetoj.
– Mi ne kaŝis min... – volis komenci Martin, sed ĉe la pordo pliiĝis la bruo. Boccone aliris kaj malfermis ĝin. Antaŭ la nigra fono de la nokto – maro de homaj kapoj. Martin timigite vidis, ke multaj viroj kaj virinoj staras tie – ĉu ili atendas lin? Fortmane li tenis iun benkon, kvankam li mem sciis bone, ke neniom tio helpos, se la kamparanoj kaptos kaj eltiros lin –
– Ankaŭ vi estis tia, kiel viaj soldatoj – diris iu. – Vi mortigis la homojn, jen la vero! Kial vi nun alvenis, por plori, petegi nin...?
– Nek plori, nek petegi – la voĉo de Martin malmoliĝis. – Vi estus povintaj fari kontraŭ mi nenion, se mi estus restinta hejme, en Svislando. Tamen mi alvenis por stari antaŭ vi. Mi ne timas vin kaj ne volas petegi. Mi volas, ke hodiaŭ nokte ankaŭ vi rememoru tiujn semajnojn. Rememoru ĉion, ne nur mian kulpon, ĉu vi komprenas? Spada! Tamaro! Tiam la kokinoj pleje gravis por vi? La ŝtelantaj soldatoj...? Nenio alia okazis?
La silento denove daŭris longe. Poste ia junulo – Ii havis eble dudek du jarojn – turnis sin al la olduloj:
– Vere, kio tiam okazis ĉi tie...? Patro?
Unu el la maljunaj kamparanoj forturnis sin; li ne respondis al sia filo. Spada rigardis kandelon, flamo dancis en liaj okuloj. El la strato aŭdiĝis la ekstera bruo.
Boccone moviĝis la unua:
– Ni iru al Tasca. Por priparoli la aferon...
– Kaj dumtempe li fuĝos – Tamaro perkape signis al Martin. Boccone ne rigardis al la alveninto, tiel li respondis:
– Ne pro tio li alvenis...
– Mi tamen atentigos kelkajn junulojn, por ke ili restu ĉe la pordo – diris Tamaro. Ĉiu foriris. Antaŭ la pordo ekondis la bruo, iu virino laŭte kriis.
Martin sola sidiĝis sur benko, la frunton kuŝigis sur malvarman lignotabulon. Eĉ li mem miris, sed li ne povis nun pensi pri io alia – nur pri tio, ke tiun ĉi benkon tuŝis jam miloj da ĉi-tieaj manoj, mil kaj milfoje oni metis ĉi-loken preĝlibron, kiom da sestage laciĝintaj manoj ripozis ĉi tie dum la sepa tago –
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.