|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En la preĝejo subite atakis lin tiu agordo, kiun ĉiam li sentis en la lokoj tiaspecaj. La odoro... Ĉu ĝi estas eliĝanta el la muroj aŭ el la lignaj benkaroj? El la malheltolaj, nigrakadraj pentrajoj?
Kaj jen, la kandeloj. Ili mem forigas sian vaskovivon, etaj prometeoj mortantaj je rigidiĝantaj, senformaj masoj. Ankaŭ nun flamis kelkaj. Pluraj liaj ombroj tuj dissaltis sur la murojn. Eĥis ia paŝoj. Li haltis senkonsila, kaj samtempe ĝojis, ke neniu krom li estas tie. Li timis la demaskadon, kvankam li sciis, ke jam nelonge –
Kiom da homoj vivas ĉi tie – el ili? Martin rigardis la dancetantajn, flavajn lumojn kaj malrapide li aliris la altaron, rememoris sian infanaĝon. Ĝustadire li neniam estis religiema. Dekomence li suspekteme observis la rutinan, milfoje ekzercitan ordon de la ceremonioj, la videblan enuon sur la vizaĝoj. Dum meso la homoj en la benkoj pensis pri io alia.
Li staris enpensiĝanta. „Mi veturas en la tempo, el la nuno al la pasinteco. Jes, la homo povas reiri en sian pasinton – vere nur li mem povas reveni en sian propran pasinton – sed nur enpense. Tio estas la plej soleca veturo, en tiu ĉi vojaĝo neniam oni havas kunulon, dum tiu ekspedicio oni estas izolita. ,.Enmergiĝante en la puton de mia pasinta tempo, kion ajn mi trovas, tio neniam min kontentigas. La homoj, kiujn mi tiam renkontis, kun kiuj mi vivis – el la tempo komuna memoras tute aliajn aferojn, ol mi memoras...”
Li reiris la pordon kaj malfermis ĝin. Li ne timis jam, ke oni lin ekvidos, krios „ŝtelisto!”. Tamen estis silento ĉirkaŭe, sur la placo lumis du lampoj.
„Mi povus ankoraŭ fuĝi. Jen la lasta minuto. Mia aŭto staras proksime. Eble ili neniam ekscios, ke mi estis ĉi tie.”
Poste li aŭdis bruon de malantaŭ la preĝejo. Inter la arbustoj de siringo estis benko noktonigra. Sur ĝi – du korpoj kunplektiĝantaj. Knabinrido. El transistora radio flugis supren la akra, pura, arĝenta voĉo de violono, poste ĝi ĝue faladis suben, onde – „La Campanella”, jes, „La Campanella” –
Poste iu brutala mano subite malŝaltis la aparaton. La knabino denove ridis, erotike, el la profundo de la gorĝo. Gluglante, perlojn disĵetante. La knabo ion diris, ili ambaŭ ridis denove.
Martin staris sur la ŝtuparo. Lia korpo fariĝis parto de la ruĝa ŝtonpordego kaj oldaj lignotabuloj, de la nokto –
Rande de la placo aperis viro. Li certe estis maljuna, ĉar li iretis kun kliniĝinta dorso. Li ne atentis pri la gejunuloj inter la siringoj; sed li rimarkis la aŭton de Martin sub la arboj. Liaj paŝoj fariĝis malcertaj; li aliris la aŭton, ĉirkaŭrigardis. Lumo falis sur lian vizaĝon –
Martin preskaŭ ekkriis. Tiu vizaĝo – jes, sendube! Li estas Boccone, la vilaĝestro iama. Li maljuniĝis, sed tiu karakteriza nazo, la alta frunto –
Nun Martin ne pensis pri tio, ke por li tiu ĉi estas la lasta momento. Li vidis nur la vizaĝon de Boccone. Ŝtonero grincis sub la piedo; Martin kriis al li:
– Signor Boccone...?
– Jes, mi estas – alvenis la respondo. Boccone faris malcertan movon, sed li ne venis pli proksimen.
– Mi volas interparoli kun vi. En la preĝejo – Martin sciis, ke la maltrankvila scivolemo irigos Boccone-n al la preĝejo.
Martin puŝis la pordon. Ekdancis la flamoj de la kandeloj. Sub orumita skulptaĵkrono duonrida, langvora vizaĝo virina. Malvarma vizaĝo. Martin tuŝis permane kelkajn benkojn. Li aŭdis la proksimiĝantajn paŝojn pezajn. Jes, jam ĉio estas decidita. „Antaŭ ni – la nokto. Jam nur unu nokto.”
Boccone envenis kaj haltis palpebrumante. Li portis malnovan grizan ĉemizon, brunan pantalonon, larĝan ledrimenon. Surkape jam maldensiĝis la hararo, grizis ankaŭ liaj densaj brovoj.
– Kiu vi estas, sinjoro?
– Venu pli proksimen. Ĉu vi ne rekonas min? – Martin aliris la du kandelojn de la altaro. Boccone venis inter la benkovicoj.
– Mi estas Martin Dregger.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.