La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

21

Paŝoj bruis sur la ŝtupoj de la preĝejo. Ekknaris la pordo, vekrio ligna-fera. Ekdancis la flamoj –

Boccone ne turnis sin al la pordo. Certe li kurigis antaŭe virinojn kaj knabojn kiel heroldojn al diversaj stratoj de Lavello –

Spada ripetis:

– Ja ni vidis, ni estis ĉi tie. Ne provu nei.

– Mi ne neas – respondis Martin kaj ne turnis sin al la pordo. En lian dorson eniĝis ponardoj de novaj, fremdaj rigardoj. – Mi alvenis por demandi: ĉu tiam vi rimarkis mian bonvolon? Ĉu vi vidis, ke mi faris ĉion por prokrasti la malbonon? Ne mi volis, ke el ĉio ĉi fariĝu tio – kio finfine okazis!

Lia parolo estis kaosa kaj distaŭzita, tamen li esperis, ke ili komprenos – ja ili devas tion kompreni!

Tri viroj puŝis sin porden, du maljunaj kaj unu junulo, Boccone nur ĵetis rigardon al ili, sed jam ne opiniis necese ilin prezenti. La juna viro laŭte demandis:

– Ĉu li estas tiu Dregger...?

Neniu respondis. Tamaro mordetis la lipojn, Spada spasme kaptadis iun benkon. Boccone rigardis al la altaro. Martin subite komprenis, ke ankaŭ ili estas nervozaj, ankaŭ ilin konstemis lia neatendita apero kaj ĉiu sciis: tiu nokto en Lavello estos alia, ol la noktoj dum la dudekkelkaj pasintaj jaroj –

Kaj Martin ĝuste pro tio venis ĉi tien. Por veki dubojn. Li sciis, ke li estas kulpa – sed li kredis, ke ne li sola.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.