|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Nun li ne sentis la flugon de la tempo; pasis la kvaronhoroj, certe. Senespere li serĉadis en sia memoro, li serĉis vizaĝojn. Sed krom Boccone li sukcesis rememori neniun. Subite li sentis sin faleganta en obskura puto, li provis kapti la ŝtonojn, sed liaj fingroj-ungoj glitis sur nebulomuro, senhalte –
Li nun aŭdis bone nur la kraketon de la kandeloj – kaj de la malnova ligno de la benkoj, la movojn de ĉirkaŭpreĝejaj pigraj arbfoliaroj. Malrapide li sidiĝis sur iu benko. Li strebis ne rigardi antaŭen, kie super ia blanke kovrita altaro nigris la ŝtona krucifikso kun la nuda korpo. Li ne preĝis, la frunton metinte en la malvarmajn manplatojn, li pensis. „La krimon oni scipovas kompreni nur tie, kie oni ĝin faris. Inter tiuj, kiuj iam estis atestantoj... Se ia krimfarinto estas kuraĝulo do li reiras tien...” Jes, la krimfarinto estas kuraĝa, sed ĉu li scipovas tiamaniere atingi ion ajn...?
Li skuiĝis; por momento li kredis. ke neniu lin komprenos. en Lavello li trovos nek prijuĝantojn, nek komprenon. Iujn. kiuj aŭskultos liajn klarigojn. Iujn. kiuj konfesos ankaŭ siajn proprajn erarojn.
Martin stariĝis kaj faris kelkajn paŝojn antaŭen; enfemure li sentis jam la laciĝon. Li ne sciis, kial li rememoris nun sian avon. La avo estis nekredeble maldika, kun kurbiĝinta dorso. Je la fino – okdekjara. Li estis infano trovita, la gepatrojn neniu konis. Poste li fuĝis el pastra lernejo, fariĝis negocisto. revoluciisto, posedanto de hoteloj kaj fine – senkulpa viktimo de iu nova politika devojiĝo. Martin ne ĉeestis, kiam la maljunulo mortis – tion li bedaŭras eĉ hodiaŭ.
La odoro de la preĝejo memorigis al li ĝuste la avon, kvankam la oldulo neniam vizitis preĝejon. Sed en la vilaĝo, kie la geavoj vivis, surmonte staris baroka abatejo – la bruniĝintaj lignaj skulptaĵoj eligis el si la saman odoron. Videble tiu ĉi odoro nestas en preĝejoj sendepende de epokoj kaj landlimoj,
Martin malrapide levis la kapon. Denove li ne rigardis al la altaro. Sur iu muro pendis pentraĵo. Konata vira vizaĝo, nigraj haroj, barbo, malhelaj okuloj. Kaj tiu ironia, apenaŭ rimarkebla delikata rideto en angulo de la lipoj. Al kiu li rigardas...? Jes. Al tiu apostolo, kiu antaŭ la tria kokokrio –
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.