|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Silento falis inter ilin. Martin klare sentis la fremdecan ĉeeston de la silento. Timego tuŝis lian haŭton. Li rigardis la okulojn de Boccone, sed li vidis antaŭ si la iaman Boccone-n, la viron de antaŭ dudek kvar jaroj –
... Ĉiu kaŝis sin en Lavello, certe jam pli frue ili aŭdis la bruonhurlon de la aŭtoj. La motoroj plorantaj grimpis sur la kruta montara vojo. La soldatoj ne timis – kiel ĉiam, ankaŭ nun la aŭdaca Helmut veturis la unua, en kromĉaro de motociklo, kun armilo preta je pafo. Malantaŭ li veturis la ŝarĝaŭto kun radio, poste la soldatoj en malfermita ŝarĝaŭto; certe ili ne ŝvitis, ja prujno sidis sur la arboj, densis la pinglofolioj de la pinoj. Post ili veturis la terenaŭto de Martin kaj la karavanon fermis alia motociklo kun kromĉaro. La fingro de Helmut – sur la ĉano. Li ĉiam havis la armilon subbrake, eĉ dum banado – ... Poste la aŭtoj veturis inter domoj kaj tuj alvenis sur la placo, antaŭ la preĝejo. Martin tiam miris, kial estas neniu sur la stratoj, la dommuroj estis malamikaj, la pordegoj fermitaj – nur Boccone staris antaŭ la preĝejo.
Li ne aspektis timigita. Li estis alta, svelta, preskaŭ mezaĝa. Li havis dekkvin-dudek jarojn pli ol Martin; do certe li havis tiam pli ol kvardek. Li staris antaŭ la ŝtuparo de la preĝejo, kontraŭ dek-sep verdvestaĵ-verdkaskaj fremduloj. Li staris kvazaŭ trankvila, sed liaj manoj tremis. Helmut saltis el la kromĉaro, tuj li komencis kriegi, tio estis lia mania ĝojo, amis la militservon tiu knabo, tiam dudekjara suboficiro –
(Ankaŭ Martin sentis tion, ĉefe komence de la milito. Tankoj subite aperantaj en aŭrora nebulo, inter montetoj. Kolonoj de samtiaj verdaj ŝarĝaŭtoj grimpantaj sur malserenaj montoj. Longegaj, tamen rektaj vicoj de marŝantaj soldatoj. Brilantaj kanonoj. Samtempa subakviĝo de la submara floto. Senvoĉa, morton portanta celiro de la torpedoj. Li estis fiera dum la marŝoj, la paradoj – la Armeo ŝajnis al li mirakla afero, ja nur tie oni atingis tiel egan kunordigon de la voloj kaj faroj. En neniu fabriko la laboristoj estis partetoj de la granda maŝino tiele, kiel la soldatoj en la armeo. Martin tion sentis dum la marŝado. La virdorsoj verdvestaj laŭ unusola ritmo ondis antaŭ li; je vorteto radia alveninta el la etero – mil rigardoj kaj korpoj turnis sin al alia direkto. Se necesis, centmil viroj ekveturis en la sama momento kaj ĉiu vojis al la sama celo super-apud-malantaŭ hurlantaj motoroj, kirasoj naĝis sur Ia vojoj, en la aero, sur la maro, sub la maro. LA FORTO, sentis Martin, la forto, la forto. Nenio pli fortas ol la armeo, kie anstataŭ ĉiu mol-demokratia plendado sonas nur la ordono: ek! Kaj la armeo ekiras, kreskas ĝis milionoj. Centmil radoj, ĉenradoj, helicoj aeraj kaj ŝipaj antaŭenigas ilin, unusola volo movas ĉion ĉi, pro tio ĝi estas eĉ pli forta ol ĝi estas reale –)
Helmut kriegis: „Elaŭtiĝu! Motociklistoj – esploru la stratojn! Aliaj – enviciĝu!” Botoj bruis sur la tricentjara pavimo de la placo, strange bunta, el ŝtonoj grandaj kaj malgrandaj –
Martin iris al Boccone. Eĉ hodiaŭ li memoras tiujn kvar paŝojn inter la terenaŭto kaj la ŝtupoj de la preĝejo. „Ni estas jam nek fortaj amikoj, nek triumfaj konkerantoj, kiel antaŭ nelonge. Ni estas okupantoj, kiuj hejmdirekten fuĝas. Nord-okcidenten montras la kanonoj de la tankoj. Proksimiĝas la fronto kaj ni retiriĝas. Tamen ni estas fortaj, ankoraŭ fortaj kaj kiu povas antaŭvidi la futuron...? Ni eble eĉ venkos –”
... Martin aliris la viron kaj ekparolis itale:
– Mi estas leŭtenanto Martin Dregger. Tiu ĉi vilaĝo estas Lavello?
– Si, signor – respondis la viro kaj miris, videble. Poste – emociiĝinte pro tiu neniam antaŭe spertita ĝentileco – ankaŭ li prezentis sin: Bruno Boccone.
Martin sciis: aliaj oficiroj en lia situacio nun estus kriegantaj pri senfina listo de siaj deziroj, ili minacus la timigitan viron kaj ĉiun loĝanton de la vilaĝo, ili parolaĉus pri punoj kaj punegoj. Certe tiel estus faranta ankaŭ Hehnut, tiu aĉa oficirido. Sed Martin ne ŝatis krii.
– Mi havas dekses homojn, ni estas radiistoj. Ni restos en la vilaĝo kelkajn semajnojn – aŭ eĉ pli longe... Ni bezonas loĝlokon por ĉiu homo kaj parte ankaŭ manĝon.
– Jes, jes – kapjesadis Boccone. Lia rigardo daŭre restis timigita. Helmut venis pli proksimen, sed li ne konis la italan. Ja Martin ne timis lin, tamen dum la pasintaj monatoj li komprenis: maltaŭge, se la oficiro havas subulon pii strebeman, ol li mem estas. Tiu Helmut ofte amikiĝas kun la nigre vestitaj oficiroj... Nun Martin tamen daŭrigis la parolon, itale:
– Mi esperas, ke ĉio estos en ordo. Miaj homoj estas disciplinemaj. Forte mi tenas ilin enmane. Eble ankaŭ por la vilaĝanoj estos feliĉe, ke alvenis ĝuste ni kaj ne aliaj soldatoj. Dum nia ĉeesto vi devos timi nenion.
Li esperis, ke Boccone el tio komprenos tion, kion li ne povis diri alivorte. Neniam Martin estis bona aktoro, ankaŭ nun li sentis tion iom dolore.
... Poste Boccone foriris, Helmut veturigis la radio-aŭton al la vilaĝranda monteto. Ekbrilis la suno; la soldatoj nudbrake streĉis la kvar tenkablojn de la granda anteno. Unu el la radiistoj jam elvokis la centran stacion de la divizio. Martin paŝis en la aŭton, estis tre-tre malmulte da loko inter la akumulatoroj, ŝvebis odoro de gumo kaj vira ŝvito – poste perradie li raportis, ke ili instalis ĉion en la mapa kvadrato G-36, apud vilaĝo Lavello, sur monteto. La centro kvitancis la raporton kaj ekestis silento –
Ili estis en Lavello.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.