La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

39

Vane Martin provis fari tiel, kvazaŭ li estus okupiĝanta pri la taglibro de radiotelegramoj, li volis resti ekstere, naĝi supraĵe, sed la eventoj ne liberigis lin. Pasis nur duonhoro, ekde kiam Helmut ekiris kun siaj soldatoj. En la valo silentis Lavello – sed ne longe. Estis ankoraŭ posttagmeze, la suno kaŝetis sin malantaŭ nubvualoj. En la senfina grizo nun ne naĝis flugmaŝinoj, ankaŭ en la etero estis silento. Alvenis nur kelkaj vorttelegramoj plusendendaj el sudo – ĉiu parolis pri „mallongigo de frontlinio” kaj „nia laŭplana foriĝo disde la malamiko.”

La denovaj pafoj jam ne mirigis lin. Liaj soldatoj tuj ĵetis sin en kaŝejojn, eĉ ankaŭ la deĵoranta radiisto. Martin, sciante, ke oni pafadas en la vilaĝo, restis trankvila. Li ne timis jam novan atakon de partizanoj. Enmane kun la armilo sola li rapidis suben. Dumvoje li atenteme observis la domojn, sed denove li spertis tion, kion hieraŭ: se oni pafadas, Lavello formortas, fermiĝas, kiel la mara konko; la kamparanoj malaperas. Kvazaŭ ili estus aŭdintaj iun sekretan, por fremduloj neaŭdeblan signon. Je tio eĉ la kokinoj kaŝas sin en la ejojn, malgraŭ ke estas taglumo. Foriĝas ĉiu movo el la kortoj, oni fermas la fenestrajn lignotabulojn, la pordojn. La kamparanoj – Volpe, Salvemini, Altari, Rossi, Candeloro, Chiarini – samkiel ĉiu kamparano de ĉiu epoko kaŝas sin en la kameroj kaj garbejoj, defendas la produktojn de siaj foruzitaj muskoloj, tiam pleje f;ravas por ili la greno, la viando, la lano, la transvivo de vintro sen malsato – Martin por momento pensis: ĉu li kondutus simile, se li estus kamparano?

La soldatoj staris ĉirkaŭ iu domo sur strikta strato malantaŭ la grenejo. Unu el ili streĉkorpe raportis al Martin:

– Sinjoro leŭtenanto, en tiu ĉi domo estas partizano!

– Jam ne estas – raportis Helmut. En la okuloj de la junulo flamis stranga fajro. Martin memoris tiun lumon ankaŭ poste, foje eĉ sonĝis pri tio. Helmut neglekte tenis enmane la armilon, certe ankoraŭ varmegis la tubo de la mitraleto, sur lia vizaĝo oni vidis esprimon de murdosopiro –

– La domanoj kaŝis lin, certe ankoraŭ hieraŭ. La ulo vundiĝis apud la grenejo kaj ili portis lin en la kelon.

– Kiel vi trovis lin? – la voĉo de Martin estis oficialeca-militara kaj VERE ĜI ESTIS TIA, li ne bezonis imiti tion. Helmut denove antaŭis lin, la suboficiro mortigis anstataŭ sia oficiro –

– ... La ulaĉo iel aliris ĉi tiun korton, poste tiuj friponoj portis lin suben. En la helo oni kuŝigis lin sur improvizitan liton. Certe oni flegis lin, ja iuj bandaĝis liajn vundojn. Sed surtere mi rimarkis kelkajn sangogutojn ĉe la bariero. Ni traserĉis Ia domon; loĝas ĝin la familio Lombardi. – Helmut estis treege entuziasma, certe li sopiris ricevi ordonon, li volis aŭdi sian nomon laŭtlegatan laŭde antaŭ centoj da uniformuloj.

Martin eniris la korton. La soldatoj jam portis suben la mortintan partizanon. Li estis pala knabo ĉirkaŭ deknaŭjara, kun maldika korpo. Unu el liaj maleoloj estis videbla el sub la pantalono malpurega. La nigra pulovero estis sangoza. Unu okulo estis duone malfermita, rigida. Li havis nigrajn okulojn – memoras Martin. Kaj de kelkaj minutoj li ne plu vivas.

– Ni devos fari jam nur la ekzekuton – diris Helmut laŭte.

– Kian... ekzekuton? – Martin rigardis la korton. Nur nun li rimarkis, ke en la malfermita garbejo – antaŭ mitralettuboj ile la soldatoj – staras tri plenkreskuloj kaj kelkaj infanoj, mutaj.

Martin englutis la salivon, liaj oreloj zumis kaj li ne scipovis depreni sian rigardon de ILI –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.