La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

52

Sekvatage antaŭtagmeze radie alvenis la ordono, ke la taĉmento tuj forlasu Lavellon kaj veturu al Camerino. Tie ĝi ricevos la pluajn ordonojn.

Martin staris sur la monteto kaj rigardis la pejzaĝon. Sed dumtempe en la kapo zumis-vibris nur unusola frazo: „Bonege, ke ĝuste nun, ke ĝuste nun...” Li ne sciis, ĉu pro la ripetiĝantaj partizanatakoj decidis tiel la stabo, aŭ alikaŭze. Plej verŝajne lernis pri nova trarompo de la frontlinio, la staboj denove malantaŭenigas siajn fortojn. Ilin certe ne interesas, ke en eta vilaĝo nomita Lavello (kiun oni trovas nur sur la pli detalaj mapoj) hieraŭ tondris pafaro kaj ĝis la malfrua nokto brulis-flamis iu domo...?

Restis tiuloke nur nigraj ruinoj, karbiĝintaj lignotraboj, cindro. La matena vento kaptis-disĵetis la flugcindron, la brulodoron.

La soldatoj staris morozaj. La deĵora radiisto – kun nigraj aŭskultiloj surorele – sidiĝis sur la ŝtupo de la pordo. Helmut per streĉaj paŝoj iradis tien-reen, poste iun soldaton sendis sur la monteton, al la jam malplena loko de la radiostacio, ke li observu la ĉirkaŭaĵon. Martin sciis, ke la suboficiro pravas, ja ankaŭ li ne sentis sin sekura en Lavello, jam ne –

Poste oni alvokis Boccone-n.

La aŭtoj jam staris pretaj je ekveturo. Helmut turnadis la direktilon de la motociklo, blueta fumo flugis supren. La anteno dismuntita kuŝis sur unu el la aŭtoj.

Boccone haltis apud Martin. La leŭtenanto por sekundo pensis, ke li tiros flanken la vilaĝestron kaj interparolos kun li tiel, kiel antaŭlonge. Ĉu antaŭlonge...? Antaŭ kelkaj semajnoj! Sed Martin sentis tion neebla. La pereon de la familio Lombardi la Lavellanoj ankoraŭ portis enokule, la pafarbatitaj gepatroj falis sur la ekrano de ilia cerbo, ili vidis ankoraŭ la mutan doloron de la infanokuloj –

Do ili ne havis pri kio paroli. „Kvazaŭ mi ne konus ilian lingvon” – pensis Martin fulmrapide. Kaj la du viroj nur staris unu kontraŭ la alia.

– Ni forveturos – diris fine Martin, li naĝis sur ega maro, sed la Boccone-insulo restis neatingebla. Boccone nur kapjesis. Martin sciis, ke li ne povas etendi la manon, kaj ankaŭ Helmut rigardis lin ruze-malpacience –

Ektondris sub li la motoro de la terenaŭto, ekmoviĝis la horizonto. Boccone estis jam nur polvero sur la monteto, poste eĉ mem la monteto fariĝis polvero. Boccone kaj Lavello estis tie, kie antaŭe, kie ĉiam. Ĝi centjarojn atendis samloke, inter la montoj kaj post la forveturo de Martin kaj lia taĉmento, ĝi same restos tie – por ĉiam.

Ili veturis jam en arbaro. La soldatoj premis enmane la mitraletojn, dekkelkaj okulparoj observis la verdon de la pinoj, kaj kiam ili vidis iun tere kuŝantan nigriĝintan trunkon, jam preskaŭ ektondris la pafserioj –

Poste ankaŭ Lavello falegis en la pasintecon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.