|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Jes, du semajnoj pasis sen klopodoj kaj ŝajnis, nenio ŝanĝos jam la kondiĉojn en Lavello. La grupo de soldatoj – je hurlitaj-bojitaj ordonvortoj de Helmut – kun kuro komencis la tagon,
Martin malrapide iretis sur la monteton. Unu el la gardistoj raportis, ke nokte okazis nenio menciinda. La leŭtenanto post akcepto de la raporto ĉiam ĉirkaŭrigardis. La verdaj triangulaj pintoj de ia pinoj ŝajnis esti senfina maro, ia arbaro ondis kune kun la ondoj de montetoj. La aero estis freŝa. malvarmeta. Dum tiuj matenaj minutoj Martin plenpulme kreskigis sian optimismon – antaŭ ol li paŝis en la sufokan aeron de la aŭto radioelsenda. Li trarigardis la radiogramojn alvenintajn dumnokte, kaj kontrolis, ĉu oni ilin plusendis tra ia etero. Preskaŭ ĉiu radiogramo estis percifere ĉifrita, tre malofte li renkontis vortan tekston. Kaj ĉiu estis skribita per kodo alia ol la ilia, do oni ne por Lavello adresis la mesaĝojn – kaj tio trankviligis Martinon. Subkonscie li revis, ke oni tute forgesos ilin. La frontoj estis fore, kvankam ĉiam pli proksime – tamen, rigardante la mapon li kredis sin sekura, meze de la ega duoninsulo. Kaj ankaŭ la montoj kvazaŭ sugestis sekurecon –
Iutage ekestis kverelo inter unu el liaj soldatoj kaj iu kamparana familio. La italoj venis al Martin por plendi. Kiel ĉiregione kutime, alvenis la tuta familio: la viro kaj lia edzino, kaj iliaj filoj kaj filino. La knaboj havis eble po dekkvar jaroj kaj sensukcese ili strebis konduti kiel seriozaj viroj, Temis pri etaĵo; eble la soldato ne pagis por aĉetita kokino. Aŭ ili kverelis pro prezo de dudek ovoj...? Martin finfine povis senti sin juĝisto, tuj li vokis la soldaton kaj ankaŭ Helmuton. Jam en infanaĝo ofte li volis peri inter la kverelantaj amikoj... Ankaŭ Boccone ĉeestis la scenon kaj – ŝajnis al Martin – en la okuloj de vilaĝestro brilis rekono, kiam Martin la soldaton punis, samtempe devigis lin pagi la ŝuldon al la kamparano. Helmut ironie grimacis – tion Martin preferis ne rimarki. La suboficiro certe aŭdis pri alispecaj metodoj, multaj oficiroj manfrotantaj rakontadis, ke sur la teritorioj konfiditaj al ili kiom da „kontraŭstarantoj” ili ordonis mortpendigi...
Do, matene Martin profunden enspiris la montaran aeron, Poste li kontrolis la taglibron de radiogramoj kaj subskribis ĝin. Notis ankaŭ ia horon kaj minuton de la kontrolo. Intertempe alkuris Helmut kun la soldatoj. La nokta radiisto foriris dormi. La kabloj de la anteno zumkantis pro vento, la pintoj de pinoj malrapide moviĝadis...
Foj-foje alvenis aŭto proviza el Camerino; tie estis la plej proksima garnizono. Oni liveris konservaĵojn kaj legomojn, pecojn por la radioaparatoj kaj la aŭtoj; radgumojn kaj kompreneble municion. Poste denove pasis la tagoj silentaj.
Pro tio estis tre konsterne por ili ĉiu, ke komence de la tria semajno, matene apud la soldatoj kurantaj sur la monteton ekklakis mitraleto –
La soldatoj pro la gimnastiko estis sen armilo; nur Helmut havis ĉe si sian mitraleton, ĉar li eĉ enlite kuŝis kun ĝi. La soldatoj ĵetis sin malantaŭ la arbojn kaj en la fosaĵon ĉevojan; la malamiko trafis neniun. Helmut rapide orientiĝis, el kiu direkto oni pafis – kaj per longaj seriopafoj falĉis la arbaron. Sed tiuloke neniun oni trovis poste. Ekde tiu tago la soldatoj ĉesis la matenan gimnastikon. Martin ordonis al ili ĉiam kunporti la armilojn.
Super Lavello kolektiĝis nuboj. Martin la unua eldiris la vorton: partizanoj. Sed – kun demandosigno. Li demandis Boccone-n. La vilaĝestro ne rigardis en la okulojn de la leŭtenanto, kaj nur post ioma paŭzo li respondis: „Ili ne estis ĉitieanoj... Ne el Lavello. Fremduloj...”
Martin tiam nenion diris, li englutis la vortojn. Poste li forturnis sin de la vilaĝestro kaj rigardis plu la ondantan arbaron, kvazaŭ li volus ekscii ĝian sekreton.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.