La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

55

– Ĉu intertempe vi vizitis ankaŭ Italion? – demandis Tasca subite. Al Martin ŝajnis: li scias, kial la oldulo tion demandas.

– Ofte, kaj mi ne timis. Verdire, Lavellon mi evitis, prefere mi estadis en la grandurboj. Eĉ mi ne sciis, ke mia nomo troviĝas sur iu listo de militkrimuloj. Ja en la postmilitaj jaroj oni eksciis pri tiom multe da teruraĵoj, pri tiel egaj krimfaroj, ke mi kredis: kompare al ili, la mia estis etaĵeto... Oni emas al la tiaspecaj komparoj, precipe, se tiamaniere oni povas sin preskaŭ tute absolvi... Ĉar vere, kion signifas la familio Lombardi – kompare kun Auschwitz, Buchenwald, Bergen-Belsen kaj la aliaj terurejoj? Kiel kompari tiun kelksekundan pafaron al la disbombardado de Coventry kaj Dresden? Al la eksplodoj en la golfo de Pearl Harbor, al la bombo en Hiroŝima...? Samtempe mi scias, ke ĉio ĉi estas falsa argumentado, ja ankaŭ la mondo de Lombardi-oj – ses mondoj de ses homoj! – estis po unu Coventry, la sekundo de ilia morto estis la sama morto, kiu en Auschwitz nebuligis la okulojn de la viktimoj. Mi ne memoras iliajn vizaĝojn. Strange estas por mi, se mi strebas ilin rememori. Kvazaŭ mi rigardus foje, delonge jam viditan filmon, parte mi ĝin memoras, aliparte apenaŭ aŭ tute ne... Ofte eĉ nun mi ne scipovas kredi, ke vere mi estis tiu leŭtenanto, kiu ordonis mortpafi ilin. Kaj ĉiufoje mi memoras ankaŭ la devigan situacion, la argumentojn miaflankajn, la ordonojn de la stabo, la partizanojn. Oni tre volonte kaŝas sin malantaŭ leĝaroj, afiŝitaj manifestoj...

Li silentis iom da tempo. La fenestro fariĝis pli hela, sed la nigro de la ĉambro ŝajnis neŝanĝita. Ĉion kovris la densa, mebloodora silento. Martin-on inundis la bonfartiga pseŭdopaco, lia kapo trankviliĝis, jes, ĉi tie li devus resti, ne moviĝi, ripozi... Eble en la malliberejo estos tiel...?

Tamen li plu parolis. La vortoj estis liaj filoj, eligantaj dolore el lia sango-korpo. Ankoraŭ neniam li parolis al iu pri ĉio ĉi.

– ... ŝajne estas terure maljuste, se oni prijuĝas mezaĝan homon pro tio, kion li kulpis kiel junulo. Tiam, kiam li estis ankoraŭ juna kaj malmatura. Intertempe pasis liaj maturaj jaroj, dek, dudek aŭ eĉ pli multe da tiaj jaroj... Ofte mi pensis pri tio. Kiu prijuĝas la germanan leŭtenanton Martin Dregger – en la persono de Martin Dregger, svisa oficisto de la Internacia Ruĝa Kruco? Tiu juna Dregger ordonis mortpafi iun familion, ĉar ili kaŝis en la domo partizanon. Tiam estis milito, kaj la leŭtenanto sur malamika tero kondukis sian taĉmenton; kaj li estis respondeca por la vivo kaj sekureco de siaj soldatoj... Nun, dudek kvar jarojn post ĉio ĉi iu subite kaptegas la preskaŭ kvindekjaran direktoron Martin Dregger, loĝanton de Ĝenevo, kiu ekde dudek jaroj okupiĝas ekskluzive nur pri plagoj. Li veturas al lokoj de tertremoj, epidemioj kaj inundoj, akompanas kaj disdonadas liveraĵojn de mangaĵoj kaj medikamentoj, li serĉas serumojn, flugadas super la ĝangaloj por viziti malariulojn; en varmegaj tendoj de dezerta parizana bazo provas endormiĝi, aŭdante la helpkriojn de vunditaj nigraj soldatoj... La Ĝeneva Dregger vivas en tute alia mondo. Li alvenis ĉi tien – el alia mondo. Li estas – alia homo.

– Tamen li venis en Lavellon, kaj tiel li rekonis sian identecon kun tiu iama Dregger – diris neatendite Tasca kaj la aero inter ili iom glaciiĝis. Martin tamen sciis, ke la oldulo pravas.

– Eĉ la ĉeloj de la homa korpo aliiĝas dum kelkaj jaroj. Do ankaŭ lia animo fariĝas alia.

– Kaj la memoroj?

– Jes... la memoroj – Martin enpensiĝis. – Tiuj plejparte restas la samaj. Sed kvankam la homo memoras siajn farojn, ne ĉiam scipovas sin identigi kun siaj iamaj faroj.

– Tamen vane li provas eviti la prirespondecigon – diris Tasca. Martin ne sciis, ĉu tiu frazo koncernas lin? En la silento kraketis iu lignotabulo de la planko, kvazaŭ nevideblaj estaĵoj ŝtele iradus ĉirkaŭ la viroj.

Poste Tasca ekparolis:

– En majo de la mil naŭcent tridek sesa jaro mi estis en Etiopio. Eble vi memoras: fine de marto jam marŝalo Badoglio kondukis la italan armeon. En kelkaj bataloj ni uzis eĉ ŝrapnelojn kaj neunufoje eĉ iperit-gason... Samtempe la malfeliĉaj nigruloj ofte ne havis eĉ fusilojn. Pro tio la kolono de niaj ŝarĝaŭtoj militaj rapide veturis antaŭen, al Addis Abeba. La sola malhelpo estis la manko de vojoj. Iutage ni alvenis sur altebenaĵo; kaj ni havis tiam terure malmulte da akvo. Fine en iu vilaĝo – kie ni trovis nur virinojn kaj infanojn, ja ĉiu viro fuĝis – niaj soldatoj ĝoje malkovris kelkajn putojn. Iu nia kolonelo malpermesis al ni trinki el tiu akvo; li ordonis nur plenigi la fridigujon de la aŭtoj. Kompreneble multaj soldatoj tamen trinkis. Mi nur iom poste iris al iu puto; tiam kelkaj soldatoj jam malbonfartis. Ili rulbaraktis surtere, en Ia koto, sub la ardanta suno. Mi neniam forgesos tiun vidaĵon... Kaj mi aŭdis iliajn terurajn kriojn. Poste ili jam nur stertoris. La akvo estis venenita. Ni treege ekkoleris. Nek antaŭe, nek poste mi sentis tian koleregon. Miaj plej ŝatataj kamaradoj baraktis surtere, post kelkaj minutoj ili rigidiĝis kun elpremiĝintaj okuloj, kun ŝaŭmo sur la lipoj... Ni kaptis la mitraletojn, ĉirkaŭis la vilaĝon, pafis, pafis... Ĝis iu nur moviĝis tie, ni pafis...

La vortoj malfacile ŝiriĝis el Tasca. Martin atendis. La kvadrato de la fenestro jam estis tute hela.

– Poste... ni veturis plu. Kaj pasis jam pli ol tridek jaroj, tamen ofte aŭrore mi vekiĝas kaj vidas antaŭ mi dekojn da brunaj korpoj kuŝantaj apud ŝtonkabanoj. Mi ne scias, ĉu tiu vilaĝo estis signita sur la mapo? Ĉu ĝi entute havis nomon, ĉu la serĉanto ĝin trovus...?

„Lavello videblas sur la mapoj” – volis Martin respondi. Kaj li estus demandonta, kiarange Tasca servis ĉe Badoglio – sed li silentis. Ekstere eksonis la unua birdo. Time ĝi ekpepis, poste longe paŭzis, kaj denove pepis. La unuaj lumradioj aperis kiel arĝenta araneoreto. Supre de la fenestrokadro subite ekflamis iu flavblanka makulo.

– Poste ni ĉion vidas alie – daŭrigis Tasca – kaj ni miregas, ke ĉio havas jam malpli grandan signifon, ol ĝi havis tiam. Ĉar ĉiam nur la aliajn, sekvajn situaciojn ni konsideras, tra la konscio de ilia esto ni retrorigardas. Tiel kiel ni retrorigardas dumvoje, tra fumo. La pejzaĝo estas blueta, senkontura, la objektoj eble eĉ formoviĝis intertempe, ili fariĝis aliaj... Aŭ nur ni opinias tiel...

Martin ne kredis, ke Tasca estis ordinara soldato en Etiopio. Sed... ja estas egale. Precipe jam nun.

– Ĉu vi estas bonulo? – demandis subite la oldulo, Martin miris:

– Mi ne scias. Longtempe mi strebas esti bonulo. Tio signifas: mi faras ĉion tion, kio karakterizas la bonajn homojn. Jes, mi scias, ke tio ne estas la sama. Eble interne mi tute ne estas bona, eble mi estas egoisto, ja ankaŭ la bonon oni faras por si mem, egoisme, por ke oni vidu sin bonulo... Tio estas tamen bona sento, mi ŝatas ĝin.

– Kaj la iamaj kulpoj?

– Ŝtonoj ligitaj al mia piedo. Mi naĝas surface, sed la malnovaj krimoj tiras min suben.

Lumo tuŝis la plafonon. La mebloj korpiĝis en la ĉambro, sed kolorojn ili ankoraŭ ne havis. Martin sciis, ke sub liaj piedoj forturniĝas la Tero, nenion li povas fari kontraŭe, la Tempon haltigi oni povus nur – se oni haltigus mem la Teron, aŭ eĉ tiel ne. Proksimiĝas la mateno, TIU MATENO, kiam ie – ne tro fore – fortaj virmanoj malfermos telegramon, brufermiĝos pordoj de iu aŭto, ekzumos motoro –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.