|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Martin laŭtlegis sian ordonon kaj vidis sur la vizaĝo de la soldatoj: ili konsentas. Neniu el ili volis resti ĉi tie, sub la tero. Ili volis hejmeniri, malgraŭ ke – kiel ili aŭdis – super iliaj naskiĝurboj de tago al tago malheligis la ĉielon nuboj de aviadiloj kun bomboj, kaj kelkaj el tiuj ĉi soldatoj certe ne havis eĉ sian hejmon, jam ne. Dum tiuj monatoj sur la tuta tero disfalis revoj kaj ŝtatoj, sed en la animoj eĉ pliiĝis la malbono –
„Soldatoj! Tre verŝajne la vilaĝanoj kaŝe helpas la partizanojn. Pro tio mortis unu el niaj kamaradoj, pro tio vundiĝis la aliaj kaj pro tio ankaŭ ni estas en konstanta danĝero...” Neniam li estis bona oratoro, tio ŝanĝiĝis iome nur poste, jam en la Ruĝa Kruco. En la armeo li ĉiam sentis gorĝopremon, kiam li devis stari antaŭ la viroj kun tutsimilaj uniformoj. Do ankaŭ nun li eldiris nur tiujn duonfrazojn, feliĉe li ne bezonis longe klarigadi la aferon. La soldatoj sciis, kio estos farenda, se –
Martin ne volis partopreni tion. Li iris sur la monteton, kaj sidiĝis en la aŭton. La radiisto kaj la gardistoj silentis. Sube, Helmut kun naŭ soldatoj trairis la stratojn de Lavello, ili serĉis cigaredstumpojn, piedsignojn, kuglingojn. Sur la herbaro, fojnejo, en garbejoj – spurojn de longe kuŝinta homa korpo. Makulojn de sango, perditan ĉapon, paperon de aliregiona gazeto. Helmut estis tre faksperta pri la tiaspecaj spuroj –
Martin sur la monteto altiris la radio-taglibron kaj imitis legadon.
De tempo al tempo Martin pensadis pri tio, kial li ne havas amikojn? Ĉe la Ruĝa Kruco li kredis, ke Rene estas la amiko, sed la muro inter ili neniam disfalis, ili estis unu apud la alia, sed ne kune. Martin ofte revis romantike pri iu Amiko, por kiu indus entrepreni danĝerojn, aventuri sub ekzotika ĉielo, kiel en filmoj faras tion la veraj viroj –
Kvankam ankaŭ lia vivo estis endanĝerigita, ne unufoje. Ekde kiam li fariĝis direktoro de la azia regiono, multfoje li devis veturi al Hindujo, Kamboĝo, Tajlando, al la Filipinaj Insuloj, Post nelonge jam la distanco de diversaj terpecoj ne signifis por li ekzotikecon. Se oni ofte vidas la foran landon, ĝi ĉesas esti fora, oni jam en la okuloj portas la vidaĵojn. La arkon oblikvan de palmotrunkoj, la amason de brunhaŭtuloj dormantaj surstrate, la koloron de sukerkano. La vaporon super la ĝangaloj vidatan el aviadilo. La muskojn, kiuj brunigas la ŝtonajn murojn. La orumitajn pintojn de arbaraj sanktejoj. La elefantojn, serpentojn, simiojn. Blankajn turbanojn kaj barkojn fetorajn. Maljunulojn kun malsanaj okuloj, armeon de malsataj infanoj. Azio estis alia, ol li kredis antaŭe. Kaj li sciis jam, ke helpe de romantiko oni nemulte akiros.
Iom post iom Martin alkutimiĝis, ke li ĉiam renkontas nur la plagon. Ja nur tiam oni bezonis la Ruĝan Krucon, se ie okazis kataklismo. Ankaŭ li devis veturi surloken nur tiam. Sed eĉ la kataklismoj estis malsimilaj. Plej kruelaj estis la tertremoj. La tragedio okazis dum kelkaj sekundoj, plej ofte nokte, kaj tion neniu povis antaŭvidi... Martin starante inter ruinoj ofte pensis pri tio, ke por la homoj nenion konjektantaj – tiuj kelkaj sekundoj fariĝis terura dividlinio. Ĉio estinta antaŭe ĉesus ekzisti kaj eĉ en ilia memoro ĝi fariĝis jam alia, tute alia.
Ilia domo – se ili ĝenerale posedis ion tian – detruiĝis kaj ili povis ĝoji, se ili transvivis la plagon. Martin poste, se li pensis pri Lavello – vidis ĝin tia tertremo de sia vivo. Ja ankaŭ en lia konscio ĉio tiel same ŝanĝiĝis. Sed nur en la konscio. Kaj eble en la. vivo de Lavellanoj. La familio Lombardi estis liu terfendego, kiu el rando de horizonto ĝis la dua rando aliflanke etendiĝis longe, longe, disiganta la Teron jam por ĉiam – Eble Martin subkonscie pro tio entreprenis laboron en la Ruĝa Kruco, por pruvi – antaŭ ĉio: al si mem – ke ne la leŭtenanto-Dregger estis la vera homo, ne, la vera estas la Ruĝkruca-Dregger, kiu malestimante malarion, disenterion, senlace laboregis en urboj kataklismaj... Samtempe li sentis, ke la argumento falsas. Eble, se li donacus la propran monon, aŭ estus laboranta en lepro-malsanulejo... Li vidis tiajn eŭropanojn kaj ne nur doktorojn.
La inundoj ne konsternis lin tiel multe. La akvonivelo laŭgrade altiĝis, poste ĝi longe staris, antaŭ ol ĝi komencis malaltiĝi. Tie la homoj vivis apatiaj, ja ili sciis, ke la plago iam – post nelonge? – foriĝos. Rilate la helpliveraĵojn, oni ne bezonis tiel ege rapidi.
La epidemioj tute senpersonigis la katastrofojn, la malsanuloj suferis, sed ili havis ŝancon por saniĝi. La mortintojn pro la varmego – oni rapide enterigis, longaj homvicoj serpentumis antaŭ la tendoj de kuracistoj vakcinantaj. Foj-foje el la vico iu falis teren; la sekvontaj transpaŝis la senmovan korpon kaj indiferente iris plu...
Iufoje – antaŭ sia „azia periodo” – Martin al orient-afrika malsatregiono liveris manĝaĵon en kvar aviadiloj. Kiam la aviadiloj unu post la alia alteriĝis sur iu provinca flughaveno, li travivis unu el la plej teruraj scenoj de sia vivo. Ĝis hodiaŭ li portas encerbe-enmemore tiun sensonan filmon. Li paŝis el la flugmaŝino, malantaŭ lia dorso ankoraŭ bruis la helicoj, la varmega aero kiel vato gluiĝis al la pulmoj. La betonkampo estis infero, eĉ tra la ŝuplando li sentis ĝian varmegon. Paŝis al li blankĉemizaj nigruloj; iu parolis, sed Martin jam aŭdis nenion. Ĉar li ekvidis la dratbarieron –
La drata bariero disigis la flughavenon kaj la urbeton. Ĝi estis alta je du homoj, ankoraŭ brilis en la sunlumo, certe oni antaŭ nelonge konstruis ĝin.
El la amaso la unua, kion Martin rimarkis – la fingroj estis. Nigraj fingroj de nigraj manoj spasme tenegis la dratkvadratetojn. Mil manoj. Dekmil manoj. Treege multe da homoj staris aliflanke de la bariero, dense kunpremiĝintaj. Mutaj. Kaj ili nur rigardis. Brilis la okulblankoj. Martin estis devigita paŝadi antaŭ la vicego de neinvititoj. Ho, tio estis io tre alia, ol la filmraportoj pri la akcepto de altrangaj gastoj. Ankaŭ tio ofte okazas sur flughavena betono, antaŭ vico de rigide starantaj soldatoj. Flagoj, tamburoj, armiloj. Blankaj gantoj, rimenoj, kaskoj. Paradponardoj, kaj ĉerizruĝa tapiŝo. Tribuno, sunombreloj, orkestro. Oraj galonoj, krombrila koncerto de elegantaj aŭtoj – ridinda scenaro prezentata de pseŭdoseriozaj gesinjoroj.
Martin estis devigita paŝi laŭ la bariero. La homamaso jam delonge staris tie; oni atendis la miraklon de la blankaj homoj kaj jen, ĝi alvenis...! Alteriĝis brilantaj metalbirdegoj kaj alportis la Vivon. La Manĝon. Eble eĉ momenton ili ne dubis, ke alvenos tiu horo. Sed ne ĉiu el ili ĝisvivis tiun horon –
La nigraj fingroj tenegis la dratreton. Virinoj kaj infanoj. Viroj. Maljunuloj kun klinita dorso. Sekhaŭtaj homoj.
Martin rompita aliris la platan konstruaĵon fine de la flughaveno, kie atendis lin blankĉemizaj oficialuloj. Salutoj per profundaj, karakterizaj voĉoj. Manpremoj, paperoj. Inventaro, subskribo.
– Ekde kiam ili staras ĉi tie...? – demandis Martin mansvingante al la bariero. Al la amaso de preskaŭ eterne malsatantaj homoj, kiuj nun esperis finfine manĝi, manĝi – Unu el la oficialuloj – videblis je lia korpo, ke li neniam malsatis – per enua voĉo respondis, senzorge:
– Mi alvenis antaŭ tri tagoj. Tiam ili staris jam tie...
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.