|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La drinkejo certe estis nova konstruaĵo, Martin ne memoris, ĉu tiuloke staris ia domo tiam. Proksime al la vilaĝestrejo, inter junaj arboj staris plata domo, antaŭ ĝi sur la ŝtona teraso kelkaj tabloj kaj seĝoj. Sed ĉi tie nun sidis neniu. Ses fenestroj flavis kvadrate en la nokto. La lumo tra la pordo falis surteren, longe.
Boccone haltis – li ne sciis, ĉu permesi al Martin iri antaŭen.
„Li opinias, ke mi eble forkuros...? ” – li pensis maleme.
Kiam ili enpaŝis, fariĝis silento. Sed ne tuj – kiel en tiaj okazoj, ankoraŭ sonis kelkaj krioj, laŭtaj vortoj, poste la bruo sedimentiĝis.
Sur kahelplanko staris tabloj fertubaj, surmure nur kelkaj lampoj, en la angulo muzikaŭtomato. Vendpulpito kovrita per helflava plasto, nelavitaj glasoj, kafokuirilo. La drinkejestro estis viro maljuna, blankhara, kiel Jean Gabin en la lastaj jaroj; li staris malantaŭ la pulpito. Sur la bretoj koloris cigaredoj kaj boteloj da vinoj kaj konjakoj. Iu demonstracie zumkantis. kvazaŭ li ne scius, kiu alvenis.
Martin timis ĝuste tiujn eksteraĵojn, kiujn li nun vidis en lu drinkejo. Ja dum la milito la dudeka jarcento ne ĉeestis en Lavello – Martin kaj la soldatoj ĝisfine restis tie fremduloj kun siaj aŭtoj kaj radioelsendilo; en la vilaĝo estis nek aŭto, nek radioaparato. La Lavellanoj verdire vivis tiam ankoraŭ en la deknaŭa jarcento kaj neniam ili ribelis kontraŭ tiu stato de la aferoj.
Sed nun tiu ĉi drinkejo-restoracio estis tro modema, la plasta pulpito, la muzikmaŝino, la surmuraj afiŝoj pseŭdoturismaj – ridaĉantaj virinoj en banvestoj sur orsabla marbordo, fore egaj blankaj hoteloj – ĉio ĉi forigis de Lavello la verajn rememorojn de Martin –
Hezitante li haltis; almenaŭ tridek viroj rigardis lin, li sentis tion surhaŭte kaj englutis la salivon, „denove mi devos esti firma” – kun tiu interna krio li paŝis antaŭen. Samtempe li sentis malsanecan scivolon, kion ili diros...?
La blankhara maljunulo – certe li estis Tasca, la drinkejestro – ekparolis malaltvoĉe:
– Venu, sinjoro. Iu fermu la pordon, knaboj!
Martin iom miris pro la vorto „knaboj”; ja sidis tie piejparte mezaĝuloj. Boccone aliris la pulpiton. Ne estis tie altaj seĝoj – tiujn en Lavello oni certe ne konis – kaj ne bezonis.
En Martin dumtempe venkis iu ondo malvarma, ĝi levis lin kaj faris pli aplomba. „Finfine, ĉu ili povas fari ion kontraŭ mi? ” – li demandis mortmallaŭte, interne. „Pri mia sorto mi mem decidos...” –
– Kion mi donu al vi? – kliniĝis pli proksimen Tasca super la humida pulpito. Boccone jam malfermis la buŝon – li estis konvinkita, ke Tasca lin demandas – sed samtempe li hazarde ĵetis rigardon al la maljunulo kaj komprenis: Tasca direktis la demandon al Martin.
Martin unue timis artifikon. Por momento li pensis pri filmoj: en Usonaj drinkejoj batalis viroj krudaj – sed en la brunaj okuloj de Tasca nestis trista trankvilo. Li ne ridetis, sed ankaŭ ne estis rifuza. „Certe li tiam ne estis en Lavello” – pensis Martin fulmrapide. Poste li eksciis, ke vere tiel estis.
– Trinki... trinki mi ne volas, dankon. Sed jam de mateno mi apenaŭ manĝis – li respondis tiel mallaŭte, ke nur Tasca aŭdis.
– Mi havas ankoraŭ unu sandviĉon. La lastan – diris la oldulo kaj elprenis desube malgrandan teleron. Ie en Martin ekaperis fidrivereto, ĝi ekiris vojon serĉante, serpentumante –
Sed la esperagordo daŭris nur sekundeton. Malantaŭ Martin iu kriis al Tasca:
– Vi donas manĝon al tiu...?
En la vorto „tiu” estis tiom da malestimo, ke Martin ne plu povis silenti. Li englutis la unuan pecon – la sandviĉo estis iom seka, sed ankoraŭ mola – kaj malrapide turnis sin:
– Ankaŭ mi kutimas manĝi – nur tiom li povis eldiri tiumomente. Poste subite traondis lin la moko, eĉ scipovis iom rideti kaj aldiris: – La militkrimuloj estas tiaj samaj homoj, kiaj la aliaj.
La frazo kaŝis provokon, li tuj pentis tion, sed ne povis jam retiri ĝin. Starante dorse al la pulpito, enmane kun la sandviĉo li rigardis en la okulojn de la Lavellanoj. (Ja du tagojn li atendis tiun momenton, pro tio li veturis tra la nokto, pro tio li restigis post si tiun sterilan, sed sengustan mondon, sian mondon.) Li provis aparte observi la vizaĝojn –
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.