La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

50

Martin tiunokte renkontis la timon.

Tiu timo ne similis al la ĝisnunaj. Ne tiel estis, kiel iam – Martin naĝis forton perdante en lago, plumbiĝis la piedoj kaj la bordo estis ankoraŭ tre, tre fore – aŭ kiam dummilite ili veturis sur kruta-kurba montara vojo, kaj iuminute la ŝoforo kriis, ke la bremso...! – kaj kiam en Romo oni interpafadis surstrate kaj de sur tegmento falegis apud lin mortinta viro –

Ne, nun li mem desegnis strekon, tiu ĉi linio akre kaj decidege disigis lian vivon. Li sentis malvarman venton, staris rande de fendego – ĉio restis alirande: la gepatroj, la infanaĝo, Martin-gimnaziano, Martin-studento. La linio nomiĝis Lavello kaj Lombardi-familio. Kaj nun li restis aliflanke sola, tutsola, timanta en la nokto – li kuŝis surdorse, vestita, li ne kuraĝis malvesti sin, dekstramane la mitraleto –

Li rigardis la nokton kaj timis. Li ripetis senvoĉe la posttagmezan verdikton kaj denove aŭdis la tondron de la pafaro. Li vidis la rigidiĝantajn korpojn, ĵetitajn samloken. Ankoraŭ' en liaj okuloj brulegis la bestejo kaj la Lombardi-domo, torturis lin oranĝruĝa flamado. Li eltrovadis senkulpigajn pseŭdoargumentojn, citis enpense iajn leĝojn, mem scianta bone, ke ne tio, ne tiel – poste li rememoris la sicilian vendetta, jes ja, ankaŭ la Lavellanoj estas venĝemaj, mem Boccone parolis pri tio. Je murdoj ili respondos per murdoj –

Martin sentis, ke okazis afero fatala. Fatala – por li. Ja la mondo, tiu ĉi kaosa-milita-tondra-sanga mondo turniĝas plu inter vekrioj kaj fumoj, indiferenta. Sed en li – io rompiĝis. Kiel ĉiu junulo, li havis bonan opinion pri si mem kaj vere, ankoraŭ neniam li kulpis serioze... Sed nun propravole li faris ion, kion pli frue li farus neniam. Por la unua instinkta sinsavo li elvicigis la cirkonstancojn, kiuj devigis lin fari tion. Sed vane li esperadis spasme. Tiunokte li definitive plenkreskis, ŝanĝiĝis liaj memoroj el la pasinto, la odoro de mapoj, la polvo de la vilaĝa kamparandomo, la maro vidata infanokule – „mi mortkondamnis ses homojn” – li diris laŭte kaj lumiginte la lampon li rigardis siajn manojn.

La „sanga mano” kompreneble ekzistas nur en la romanoj, li tion sciis – ĉirkaŭrigardante li miregis, ke en la ĉambro ĉio aspektas tiel, kiel antaŭe, hieraŭ aŭ pasintsemajne – la faldo sur la maniko de lia mantelo kuŝanta sur la seĝo, la inkomakulo sur la tablo – kaj li panike mallumigis la lampon, limis, ke la partizanoj aliros la fenestron kaj pafos enen –

La fantomo liberigis sin el la botelo. Martin nur post la milito sentis vere, ke li persone travivis tiam la tragedion de nacioj. Hommanĝemaj tigroj kun sangokovritaj dentoj kuradis Ira Eŭropo kaj ankaŭ li estis parto de tiuj bestoj, hareto aŭ denteto ilia. La partizanoj provis venĝi la okupantojn, la okupantoj volis venĝi la okupatojn. La rondo fermiĝis, do la masakrado estos daŭrigata senfine. Ankaŭ la okupatoj fariĝos partizanoj – se ne reale, do almenaŭ enpense. Ĉi tie ĉiu estas rezistanto – la plej multaj depost la morto de la Lombardi-familio.

Kaj... Carla?

Strange, ke li ankoraŭ ne pensis pri ŝi. Ĉu ankaŭ la virino staris tie surstrate, kiam ektondris la pafoj? „Ni estas malamikoj” – diris Carla kaj la sorto obstine agis por ke ŝi pravu.

Martin bone sciis. ke neniam plu li povos renkonti la knabinon. Li forigis el sia cerbo la noktajn dezirojn, la sonĝobildojn de volupto, ne, neniam li ekvidos la femurojn de Carla Minetti, neniam li kisos ŝiajn mamojn, neniam ili estos ĝojpartneroj, geamantoj pretaj je ĉio. Ili ne kuniros atentantaj la harmonion de la paŝoj, iliaj fingroj ne ludos kune. Kaj Martin pensis ankoraŭ pri io alia: ke Carla eble tute ne bedaŭras, ke tiel okazis. Kompreneble – ŝi elmontris neniom da unikeco aŭ amo. Por ŝi Martin Dregger neniam povus eliĝi el sia verda haŭto, el la hokkruca-orstela uniformo.

„Kial mi pensis pri ŝi tiel longe kaj tiel serioze” – koleris Martin enpense, jam nun eĉ li mem miris pri sia antaŭa romantika obstino. Ne, ne – iam ankaŭ Carla Minetti mergiĝos ' en la tempo, samkiel la piedsigno sur la marborda sablo, forigos ĝin, altiĝanta akvo, kaj fino. Fino.

Pro Lavello jam neniam li rehavos la trankvilon – Martin sciis tion bone. Kaj li miris, ke miloj kaj miloj da germanaj oficiroj, kiuj ordonis mortigi ne ses, sed sesdek aŭ sescent homojn – tamen dormas trankvilaj. Trankvilaj...?

Ankaŭ en Lavello ĉio estos alie, pensis Martin. Ekde morgaŭ matene li jam ne tiel elpaŝos sur la straton, kiel ĝis nun. Boccone pli ofte rigardos la teron dum iliaj interparoloj oficialaj. Ĉar jam nur oficialaj kontaktoj estos inter ili. Kaj eble la olda Garzanti morgaŭ aŭ postmorgaŭ nokte ŝteliros sur la korton kaj ĉe la garbejo li flustrados kun nigre vestitaj partizanoj, kiuj venĝe-ardokule rigardos la domon. Garzanti kondukos ilin al la pordo de Martin, samtempe iu palvizaĝa, barba junulo stariĝos apud la fenestron kun fingro sur la ĉano –

Martin timigite rigardis la nokton –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.