La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

51

– Venas Boccone kun Caterina.

Martin ne finis sian frazon, Tasca vane atendis la daŭrigon. Spada ĵetis mokplenan rigardon al Martin, videble atendis ion. Tamaro kaj Chiarini turnis sin al la pordo.

„Tiu Caterina nun eble havas tridekkelkajn jarojn” – pensis Martin fulmrapide. – Virino jam iomete velkinta aŭ senesperiĝinta maljuna fraŭlino. Aŭ energioplena kamparanino kun ega korpo kaj multaj infanoj, simila al la iamaj kuiristinoj...”

Ĉeporde aperis Boccone. Li envenis la unua, tio mirigis Martinon. Boccone turnis sin malantaŭen:

– Venu, Caterina, ne timu...

Sursojle aperis maldika virino kun kvazaŭ infana korpo, ŝi portis nigran tukon surŝultre, malhelverdan jupon kaj malgraciajn ŝuojn. Ŝiaj piedoj estis oblikvaj. La vizaĝo bruna, la hararo eble nenikolora. La alvenintino kun egaj nigraj okuloj rigardis la homojn. Kaj ŝi ne salutis ilin; nenion ŝi diris.

– Venu pli proksimen, Caterina – ekparolis Tasca. Martin mire rimarkis, ke la oldulo uzis paroltonon tute alian ol ĝis tiam. Tiel la maljunaj viroj parolas al la infanoj. Aŭ al la... malsanuloj.

La virino malcertpaŝe iris al la vendotablo. En la drinkejo ekestis silento. Tamaro al la plej proksima tablo tiris seĝon:

– Sidiĝu, Caterina.

Tasca sur teleron metis kukon kovritan per blanka pulvorsukero:

– Manĝu, Caterina.

La virino ankaŭ nun silentis; per dekstra mano ŝi suben premis la randon de la telero, per la maldekstra ŝi kaptis la sukeraĵon. Martin bone vidis la ekbrilon de ŝia rigardo simila al tiu de timigita besteto. Caterina kredis sin pereonta inter ia homamaso, sentis sin en danĝero... Ŝiaj fingroj similis al kurbiĝintaj ungegoj de birdo. Caterina havis rozkoloran dentokamon, en la dentaro malhelis nigraj mankoj. La sukeraĵon ŝi formanĝis treege rapide, avide. La fingroj de la spasme tenanta mano nur tiam foriĝis de la telero.

– Ĉu vi ankaŭ hodiaŭ vagis? – demandis Spada tre laŭte. Martin rimarkis, ke je la alta voĉo la virino skuiĝis, la malvastaj ŝultroj ektime moviĝetis. Poste Caterina vigle kapjesadis.

Tasca alportis ankoraŭ unu kukon. La ungeg-fingroj ĵetis sin al la telero, Tamaro ekridaĉis. Kelkaj pli junaj viroj ridetis, ilustradis. Sed la plimulto silentis. Martin sentis survizaĝe kelkajn okulparojn, li ne sciis, kiel konduti, kaj ne komprenis, kial oni alvokis ĉi tiun –

La telero malpleniĝis.

– Ĉu vi volas oranĝosukon? – demandis Tasca. Caterina kapneis, poste tre malrapide ŝi rigardis la virojn, unu post la alia. La rigardo traglitis Martinon – la viro kredis, ke li ion eksentis – poste la virino stariĝis. Spada estis iom seniluziiĝinta.

– Ĉu vi jam foriras, Caterina?

Ŝi nur kapjesis kaj turnis sin. Martin denove miris, kiel maldika, senaĝa, senkolora estas la stranga virino. La Lavellanoj maleme disiris antaŭ ŝi. Caterina foriris sen rerigardi.

Tasca stariĝis apud Martinon:

– Ŝi estas tia... depost tiam. Ne parolas. Eĉ ne unu vorton... Kiam ŝi ekvidis, ke ilia domo brulas, la gepatroj kaj gefratoj kuŝas surtere mortintaj... Do, depost tiu minuto ŝi ne parolas. Nur ĉiam iras... Konstante vagas ĉirkaŭ la vilaĝo, kvazaŭ ŝi estus serĉanta ion aŭ iun... Aŭ kiu povas scii, kial? ... La kamparanoj ne ŝatas, se ŝi dormas en la fojnejoj, ili timas, ke ŝi faros fajron... Vintre iuj ŝin lokigas en siaj domoj. Caterina ĝojas, se ŝi povas loĝi en angulo de la kuirejo... Ĉiutage en alia domo ŝi ricevas manĝon. Tiele vivas la malfeliĉulino. Nun ŝi loĝas ĉe Boccone.

– Kial... kial vi ŝin alvokis?

– Ne timu, ŝi certe ne rekonis vin. Caterina eble eĉ tion ne memoras, ke oni mortigis ŝian familion – respondis Tasca. – Eble ŝi memoras nenion. Ŝi fariĝis tia, kaj fino. Ŝi elreliĝis, kiel la vagonaroj...

Martin dumtempe pensis pri tio, kiu estis vere Tasca? Ja li parolas tute alie, ol la aliaj Lavellanoj; Martin suspektis, ke la drinkejestro ne ĉiam estis drinkejestro, iam, antaŭlonge li certe okupiĝis pri io tute alia –

Sed samtempe Martin sentis la malemon eliĝintan el la homoj ĉirkaŭaj. Spada ridetis malsimpatie. Do Martin rigardis al li:

– Vi alkondukis la malfeliĉulinon, por ke mi vidu, kion mi kulpis kontraŭ ŝi...?

Sed ne Spada – Boccone respondis per firma voĉo:

– Jes. Vi ordonis mortpafi ses Lavellanojn kiel rabiajn hundojn... Kvazaŭ ili estus povintaj damaĝi al vi... Kaj jen, nun vi vidis ankaŭ la sepan Lombardi.

– Jes, Dregger – kapjesis neatendite ankaŭ Tasca. – Caterina estas la sepa viktimo.

– Je diablo – kriis Martin – kio ĉi tie estas, ĉu tribunalo? Eble vere tiel okazis al Caterina, kiel vi rakontis. Eble ankaŭ ŝin estus mortpafintaj la soldatoj, se tiam ŝi estus hejme... Ĉio estas ebla... Sed... ĉu nun mi rakontu al vi pri la soldatoj, kiujn mortpafis la partizanoj? Ja ankaŭ ili havis familion, infanojn... Ni lasu tion. De mil jaroj same aspektas ĉiu milito. Ilin faras ne kavaliroj kaj multas viktimoj. Ja eĉ... ankaŭ mi estas viktimo – li vidis iliajn konsternitajn rigardojn, do rapide li daŭrigis: – Samkiel vi estas viktimoj. Kaj la tuta Lavello. Tiam... mi venis ĉi tien ne propravole.

– Oni jam ne povas ŝanĝi la okazintaĵojn – diris Tasca.

Martin rigardis la tablon. Jam nur kelkaj makuloj de pulvorsukero memorigis pri Caterina. Poste li enpensiĝante daŭrigis:

– Post la milito ĝuste pro tio mi forlasis Germanujon. Mi pensis: se iuj scipovis fari tiujn teruraĵojn helpe de la germana popolo – kio garantias, ke ia duan fojon oni ne povos iam fari la samon...? Alvenos iu alia estonta diktatoro imitanta demokraton, kaj verŝanta en la simplulojn siajn grandajn revojn li infektos-blindigos ilin... Ja ankaŭ vi scias. kiel tio okazas. Ĉu Mussolini ne ravis la amasojn helpe de sia kaosa ,,nova Romia imperio”...? Do, mi veturis Svislanden, ekloĝis, iaboris. Poste mi akiris la tiean ŝtatanecon. Mi estis juna kaj energia. Ĉe la Ruĝa Kruco oni ŝatas la tiaspeculojn. Intertempe mi ofte pensis pri Lavello, kredu min...

Denove li rigardis al ili; la vizaĝoj estis malvarmaj, rifuzaj, Martin sentis premon enbruste – same kiel antaŭ dek minutoj, vidinte la ungeg-fingrojn de Caterina Lombardi.

– ... komence ankaŭ mi opiniis: se mi kulpis, tion mi ne povos ripari. Jam neniam oni povas tion ripari... Sed, ĉu tio estas vero? Iu infano pekas – do ni laŭ tio opinias pri li eĉ en la plenkreska aĝo...? Iu junulo kulpas – do li eĉ ĝis la maljunaĝo estos punata pro tio° Ĉu vi komprenas, pri kio mi parolas? Almenaŭ dudek jarojn mi strebas forgesi Lavellon, tiel, ke mi laboras. Mi penas helpi Ia homojn. La Ruĝa Kruco, kiel certe ankaŭ vi aŭdis jam... – subite li ĉesis, ĉar komprenis: ne tion li devus diri, kaj ne tiel. Muro elkreskis inter ili.

„Peko”, „kulpo” vi nomas murdon de ses homoj... – Spada stariĝis, kaj kompreneble ankaŭ Tamaro. – Ni ne kredas vin. Ja vi ordonis mortpafi la familion Lombardi, ĉu ne?

– Jes, sed...

– Ne estas „sed”. Post tio jam nenio sekvas. Vi kulpis kaj fino.

– Do, kion ni atendas? – demandis iu grandkorpulo malantaŭe – li falis en niajn manojn, do...!

– Jes, ni iru kun li al la ruinoj de Lombardi-domo...! Kaj tie, per fusilo...! – kriis alia viro. Kelkiuj laŭte kriadis. La bruo ondis supren. La vizaĝo de Spada estis jam eĉ pli ruĝa, li vigle montradis permane. Boccone parolis, sed oni ne aŭdis lin. Chiarini dufoje batis surtablen.

– Nur ni scias, ke li venis ĉi tien! – kriis Tamaro.

„Tiel naskiĝas la ekpenso pri linĉo” – pensis Martin fulme kaj rigardis la kamparanojn. Sur la vizaĝoj aperis nun aliaj trajtoj, malama esprimo –

Tasca stariĝis:

– Silenton!

Lia voĉo ektondris, kiel kanonpafo. Eble pro tio – aŭ pro lia aŭtoritato – iom poste ekestis silento.

– Dregger kontraŭleĝe kaj aĉe ordonis ekzekuti la Lombardiojn – diris la drinkejestro. – Kaj se vi nun lin... do, se vi faros la samon, kontraŭleĝe, kaj aĉe...

– Li meritas tion, ĉu ne?

La interkrion sekvis nova ekbruado. Martin rigardis al Tasca. Duflanke sur la orelojn falis kelkaj malobeemaj blankaj haretoj; lia rigardo estis firma, pika, tiel li observis la Lavellanojn. Dumtempe iu menciis la „novulojn”, certe tiel aludis al tio, ke pro la postmilite ekloĝintaj kamparanoj la sekreto pri la j mortigo de Dregger ne longe restus sekreto –

– Aŭ ni rigardu trankvile, ke li foriras? – demandis iu oldulo. Chiarini pugne batis al la tablo:

– Tion ni ne permesos!

Martin faris paŝon antaŭen. Tasca vidis la movon, denove li ordonis silenton. La homoj iomete trankviliĝis, sed oni sentis en la aero: je iu nova krio denove disverŝiĝos la kolero –

Martin rapide ekparolis:

– Vi malfruis, homoj, La polico jam scias, ke mi estas en Lavello.

Tamaro kolere ekkriis. Tasca mirante turnis sin al Martin. Boccone subite sidiĝis. Spada kaptis iun seĝapogilon. Chiarini ĉirkaŭrigardis:

– Kiu el vi estis tiu spionaĉo...?

– Li mensogas – diris tuj Spada. – Certe li mensogas. Ja la sola telefonaparato estas en la poŝtoficejo, ankaŭ vi scias. Kaj la poŝto estas fermita ĝis mateno, kiam alvenos la poŝtisto el Camerino. Nur matene li malfermos ĝin...

– Mi ne diris, ke oni telefonis el Lavello... En Pomo mi j restigis sciigon por la ĝendarmejo de Camerino. Frumatene ili alvenos por min aresti.

Li rememoris la viron kliniĝantan pro la abunda trinkmono.

La flavan koverton. „Sinjoro, bonvolu ĝin malfermi morgaŭ malfruvespere kaj poŝtigi la enan telegramon...” „Kompreneble, sinjoro. Mi tiel faros. Feliĉan vojaĝon!” Feliĉan vojaĝon? Tio sonis moke, sed la oficisto ĉe la prunto de aŭtoj ne sciis, kion enhavas la koverto. La telegramo ekfunkciigos la ŝtatan-polican maŝinegon, kiu ĝoje ĵetos sin al la viktimo sinanoncanta, ja ankaŭ tiel ĝi povos pligrandigi sian reputacion en la socio – Martin nun ne pensis pri la teksto de la telegramo; ĝi enhavis ĉion gravan pri li kaj Lavello.

– Jes, sinjoroj. Antaŭ ol veni en Lavellon, mi anoncis min al la instancoj koncernaj. Se al mi okazos io ajn malagrabla, la polico prirespondecigos vin, sinjoroj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.