La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

10

– Do, kial vi venis ĉi tien...? Ĝuste ĉi tien?

La silento estis longa, longa. Poste Martin infanece tiris la ŝultron kaj forigis la malamikan silenton:

– Ĝuste ĉi tien mi devis veni, Boccone.

– La homoj, se vin ekvidos... eĉ mi ne scias, kion ili faros – lia voĉo venis elprofunde kaj estis malcerta. Martin englutis la salivon. Li ne volis ŝajni heroo, sed –

– Ĝuste tial mi alvenis... Por interparoli kun la homoj.

– Pri kio vi volas paroli? Vi estas freneza – Boccone nur nun tiris sian rigardon for de la vizaĝo de Martin kaj ĉirkaŭrigardis tiel, kvazaŭ la unuan fojon li vidus la preĝejon. La propran, eĉ troe konatan preĝejon de la vilaĝo, tiun eterne malfermitan, friskan, kandelodoran domon.

– Paroli, paroli – ripetis la italo nervoze. – Se nokte funkcius la sola telefono en la poŝtoficejo, ili tuj alkurus ĝin kaj sciigus la ĝendarmojn. Sed nur matene oni malfermos la poŝtoficejon –

– Mi ne intencas kaŝi min. Kaj mi restos ĉi tie ĝis morgaŭa mateno.

– Kion vi volas fari? – demandis denove Boccone; ŝajne li febre pensadis, kion fari, kaj li volis proponi al Martin fuĝon-sinsavon, „nun vi ankoraŭ povas malaperi, kiel koŝmaro, pripensu la aferon, sidiĝu en vian aŭton kaj veturu...!”

– Jam mi diris, Boccone. Mi volas interparoli kun la vilaĝanoj.

– Pri kio?

– Ĉu ili vere kredas min kulpulo?

– Jes – diris Boccone kun glacia trankvilo. Elflagretis la flametoj de kandeloj, ia flavvarmaj lumoj por sekundo fariĝis blankmortaj, surmure saltadis la ombroj. En Martin disversiĝis malvarma insisto, ribela trankvilo:

– Mi ne timas ilin,

Nun Boccone tiris la ŝultron. Poste la du viroj rigardis unu al la alia, sencele. „Mi devos peti lin – pensis Martin –, peti ĝuste lin.,.Ĝuste lin!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.