La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

13

– Vi freneziĝis – diris Boccone simple.

– Ne. Mi ne estis endanĝerigita en Svislando, krom perdo de mia laboro. Mi tamen venis en Italion...

– Sed... je kio vi kalkulas? – ĝemis la maljunulo kaj kun kapo klinita li atendis la respondon.

– Mi kalkulas je nenio. Sed volas mi sciis, kion la homoj opinias pri mi.

– Oni opinias vin murdisto – murmuris Boccone malvolonte.

– Kaj vi?

Tio estis neatendite. Vipobato. Boccone ne atendis, ke ĝuste Martin kaj ĝuste nun demandos tion. Li silentis. Martin rapide daŭrigis:

– Mi petas vin, iru kaj diru al ili, ke mi estas ĉi tie. Ke mi alvenis...

Boccone staris sendecide. Li volis iri, tamen li restis ankoraŭ. Kaj li diris:

– Vi ankoraŭ povus retiriĝi. Neniu scias, ke vi estas ĉi tie...

– Ne. estu grandanima, Boccone. Dankon por la lasta savebleco. Vi permesus min forveturi?

– Jes. Sed ne pro tio, ĉar mi bedaŭras vin, ne. Mi ne volas, ke la vilaĝo ekmaltrankviliĝu. Inter la homoj ĉitieaj ne estas paco, ofte ili kverelas. La malnovuloj kun la novuloj, la junuloj kun la maljunuloj... Malpaca regiono estas ĉi tiu, nuntempe. Kaj aldone nun alvenis vi... Forveturu, ĉar matene, tuj post la malfermo de la poŝtoficejo multaj volos telefoni al Camerino, al Ia ĝendarmoj...

– Superflue – diris Martin kaj li volis daŭrigi, sed Boccone interrompis lin:

– ... aŭ eĉ iu povos vin mortigi. Ja la malnovuloj ankoraŭ bonege memoras vin kaj viajn soldatojn. Ili estas tre koleremaj..,

– Dankon pro la propono, Boccone. Sed mi volas rigardi al iliaj okuloj.

Boccone silentis. Martin vidis sur lia vizaĝo, ke la italo volus ankoraŭ multe diri – tamen, senvorte li ekiris al la pordo. Surmure du ombroj kuris duflanke, el gigantoj ili fariĝis etaj, poste la korpo de Boccone ĉe la pordo englutis ilin.

Martin restis sola.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.