La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

2

Unu tagon pli frue, marde posttagmeze li reveturis el Azio.

Li ŝatis flugi; kaj tiutage la vojaĝo estis aparte agrabla. La giganta flugmaŝino dumvoje nur unufoje alteriĝis, en Istanbulo. Martin ŝatis Istanbulon. Tie li ofte sentis ian praan deziron – eble pro la familia legendo. Iu el liaj pra-praavoj onidire kun la turkaj armeoj venis en Eŭropon. Sed – de kie? Tion oni neniam sukcesis ekscii. Verdire, la familio ne multe esploris la aferon. La generacioj postantaj unu la alian kontentiĝis nur pri la registrado de la onidira fakto. Kompreneble, ĝi povis esti vero aŭ malvero. Tiu praavo eble estis komercisto balkana, migranta metiisto hungara, fuĝinta militisto; kaj eble eĉ ne en la „turkaj tempoj” li alvenis al la bordo de Rejno. Egale, jam tutegale. En ni kaŝas sin genoj de cent-miloj – pensis Martin tiam en la flughaveno de Istanbulo – ni ĉiuj estas miksaĵoj de cent-miloj, neniam tralegeblaj vivaj libroj de la genetiko – kaj tion oni jam ne plu povas ŝanĝi.

Proksimiĝante al Eŭropo, li fariĝis ĉiam pli bonhumora. La sukceso kantis en liaj sango kaj kapo. Li ŝatis tiun senton. Ja tiel maloftas en la vivo la certa kaj nediskutebla sukceso, kie la rezulto tuj videblas, tuj ĝi ekzistas kaj plu funkcias, naskas novajn sukcesojn, kiel la akvenĵetita ŝtono la ondoringojn – Posttagmeze li alteriĝis en Ĝenevo; la suno kaŝflugis ie super la nuboj. Ekbrilis nur la lago kun sia ĉiama, obtuza lumo. Martin rigardis la urbon. „Dudek tri jarojn mi loĝas ĉi tie, tamen mi ne konas ĝin” – li pensis. Estas kvartaloj, kiujn li foj-foje nur traveturis per aŭto, aŭ eĉ ne trapasis ilin. Ĉi tie ne estas kutima la sencela promeno, oni certe mirus, se li irus tra la nekonataj stratoj, sencele –

Antaŭ li eliris azianoj, hindaj virinoj en sarioj, ekscitite ili paŝis sur la betonon de la flughaveno. Eŭropo ekscitis ilin kaj la plej longa veturo en la vivo –

Martin sciis, ke neniu atendas lin. Stefan jam de semajno somerumas en Mallorca, li telegramis, ke li ne atendos sian patron. Martin ne malĝojis – finfine, la knabo jam plenkreskis, estas studento kaj lastatempe oni vidis ĉirkaŭ li ankaŭ knabinojn. Antaŭe li ĉiam estis sola; sed forpasis jam tiu epoko. Bone estos eniri la malplenan loĝejon, ĝojis Martin forlasante la flugmaŝinon – mi aŭskultos kelkajn diskojn kaj telefonos al Rene. Mi rakontos al li la historion de mia sukcesa agado –

Sed post kelkaj minutoj Martin ekmiris. En la halego, inter centoj da atendantoj staris Rene.

Martin miris, sed tuj li ridetis. Ja oni havas malmultajn amikojn. Se entute oni havas... Martin ĉiam kalkulis Rene kiel sian amikon, tiom pli, ke ili kune laboris dekkelkajn jarojn. Komence li nomis lin „la sviso”. Akurata, diligenta, iom sek-stila, malvarma, objektiva... Poste Martin jam ne nomis lin tiel, ĉar tiamaniere – li komprenis tion profunde – sin mem disigis de la svisoj. Jam preskaŭ dudek jarojn li estis ŝtatano svisa, tamen eĉ nun ne tute li sentis sin svislandano –

– Salut', Rene.

– Salut’, Martin.

Li observis la malhelon. La subon de arbustoj, interon de arboj. La griziĝantajn makulojn. De kie alvenas la malhelo, kie ĝi naskiĝas...? Ĉiu herbeto ricevas ombron tuj post la apero de la suno. Poste foriras la suno, la ombrofadenoj kungluiĝas, tapiŝo de malhelo kovras ĉion, la arbaroj fariĝas masivaj nokto-muroj, malamikiĝas ĉiu arbo, vojkurbo, arbusto –

Poste li rimarkis, ke la malhelo jam grimpas ĉe liaj piedoj. „Same, kiel en la vivo” – li pensis rapide kaj stariĝis. Denove li sentis malpaciencon, ja li devas rapidi. Por li restis jam nur unusola nokto: tiu ĉi nokto nun komenciĝanta. Luno estis nur super la montoj, tie la birdoj flugegantaj altege povas iomete ĝui la varmon.

Li sidiĝis en la aŭton. Dum momento li sentis apenaŭ forigeblan deziregon rapidigi la veturilon, kuregi antaŭen, en la memfendota, densa malhel-tunelo ĝis la rapideco de fusilkuglo – sed kompreneble li ne faris tion, bremsis antaŭ la sekva kurbo. Poste la aŭto denove veturis supren, li volis rigardi suben, en la valon – sed tie li vidis nur nigre verdan aeron.

Ankaŭ la aero malvarmiĝis. Jes, ĉi tie oni jam estas alte. Kiel... tiam. La vilaĝo certe estas proksime. Martin nervoze haltis, prenis la mapon. Jes, ĉi tie li estas nun. Post nelonge la vojo disforkiĝos. Poste dekstren. Sur la mapo estas tiu vilaĝo. Nenio ŝanĝiĝis. Nenio...?

Li veturis plu sur la malplena ŝoseo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.