|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
– Ni alvenis el malproksimo, kun armiloj enmane – ripetis Martin kaj haltis. Li ne volis jam iri al la monteto, ja nokte nemulte li vidus. Do li turnis sin al la gejunuloj:
– Ni alvenis en Lavello kiel amikoj. La situacio nur poste ŝanĝiĝis. Mi parolas pri Lavello kaj pri tiuj kelkaj semajnoj, kiujn ni pasigis ĉi tie. Bonvolu pridemandi la maljunulojn. Ĉu ni damaĝis al iu ajn en Lavello, antaŭ tiu afero...? Ĉio estis en ordo, ĝis alvenis la partizanoj.
– Ankaŭ mia patro estis partizano – diris la knabino kaj rapide aldonis: – Sed ne ĉi tie, en la norda regiono...
Martin silentis. La nokto makule nigris ĉirkaŭe; nur ie tie grizis ŝtonbarieroj.
– Bonege, ke estis partizanoj – diris la etkapulo malamike. – Almenaŭ ili elmontris al la mondo, ke ankaŭ ni italoj scipovis batali. Ke ne ĉiu servas la faŝistojn, la germanojn, ne konsentas kun ili...
Je tio Martin nenion diris, malrapide li ekiris reen. La gejunuloj verŝajne forgesis jam la monteton, ili tuj sekvis lin.
– Kiu estas tiu... Tasca? – demandis poste Martin.
– La posedanto de la drinkejo. Tie oni priparolas vian sorton – ŝi respondis.
– Mian sorton...? Pri ĝi decidos ne ili – kapneis Martin fortvole.
– Do kial vi venis ĉi tien? – demandis la alia junulo.
– Mi volas ekscii, kion pensas pri mi la Lavellanoj.
– Vi aŭdis... oni traktas vin kiel amasmurdiston.
Martin ne respondis. „Mi diros nur al ili, al la tiamaj homoj”, li pensis. Ili ĝuste revenis al la muro de la preĝejo; la lampoj denove ĵetis lumon al ilia vizaĝo, iliaj palaj ombroj moviĝis sur la tero. Martin volis sin turni al la knabino por demandi, kie estas la drinkejo de Tasca –
Kiam ektondris la pafo –
Martin sentis la venton de kuglo apud la tempio –
La instinktoj – pri kiuj li eĉ ne pensis jam de dudekkelkaj jaroj – tuj ekfunkciis denove, senpense li ĵetis sin suben al la muro. La kuglo certe trafis en la muron, ĉar elsupre falis mortero –
Kiam Martin ĉirkaŭrigardis, jam ankaŭ la junuloj kaŭris malantaŭ la arboj; la knabino kaŝis sin apud ŝtona kruco. Ie inter la barieroj, eble sur apuda strateto, foriĝis kurantaj piedoj.
– Porko! – kriis la etkapulo. La alia junulo senĉese blasfemis, nervoze. Martin malrapide stariĝis. ankoraŭ ne kredis. ke jam foras la danĝero –
La knabino tremis mortpala – tion Martin vidis eĉ en la duonlumo. Li ne povis reteni sian ironian rimarkon:
– Do, mi estas pafceltabulo, ĉu...? La tiaspecan, kiel mi – kiu ajn rajtas mortpafi elkaŝe?
Sed lia supereco nelonge daŭris, ĉar la koro bategis en la gorĝo, li fartis malbone, tremis la genuoj kaj kruroj. Nur nun li ekkonsciis, kiel ega estis la vivdanĝero antaŭ minuto. Li ne volis iri al la drinkejo, almenaŭ ne nun. La klinko de la preĝejpordo jam tuŝis lian manon kiel io konata. Ferminte la pordon malantaŭ si, li eĉ ne hontis, ke – verdire – sinsavante li rifuĝis en tiun ĉi silenton kun la odoro de kandeloj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.