|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
„Kiu estas tiu Tasca?” – li pensis. „Ĉu la nova vilaĝestro...?” La kamparanoj foriris, lasinte gardistojn. Martin rigardis al sia horloĝo, sed ne konsciis pri la ciferoj montrataj. Li encerbe sentis, ke estas jam malfrue, li provis profunde enspiri la aeron kaj – mem ne sciis, kial – li pensis subite pri sia filo.
Stefan estis seriozema, solema knabeto kaj eble neniam li fariĝos alia. Martin ofte rigardis lin kaj sincere miris, ke la Tempo kiel rapide ripetas sin. Ja nur antaŭ kelkaj jaroj Martin estis tia knabo, kia nun Stefan estas. La tempo kuregis per egaj paŝoj kaj li iom time pensis, ke post dekkelkaj jaroj jam la filo de Stefan staros en iu alia urbo, ĉe alia fenestro kaj rigardos la straton fremdan aŭ legos libron ankoraŭ neverkitan – kaj tion ŝanĝas nenio, kiom ajn da novaj materialoj eltorvos la sciencistoj kaj kiom ajn da kosmonaŭtoj forlasos la Teron –
Stefan verdire kreskis sen patrino. Martin faris por li ĉion – sed tiu „ĉio” estis malmulta kaj tion ankaŭ li mem sciis. Li zorgis pri tio, kiel Stefan lernas, donis al la knabo poŝmonon – ne tro multe, ne tro malmulte... Martin de tempo al tempo pensis ankaŭ pri tio, ke li devus edziĝi. Se kun iu amikino li vespere forlasis la domon, el la aŭto li ĉiam ĵetis la lastan rigardon al la fenestro de Stefan. En la ĉambro de la knabo lumis la lampo – en tiuj momentoj bedaŭris Martin, ke ne estas kun li virino, kun kiu li povus resti en la hejmo, rigardi la televidon, priparoli la aferojn de la mondo. Ĉar la mondo interesis Martin-on, plie ol la ĉiutagoj de Ĝenevo. Precipe ekde kiam la Ruĝa Kruco ofte veturigis lin al Afriko, poste al Azio.
Stefan nerimarkeble preskaŭ-plenkreskis kaj iutage li serioze interparolis kun sia patro. La knabo rigardanta antaŭ sin elvicigis siajn eblecojn. Al Martin plaĉis, ke la filo mem vidas la barierojn sur sia vojo; Stefan ne tre sciis la matematikon kaj fizikon, tio fermis lian vojon al la realigo de ŝatata infana revo: al astronomio. Martin ne havis imagon pri la futuro de Stefan, subkonscie li jam atendis lastjare, ke la knabo mem ekplanos ion. Nun ĝuste tio okazis kaj Martin samtempe miris kaj malpeziĝis. Stefan elektis la lingvistikon, li volis lerni orientajn lingvojn. Tio en Ĝenevo ne estis mirinda, la urbo de jarcento ĉiam estis plena de eksterlandanoj, ankaŭ azianoj. La gejunuloj ŝatis la lingvistikon. Finfine li bone elektis – pensis Martin – en tiu ĉi epoko malbenita per lingvoj la interpretistoj, tradukistoj, lingvistoj ankoraŭ longe ne restos senlaboruloj.
Tio estis antaŭ jaro – ĉi-aŭtune Stefan jam komencos la duan studjaron en la universitato. Sed nun ankoraŭ estas somero – pensis Martin subite kaj malfermis la okulojn; la nigreco rapide alsaltis lin. La aero en la preĝejo sufokis lian gorĝon. Dorsflanke al la altaro li ekiris, la longa ombro ĵetiĝis surplanken, ĝis la sojlo. Ĉe la bruna lignopordo li ekhezitis – ĉu eliri? Ja „tiuj” gardas la preĝejon. Dum li restos interne, li estos en sekureco ja la ĉi-tieaj kamparanoj estas religiemaj kaj en la preĝejo eble nenion ili faros kontraŭ li –
Kun mano etendita al la klinko li hezitis –
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.