La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

34

„Tiel egas do ilia malamo?” – li pensis febre, malgraŭ ke li strebis ne pensi ĝuste pri tio. Sed la pafo tuj ŝanĝis tute la dimensiojn. Do, ĉu tiele oni malamas lin...? Post dudek kvar laroj en Lavello troviĝas homo, kiu elserĉas la malnovan kaŝitan fusilon, ŝteliras en la nokto, atendas kaj pafas al li en la malhelo...?

Nur nun li sentis la ŝviton tutkorpe. Li estis sola en la preĝejo. Neniam li antaŭe timis la morton, eĉ ne dum la milito, malgraŭ ke ne unufoje oni pafegis al li – foje ĝuste en Lavello! – tiam alie li akceptis la aferon. Ja neniam antaŭe li estis sola: multaj staris je lia flanko, kun la samaj intereso, volo kaj celo. Tiam kredis, ke aparteno al tia grupo protektas lin, la konscio kvazaŭ donis al li forton kaj sekuron.

Sed nun li estis sola, je lia flanko staris neniu – nure malamikoj aŭ indiferentuloj. Kaj ankaŭ tiuj lastaj ĉiuminute povis fariĝi kontraŭuloj –

Tie, kie estas unu fusilo, tie troviĝas certe ankaŭ pluraj. Kaj por ĉiu el ili – kiom da kugloj?

Li jam sciis: superflue estis iri promeni. En la drinkejo oni nun decidos pri lia sorto. Kaj eble, kiam morgaŭ matene alvenos la ĝendarmoj, li jam ne –

Nur poste li rimarkis, ke malvarmas. La ŝvitgutoj sekiĝis sur liaj frunto, vizaĝo, humida estis ankaŭ lia ĉemizo sub la akseloj. Kaj ĝissange li mordetis la suban lipon.

Du kandeloj jam preskaŭ forbruliĝis. La ombroj kvazaŭ pli longaj dancis surmure. Rigidcerbe li provis pensi: kiu pafis al iu?

Ekgrincis la pordo. Martin time turnis sin –

– Jen mi – diris Boccone. Ferminte la pordon li signis, ke li alvenis sola. Martin atendis dorse al la altaro.

Boccone iris al la unua benkovico, li sidiĝis. Martin paŝis tien kaj super la benko la du viroj rigardis unu al la alia. Akuzito kaj atestanto, akuzinto kaj viktimo.

– Ĉu vi ne scias, kiu tion faris? – demandis unu el ili.

– Tion devus scii vi – respondis la alia.

Kaj tutegale, kiu demandis, kiu respondis. Silente ili plu rigardis unu la alian. La blankajn tempiojn, la sulkojn rande de la okuloj. Boccone vidis la iaman Martinon, la junulon en bone tajlita fiera uniformo, kun pinta ĉapo. Martin vidis la iaman Boccone-n, la kvardekjaran, silenteman, sed saĝan kamparanon –

– Pri kio oni parolis en la drinkejo? – demandis fine Martin raŭke.

– Pri vi, kompreneble. Pri tio, kion ni faru.

– Ĉu vi opinias, ke la Lavellanoj entute devas ion fari?

– Se ne... do kial vi venis?

– Mia sorto dependas de la tribunalo – la voĉo de Martin estis malmola. – Per mia alveno mi donis ŝancon kaj por vi, Lavellanoj, kaj por mi mem.

– Do, diru tion al ili.

– Al kiuj?

– Al la tuta vilaĝo. Aŭ almenaŭ al tiuj, kiuj tiam vivis ĉi tie.

– Ili venos en la preĝejon?

– Ne, venos vi al la drinkejo.

Martin ĝemis.

– Ĉu vi timas? – demandis Boccone.

– Mi timas, sed ne Lavellon – respondis Martin kaj ekiris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.