La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

56

Martin aŭrore konatiĝis kun sia edzino, pro tio la aŭroro – ankaŭ multajn jarojn post la tro frua morto de la virino – ĉiam lin memorigis pri ŝi. Elke parolis kvar lingvojn kaj laboris en hotelo; frumatene ŝi iris al la lago por bani sin. Estis somero, friska svisa somero. Martin tuthazarde iris tien; jam li estis ricevinta la laborpermeson en Svislando – sed laboron li ankoraŭ ne trovis. Li loĝis en luita ĉambro, kie li ne kapablis kutimiĝi al la stranga odoro eliĝanta el la muroj kaj la planko. Ofte li iris promeni al la lagbordo. Tie li konatiĝis kun Elke.

Super la bluaj montoj longe ne aperis la suno, sed la ĉielo jam brilis. La akvo en la lago aspektis nigra; malvasta lakto-tavolo ondetis sur nigra marmoro. Elke estis svelta-knabineca, brunhara, bluokula, blankhaŭta. La konateco komenciĝis tutbanale, poste fariĝis amo – almenaŭ ili ambaŭ kredis tion, ĝisfine. Tiam nek ŝi, nek li sciis, ke ie en la korpo de Elke nestas jam eta tumoro, superkeskadas strangaj ĉeloj –

Naŭ jarojn poste – Stefano havis tiam ok jarojn – Elke dum longaj monatoj restadis en hospitalo. Martin havis tempon por prepari sin por la plej malbona okazontaĵo.

Kaj – kiel en aĉa romano – Elke mortis en tia sama aŭroro, kia estis tiu de ilia renkontiĝo. Ankaŭ la hospitalo estis proksime al la lago; Martin tutnokte maldormis, poste dolorokule aŭskultis la vortojn de la doktoro. „Mi bedaŭras, sinjoro Dregger, sed via edzino antaŭ kvaronhoro...” Martin nur kapjesis, jam sen konsterniĝo – kaj eliris tra la blankbrila vitropordo.

La aero batis lin vizaĝen; li staris sur la ŝtuparo, poste iris suben. Akvuma aŭto veturis malrapide sur la griza asfalta strio, la nokta mallumo ankoraŭ kuŝadis inter la domoj.

Martin iris malrapide, malrapide. Nur tiam li rimarkis, ke li staras sur la bordo de la lago – kiam lia korpo jam batiĝetis al la blanka metalbariero. Longe li staris kaj rigardis la akvon.

Li pensis pri nenio, nenio. Eĉ ne pri tio, ke denove estas aŭroro. Aŭroro, kiel tiam. La Tero turniĝas en la Kosmo, ĝi portas novan tagon kaj turniĝas plu, plu, indiferente, senfine.

Sed li restis tie sola, kontraŭ la lago kaj la mallumo, en sukcenon fermita peco de vivo. Li sentis sian vojon tre malespera; ĝi finfine nenien kondukas. Naivegeco estas kredi ian vivon postmortan; ĉiu religio estas nur ĉimonda konsolo. Martin sciis-komprenis: Elke dum naŭ jaroj estis lia kunulino, sed ŝi nun foriris kaj ĉio finiĝis. La tempo pasigita kune restis ilia; kaj kiel post nelonge aperos la suno kaj surlage eknaĝos la nebulkorpaj ŝipoj – tiel flugos plu ankaŭ la tempo, foriĝas la virino, la Elke-memorinsulo malaperos sub la horizonto kaj oni ŝipveturos plu –

Denove li sentis sin ampelopso; unu post la alia li eligas siajn plantidojn, li volas alkreskiĝi-algluiĝi al la muro. Oni vidas defore, ke ĝi aspektas bela. Sed iu forta vento aŭ mano facile povus ĝin forigi... Li estas kreskaĵo sur kampo granita, neniam kaj nenie li povas enradikiĝi. Ĉiu materialo ĉimonda estas por li tro malmola, li ne trovas por si dolĉan-akvoriĉan teron, promesantan fruktojn. „Sur kampo granita” – li ripetis laŭte al la mevoj kun kapoj kafobrunaj.

Li atendis, ĝis la suno suprensuĉis la nebulojn surakvajn. Poste li iris tien, kie Elke elvenis el la akvo – dum tiu alia atiroro. Ŝi elvenis ridetanta, akvobrilkorpa. Sed tiun ŝtonŝtuparon intertempe oni jam forigis, en la proksimo estis konstruita moleo por boatoj. Viro kun flava kapuĉo portis remilojn surŝultre, blankruĝaj savzonoj pendis sur la barieroj. Martin komprenis: ĉi tie li jam ne retrovos la iaman animagordon.

Irante reen al la hospitalo li ekpensis pri Carla Minetti. Domaĝe, ke ili neniam plu renkontiĝis, li pensis kvazaŭ seninterdepende (tamen profunde de lia konscienco ekzistis ligo inter la du virinoj, Elke kaj Carla, sed li tiam malhavis la emon por analizi tion) kaj ne rigardis jam al la lago, la mevokrioj nur defore aŭdiĝis –

Antaŭ ol li iris suben en la kemikaĵodoran subteretaĝon de la hospitalo por lastfoje ĵeti rigardon al juna, tamen promorte maljuniĝinta vizaĝo de Elke – en spegulbildo de vitra pordo li ekvidis sin mem. Li haltis konsterniĝinta, „ĉu tiu estas mi?” Jes. La viro kun kliniĝinta dorso – kvankam nur trideksepjara – estis la oficisto kun nomo Martin Dregger –

– Bonvolu, sinjoro Dregger – diris iu blankmantela, bonkoraspekta viro mezaĝa kaj malfermis iun pordon antaŭ li. Martin jam vidis la korpon surtable, kovritan per tuko. Li englutis la salivon kaj ekiris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.