|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Nun li aŭdis paŝojn; levis la kapon rapide, kiel la besto kaŝanta sin en la arbaro. „Oni venas” – li pensis kun subita timego. La piedoj estis kvazaŭ gluiĝintaj al la betono. La flamoj de kandeloj preskaŭ tuŝis lian haŭton nudan. La pordo malfermiĝis, grincante. „Ĉu li estas ĉi tie...? ” „Jes. iru antaŭen.” „Iru vi.” Dikaj korpoj eniĝis super la sojlo, ĉiu el ili tuj ĵetis po du ombrojn al la muroj. Kun Boccone alvenis du viroj.
– Venu kaj ne timu – diris la maljunulo al siaj kunuloj.
La vizaĝoj ŝajnis tute nekonataj por Martin, tial lia timo eĉ pliiĝis. La viroj haltis ĉe la pordo. „Venu” – ripetis Boccone kaj turnante sian blankharan kapon al Martin, kun movo mallerta prezentis ilin:
„Spada kaj Tamaro...” Ankaŭ la nomoj estis fremdaj por Martin, kaj li, sentanta enbruste la altiĝantan glaciaron, ne sciis, kiel reagi.
Spada estis malalta, dikstatura viro kun kamparanece ruĝa vizaĝo kaj larĝa kolo. Tamaro iom pli alta, sed ne tre diferencis de li.
– Verŝajne li estas – diris Spada.
– Jes, tiel li aspektas – respondis Tamaro kun voĉo raŭka, profunda.
Martin iom trankviliĝis, kvankam li sentis, kvazaŭ li estus staranta ĝistalie en glacia akvo –
– Mi devas interparoli kun vi.
– Kun ni...? – miris Spada.
– Kun la tuta vilaĝo... Kun la homoj tiamaj.
– Sed ni ne deziras paroli kun vi – murmuris Tamaro.
Martin sciis: se ne io alia, do la scivolemo alkondukos ilin.
Ja ankaŭ Spada kaj Tamaro forlasis sian kuirejon, aŭ la besejon, eble la televidilon. Ili prenis la ĉapon pendantan eterne ĉe la elirejo, neniam ili iradis sen ĉapo –
– Verdire, je kio vi kalkulas? – demandis Spada.
– Mi volas paroli pri tio, kio tiam okazis, antaŭ dudek kvar jaroj – ripetis Martin insiste.
– Via nomo troviĝas sur la listo de militkrimuloj – Tamaro ĝue krakigis la vortojn. – Verdire, ĉe via nomo ne estas tiom multe da krimoj, kiel ĉe aliaj nomoj...
– Alvoku la homojn – ripetis Martin. Sed Tamaro ankoraŭ ne finis:
– ... vi ordonis mortigi ses homojn el Lavello kaj nun eĉ ne provu rakontaĉi, ke tio vin tute ne koncernis, ja ni estis ĉi tie kaj vidis ĉion.
– Ses ĉu sep? – enpensiĝis iomete Spada kaj ĵetis rigardon al siaj kunuloj. – Kaj Vincenzo? Ankaŭ lin ni devas kalkuli al la viktimoj...
Sur la ŝtuparo de la preĝejo ekbruis paŝoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.