La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

24

La vilaĝo silentis dum la sekvaj tagoj – almenaŭ tiel ŝajnis al Martin. Helmut kaj la soldatoj kvazaŭ ne okupiĝis pri tio – tamen ankaŭ ili fariĝis pli singardaj ekde la atako de partizanoj. Helmut ĉiutage dum pluraj horoj lornis la montetojn, eble pli bone li konis jam la vidaĵon ol la ĉirkaŭon de sia naskiĝurbo –

Ĉirkaŭ la radiostacio la soldatoj konstruis ŝirmejon el kestoj, malplenaj metalaj bareloj, sablosakoj kaj lignotrunkoj. La animagordo de tago al tago ĉiam plie similis al tiu de sieĝataj fortikaĵoj. Ŝanĝiĝis ankaŭ la kontakto inter Martin kaj la Lavellanoj, Boccone parolis eĉ malpli, ol antaŭe, gesinjoroj Garzanti preferis ne renkonti la oficiron-gaston. Martin vespertempe en sia malbelega ĉambro sidis rigardante la murojn kaj pensis pri tio, ke la arbaranoj-partizanoj miksiĝas en la vivon de Lavello, ili forigis tiun animan kontakton, kiun li kaj Boccone provis elformi ĉi tie. Ĉar Martin tiam ankoraŭ kredis, ke li sukcesos ion konstrui en Lavello, rompiĝeman, tamen ekzistantan ponton de fido. Li komprenis nur poste – verdire, nur jarojn post la milito – ke li ne sukcesis pri tio.

Kiam malvarma nokta vento puŝadis la etajn vitrotabulojn de la fenestro, li ofte pensis pri la partizanoj. Kie ili nun estas...? Ĉar en Martin kuŝiĝis ia tre malforta, eble eĉ infaneca-romantika revo pri la partizana vivo. Jes, ili liberaj povas vagadi inter la montoj, en arbaroj, marĉoj, kanaroj – oni neniam scias, kie ili estas, kion ili planas. Ja tio estis la eterna-sekreta sopiro por la libero de nomadoj. Samtempe Martin sciis ankaŭ tion, ke li ne estus taŭga por tiaspeca vivo, rapide lin seniluziigus la konstanta sinkaŝado, manko de tegmento, malbona manĝaĵo. – Tamen, dum la malrapidaj, vilaĝaj vesperoj dronantaj en la krepusko ofte li pensis pri la partizanoj. Ja al ili apartenas la rajto kaj ebleco de la iniciato; kiam ajn ili povas nerimarkite ŝteliri en la vilaĝon kaj iu-minute subite ekklakegos la armiloj – Provizore estis silento. Helmut per kuntiritaj okuloj observis la arbarojn, la vilaĝon. La soldatoj malbonhumoraj sidis, inter la kabloj de la radiostacio fajfis la vento. La montetoj silentis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.