La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

14

Kompreneble li eraris; liaj soldatoj amikiĝis kun la vilaĝanoj, sed sen ia ajn simpatio. De jarmiloj ĉiuj kamparanoj vivantaj konstante sur la sama tero malamis la soldatojn ĉiutage aliloken migrantajn. Ankaŭ same okazis en Lavello. Martin post nelonge komprenis, ke liaj soldatoj tutsimile estus kondutantaj ankaŭ inter hotentotoj, kirgizoj, indianoj aŭ portugaloj. Ĉar por ili estis tio egale. Ili konversaciis ne kun la popolo kaj posteuloj de Michelangelo, Medici, Leonardo kaj Bruno – sed kun kamparanoj de fora vilaĝeto por akiri plusan manĝon. Tio estis la ĉefa argumento.

Helmut ĉiumatene kolektis la soldatojn. Krom la deĵoranta radiisto kaj du gardistoj de la elsendejo ĉiu estis tie. Martin rigardis, kiel Helmut kaj la eta grupo gimnastike kuras suben, poste supren al la longa ŝafejo, sur la montetdeklivo. Helmut eĉ en pluva vetero ordonis al la knaboj kuri, ĝis tiu tago, kiam –

Sed tio okazis iom pli poste. La unuaj du semajnoj estis orsunlumaj, mem la trankvilo kaj la sekuro. Martin paroladis kun Boccone pri la vilaĝo, la homoj; la soldatoj negocetis-gmnastikis-radiis-gardostaris-enuis, tiel pasis la tagoj. Martin subkonscie sentis, ke io ne estas en ordo. Poste li komprenis: ja ĉio estis troe en ordo. „Ĉu eblas, ke ni subite elfalis el la l’empo kaj Spaco, elfalis el la milito, pace ni vivadas en idilia vilaĝo, inter arbaraj montetoj, vekiĝantaj je bovinbleko kaj kokokrio...? Kaj? Ni neniun masakras kaj ankaŭ nin neniu masakras?”

Li ofte rigardis super la montetoj, al la nevidebla-blua foro. foj-foje pezaj aviadiloj bruis en la alto, poste denove ekestis silento.

Malbonaŭgura silento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.