|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Multe pli poste, jam fine de la kvindekaj jaroj – Martin tiam havis ĉirkaŭ kvardek, Stefan dek unu jarojn – foje Martin preskaŭ edziĝis. La kandidatino estis svelta eksedzino, ŝi posedis etan modejon en urbeto proksime al Ĝenevo. Longtempe planis ili tiun geedzecon kaj kvankam komence ĉio estis en ordo, ankaŭ sekse – Martin post iom da tempo komencis sin observi kritikeme. Tio estis lia eco malbona – samtempe bona. Kiel ĉiu viro kvardekjara, kiu antaŭe havis jam multajn kontaktojn kun virinoj – li ne povis jam ĵeti sin en novan amaferon, forgesante ĉion. Tro multe li vidis, renkontis tro multe da fremdaj sortoj, tro multe da homoj – virinoj – ŝanĝiĝis jam antaŭ liaj okuloj; pro tio en li vivis jam la timo –
Samtempe ofte li revis, ke alveninte el eksterlanda oficvojaĝo, li paŝos en loĝejon, kie oni sentas – ĉar tio eĉ eliĝas el la muroj! – la konstantan ĉeeston de virino. Tiun varmon nur virinoj scipovas sentigi. Kie loĝas virinoj, tie alie staras la objektoj, la mebloj, alie pendas la kurtenoj kaj ĉio odoras alie...
Martin volis defendi sin kontraŭ la propra antaŭvido. Sed kiel oni el proksime observas la vizaĝon de alia homo, tiam krom la trajtoj oni vidas ankaŭ liajn malbelegajn sulkojn, milionajn kraterojn de poroj – tiel li antaŭvidis, ke post iom da tempo ŝanĝiĝos ĉiu partnero, iom post iom forigos la maskon portitan en la komenco de ilia konateco. Evidentiĝos la jam neforigeblaj, malnovaj malsanoj, ĝenaj kutimoj. Kaj Martin malamis ankaŭ tion, ke – kune kun la nova virino – venas en lian vivon tuta amaso de aliuloj: ŝiaj parencoj, konatoj kaj tiuj, pri kiuj ŝi rakontos anekdotojn kaj vivhistoriojn» Ĉio ĉi enkonstruiĝos en ia aferojn de lia vivo, en la imperion de lia animo. Li estos devigata ellerni novajn nomojn kaj interrilatojn, kaj tiujn ne decos forgesi, kontraŭe, ĉiutage li devos ilin kompletigi kaj aktualigi. Eble tio kaŭzis vere, ke finfine li fuĝis el la pli longdaŭraj, konstantaj kontaktoj; se li sentis tion necesa, li ĉiam trovis pretekston por disiĝi.
Kaj post iom da tempo li jam eĉ ne pensis pri edziĝo. La ega aventuro: eltrovi, ekkoni kaj kateni al si alian homon – jam ne altiris lin, ne ŝajnis esti tiel mirakla. Verdire: bone li fartis sola.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.