|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Ŝajne estis la taktiko de la partizanoj, ke post ĉiu atako kelkajn tagojn ili ne malhelpis la germanojn en Lavello. Martin sciis el la radiogramoj vortaj, ke la fronto – malrapide ja, tamen – retiriĝas, proksimiĝas. Do la italaj partizanoj vere nur nun komencas agadi, ili vidas, ke la germanoj ne estas jam tiel fortaj, kiel ili estis antaŭ kelkaj jaroj. La „Liberatoroj” flugantaj ofte supre kvazaŭ anime plifortigis la italojn –
Martin esperis, ke inter la partizanoj ne estas loĝantoj de Lavello. La vilaĝo aspektis tro trankvila. Ankaŭ la homoj. Se li observis la virojn vespere grupiĝantajn antaŭ la preĝejo, la oldulojn sunsubire kondukantajn la ŝafojn el la kampoj – li eĉ priridetis sian propran suspekton. Partizanoj... ĉi tiuj ? Kompreneble vivas tie ankaŭ gejunuloj, sed nemultaj. Unue Mussolini irigis ilin al Etiopio, poste al aliaj frontoj; poste Badoglio ne permesis ilin hejmenveni. La vilaĝo silente kuŝis inter la montetoj kaj arbaroj. Matene kaj vespere nur la sonorilego rompis la trankvilon. Martin eĉ nun memoris ankoraŭ la vesperojn en Lavello; rapide falegis la malhelo, sed la domoj restis kvazaŭ ekster la imperio de la nokto. Lumis la blankaj ŝtonmuroj, la kamentuboj, la turo de la preĝejo. Bestoj moviĝetis, knaris radoj kaj pordoj, iu ekparolis laŭte. Tamen estis silento, vilaĝa silento, kiu memorigis al Martin sian infanaĝon Hezite li do skribis sian raporton al la divizio pri la atako de partizanoj, li kredis ridinda la vorton „atako”.
Helmut estis severa suboficiro; la soldatoj lin malŝatis kaj timis. Ofte li irigis patrolojn al la ĉirkaŭaj arbaroj, kompreneble ankaŭ li mem iris kun la soldatoj. Kelkfoje la junulo reveninta el sia „privata milito” aspektis kiel anhelanta, ega germana ŝafhundo. Helmut volis fariĝi oficiro, ja tio ne estis sekreto. Sed la retiriĝo de la armeo daŭris jam delonge kaj ĉe la stabo de la divizio nun neniu okupiĝis pri la ambicioj de tiaspecaj suboficiroj –
Foje alvenis el la stabo iu leŭtenanto, specialisto de la kontraŭpartizana militiro. Martin ne tre ĝojis, ja multe da malbelaĵoj aŭdis pri tiaj trupoj. Sed tiu ĉi leŭtenanto estis simpatia kaj nur dum unu horo li malhelpis la trankvilon de Lavello. Komence li „private” komunikis al Martin, ke ekde nun oni devos kalkuli je la plia intensiĝo de la partizan-agado ĉiregione, poste – jam dum sia prelego al la soldatoj – li tiel daŭrigis: „Ni devas esti fortaj. Nur tiel ni povos elteni ĝis la fina venko, se ni senindulge mortigos ĉiun nian malamikon” Helmut kun okuloj brilantaj aŭskultis –
Sekvonttage Martin alvokis Boccone-n kaj la anojn de la vilaĝa konsilantaro. Starante antaŭ la obstinaj, rifuzantaj rigardoj de mezaĝaj kaj maljunaj kamparanoj, li deklaris, ke pro la eventuala partizanagado en la futuro la germana armeo prirespondecigos la loĝantojn de Lavello. Se oni kaptos ĉe freŝa faro iun, kiu iel ajn helpos la partizanojn, do lin kaj lian tutan familion oni ekzekutos.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.