La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

46

Martin preme fermis la okulojn. La mondo subite foriĝis, li sentis nur la venton, li restis sola en tutmalplena dezerto, sur neniaĵo plata kiel tablo, kie la sola sentebla-tuŝebla punkto estis la terpeco kovrita per liaj piedoj, premita per la propra pezo. Ĉio alia ŝajnis esti malverŝajna, la ĉielo ne estis kupolo, sed plata blanka tavolo, en kiu ajn momento ĝi povis falegi kaj pezmortigi lin –

La silento ne estis silento, sed lia cerbo jam sekundojn pli frue komencis elekti, la oreloj ne perceptis la bruon de botaj piedoj alkurantaj. La kriojn. La klakadon de malvarmaj armilkulasoj. Eĉ la ordonon li ne aŭdis, la ĝojan-voluptan krion de Helmut – Li nur staris apude, proksime-fore, kune kun ili, ankaŭ li portis verdan uniformon, kiel la armilojn levantaj soldatoj –

Poste ektondris la pafaro –

Martin memoras ĝis hodiaŭ, ke la soldatoj malgraŭ la iamaj ekzercoj pafis ne tute samtempe, kelkiuj malfruis la ordonon „Feuer!”. La vorto el la buŝo de Helmut sonis kvazaŭ aparta pafo –

Kaj tiam, kiam Martin malfermis la okulojn, jam ĉio finiĝis. La soldatoj kolbe batis la lignomuron de ia garbejo, iu alportis kaj disverŝis benzinon.

La grupo de Lavellanoj glacie silentis, la homoj certe staris senmovaj, kvankam Martin pri tio nenion sciis, la homgrupo estis nur kolora makulo en la angulo de liaj okuloj –

La mortpafitoj kuŝis jam senmovaj –

– Kio estas en la bestejo? – demandis Martin. Lia voĉo ŝajnis esti tutfremda, ne, ĝi ne estis lia, enkorpe io strange rigidiĝis, „iom post iom mi fariĝos iu alia, jam ne Martin Dregger, sed...”

– Estas tie bovinoj, sinjoro leŭtenanto. Laŭ la ordonoj ni devas detrui la tutan havaĵon de la malamiko...

– Unue forigu la bovinojn, suboficiro! La bestoj ne batalis kontraŭ ni...

Poste ekkrakis la oranĝkoloraj, sovaĝaj flamoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.