La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

15

Strange li fartis, ĉar nun en la preĝejo nur li sola faris bruon. Liaj ŝuoj glitis sur la pavimo, multe tretita. La butono de lia jako batiĝis al iu benko.

Li rememoris la spegulon en tiu malmultekosta suburba hotelo. Longe li staris antaŭ ĝi. Ja tuj li pensis pri tio, tamen li hezitis. ĉu veturi al Lavello...? Li sopiris ankoraŭfoje vidi la vilaĝon, tio estis ekstrema kaj kulpa scivolo. Li rigardis la propran vizaĝon, la sulkojn, la malplenan lokon de la posttagmeza triumfa rideto. „Mi devus rigardi ne nur en la proprajn okulojn, sed ankaŭ en la iliajn!” – li pensis-eldiris iom teatrece.

Telefono al la flughaveno. „La sekvonta aviadilo ekflugos nur matene, sinjoro.” „Bonvolu rezervi por mi unu lokon.” El la aviadilo li rigardis suben, la montojn en la nubĉifonaĵoj li vidis, „ne, tiuj ne estas la montoj de Lavello”, li ripetadis kun obstino de obsedito. Poste li ekpensis pri la sinjoroj de la direktoraro, kiuj hodiaŭ matene kolektiĝos por eksterordinara kunsido; ĉiuj bone vestitaj, sanaj viroj en nigra jako, ili moviĝas kun artifika soleno, disdonadas pseŭdoridetojn unu al la aliaj, kelkfoje eĉ etendas siajn molajn manojn –

En Romo uniformitaj uloj iradis sur la betono de la flughaveno – ne, ne lin ili atendis. Iu liphara oficiro ĵetis rigardon enuan en lian pasporton kaj Martin tuj poste trovis sin antaŭ la egaj vitromuroj de la flughaveno, en akra sunlumo –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.