|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La partizanoj atakis neatendite: dimanĉe ĉirkaŭ tagmezo. Tio mirigis ĉiun. Eĉ ankaŭ la Lavellanojn. Aŭ el inter ili ne ĉiun...?
La kamparanoj hejmeniris el la preĝejo, Iu ankoraŭ sonorilis je la dekdua horo. La katolika pastro, kiu alvenis por mesi el la najbara vilaĝo, forveturis per sia ĉevaltirita ĉareto. Tiutage ekbrilis ankaŭ la suno. Maldensa-pala estis la lumeto, ĝi ne elsuĉis la akvon de marĉetoj, de gresoj.
Martin ĝuste tagmanĝis kun gesinjoroj Garzanti. La du maljunaj homoj senvorte manĝis, tre malofte sonis iu vorto neni-signifa. Nun jam Martin ne ŝatis tiujn tagmanĝojn –
Li ĝuste pensis pri tio, ke fininte la manĝon li iros al la monteto kaj kun preteksto de kontrolado de la radiostacio Ii ĉirkaŭrigardos iom; li volis vidi verdon, arbarojn naĝantajn en sunlumo.
Sed tiam ekkrakegis la mitraletoj –
„Ili estas, jen, ĉi tie!” – vibris en Martin la sento. Li forĵetis la kuleron, piedfrapis la seĝon kaj kuris al sia ĉambro por la armilo. Denove bojis ie mallonga kugloserio, io rompis-krakis proksime. Martin saltis surkorten kaj tuj kaŝis sin malantaŭ la terenaŭto. La batalo okazis ne ĉirkaŭ la Garzanti-domo – iom pli fore, inter la preĝejo kaj la monteto. Do li kuris tien, ofte subigante la kapon inter la malvastaj kortobarieroj. Longaj pafserioj muelis la silenton malantaŭ la preĝejo, ehis la blankaj muroj. La suno tuj kaŝis sin, kvazaŭ ĝi estus timanta. Martin jetis sin sub iun muron; ĝustatempe, ĉar oni komencis pafi tien. Kugloj trafis super li la muron, ŝprucis la mortero.
El malantaŭ la angulo subite ruliĝis verdvesta homa korpo surtere – li estis soldato de Martin.
– Sinjoro leŭtenanto... Ili estas ĉi tie, en tiu strato'
– Kiom da...?
– Mi vidis nur du. Ili pafadas el la granda griza domo.
La „granda griza domo” estis malnova grenejo, ĝi staris proksime al la preĝejo. Martin profunden spiris la aeron, la kolero malrapide kreskis en li – neniam li ŝatis la veran batalon kaj nun, kuŝigita perforte sur la kotozan teron li sentis sin humiligita. Li ordonis al la soldato serĉi Helmuton: la soldatoj ĉirkaŭu la grenejon, ĉar verŝajne ĝi estas la nesto de partizanoj... Samtempe li suspektis ian ruzan artifikon, ja kial la partizanoj venis en la vilaĝon, nur por interpafadi?
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.