|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SUR KAMPO GRANITAAŭtoro: István Nemere |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Verdire Martin ne timis la morton, li jam eĉ renkontis ĝin.
Tio okazis komence de la sesdekaj jaroj sur la Filipinaj Insuloj. Li veturis suden por organizi la disdonadon de helpo al lepruloj. Eĉ li sukcesis liberigi sin por kelkaj horoj kaj veturis al tiu margolfo, kie staras la monumento je memoro de la tie mortigita malkovrinto, Magelano. Fine de lia restado pro tempesto ne alvenis la aviadilo kaj la tieaj ruĝkrucanoj proponis al Martin, ke ili per terenaŭto veturigos lin al najbara, pli granda insulo, de kie per regula aviadilo li povos reflugi al Manilo. Martin kompreneble akceptis la proponon. Tiutage estis merkredo; tion li eterne memoros. Brilis la suno; fruposttagmeze alvenis la blanke pentrita terenaŭto kun eta, ridetanta Filipina ŝoforo.
Post dudekminuta aŭtado ili alvenis al ŝtonigita bordo. La ŝoforo per vigla hupado liberigis la vojon inter la bicikloj kaj sakojn portantaj piedirantoj. Martin ja observis la kolore vestitan homamason, sed jam sen vera interesiĝo. Dum la pasintaj jardekoj li ofte vidis ĉion ĉi. Inter ekzotikaj kreskaĵoj – brunhaŭtaj viroj kaj virinoj, polvozaj vojoj, malbonhumoraj bestoj. Muŝoj. Fetoro.
La pramo estis ne tre larĝa kaj malstabila; kiam la aŭto surveturis ĝin, Martin sentis, ke la ligna meĥanismo balanciĝas surakve. La ŝoforo atingis la finon de la pramo kaj ili ambaŭ elaŭtiĝis. La ŝuoj bruetis sur la lignotabuloj. Martin mire-time rimarkis, ke la pramistoj permesis suriri al la tuta homamaso atendinta surborde! Dekoj kaj dekoj da homoj venis laŭtaj post la pago de la tarifo; patrinoj kun hirtaj kaj etaj infanoj surbrakaj, viroj tirantaj perŝnure kaprojn, aŭ tenantaj biciklojn. Olduloj kun malpuregaj pakaĉoj, ruligitaj feloj, nepriskribeblaj varoj. Iu portis egan teujon, iu alia eĉ surprame vendis trinkakvon. Tiu amaso inundis la pramon, tuj okupis ĉiujn centimetrojn de la ferdeko. Martin malklare sentis, ke tio ne estas en ordo, la pramo certe havas ian limon rilate la nombron de kunporteblaj homoj kaj veturiloj – samtempe li sciis, ke la disciplino Eŭropa en tiu ĉi parto de la mondo estas neimagebla kaj nerealigebla. Rigardante la malhelbrunajn vizaĝojn, li komprenis: ili volas nur atingi la alian insulon, NUR ATINGI ĜIN – nenio alia gravis por tiuj homoj, tio estis la celo kaj tasko de la plej proksima horo ilia, ili jam suriris la pramon kaj nur tio estis nun grava. Eĉ tio ne interesis ilin, ke la monavidaj pramistoj surŝipigis post ili ankoraŭ kvardekon da aliaj pasaĝeroj.
Kiam la pramo finfine foriĝis de la bordo – dumtempe laŭtegis krioj, infanploro, bleko de bestoj – Martin sidiĝis sur la kapoto de la aŭto. La suno kaŝis sin malantaŭ nubvualo, la akvo de maro el verda fariĝis griza. Grandaj ondoj batadis la aĉan lignan flankon de la pramo, la vento kelkfoje ŝanĝis sian direkton.
Post duonhoro oni jam klare vidis la bordon de la alia insulo. Ankaŭ ĝi estis tia, kia la insulo antaŭa, restinta malantaŭ la dorsoj. Vico de palmoj super la flavblanka sablobordo, dometoj kovritaj per ondoforma lado, amaso de atendantaj blankĉemizuloj –
La homoj surpramaj komencis krii – Martin turnis sin. Maldekstre, eble cent metrojn for de la ŝipo io blanka naĝis sur la akvo. Ĉu renversita boato...? Aŭ velo de barko, ventro de mortinta fiŝego? Oni ne povis scii. Sed la amaso tuj kolektiĝis maldekstraflanke de la pramo, ĉiu volis vidi la misteran objekton –
Martin poste jam ne estis certa, sed ŝajnis al li, ke ankaŭ li kriadis. De sekundo al sekundo pli timigita li volis averti la homojn, sed oni ne komprenis lian lingvon, kaj krome neniu atentis pri li –
La katastrofo mirige-rapide alvenis. Martin eĉ en tiu tragedia momento miris, li ne volis kredi, ke tio okazas tiel rapidege, dum sekundoj –
La pramistoj kriegantaj ĵetis sin al la pasaĝeroj, provis puŝadi la homojn aliflanken, sed estis jam tro malfrue. La pramo ekŝanceliĝis, ĝia dekstra flanko leviĝis aeren, maldekstre samtempe jam enfluis la akvo –
Martin legis jam pri tiaj katastrofoj, kaj li sciis, kio sekvos. Kompreneble alia afero estis legi la mallongan informon en la gazetoj – kaj estis io alia nun stari tie super la griza akvo, vizaĝe al la vento, enorele kun la egaj krioj-hurloj de homoj-bestoj –
– Saltu! – kriis Martin al la ŝoforo, kaj li ne plu hezitis. Li sciis: la subakviĝanta ŝipo ensuĉos la homojn, krome la naĝj ne scipovantaj kaptos senespere kaj subentiros ĉiujn naĝantojn –
La akvo estis pli malvarma ol li antaŭvidis. Por momento li pensis ankoraŭ pri siaj dokumentoj en la interna poŝo, poste li eknaĝis rapide. Li ne rigardis malantaŭen... La bordo estis je distanco de kvincent metroj, kaj Martin esperis, ke li, viro nur kvardekdujara, ne havanta panikon, trankvile naĝante atingos la bordon tute certe. Akvo eniĝis en liajn orelojn, tamen li aŭdis ankoraŭ la kriojn de la pasaĝeroj –
Li naĝis, naĝis kaj strebis pensi pri nenio –
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.