La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SUR KAMPO GRANITA

Aŭtoro: István Nemere

©2026 Geo

La Enhavo

5

Post la sekva vojkurbo – la pejzaĝo tuj fariĝis konata. La premo ĉirkaŭ la gorĝo foriĝis, tamen li ne fartis pli bone. Ĉar li proksimiĝis TIEN, do kreskis en li iu alia streĉo, premo plena de timo. Subite li sentis sin treege laca. Ripozi, ripozi. Pensi pri nenio. Precipe ne pri tiu ĉi nokto, kiu post momentoj elfluos el ĉiu arbaro, rampos supren el la valoj, ĝis la pintoj de la montoj, nigriĝos la mondo tuta –

La ĉirkaŭaĵo – konata. Maldekstre la longe etendiĝanta monteto, dekstre la kruta, alta pinto. La vojon oni intertempe modernigis, ĝin jam kovras asfalto. Eĉ unu aŭto ne veturas, ĉiregione la homoj jam preparas sin por dormi, kvankam ekde tiam oni jam eltrovis la televidon. Sed la ĉi-tieaj homoj ne facile ŝanĝas siajn kutimojn, ĉiam ili estis obstinaj.

Post la sekvanta vojkurbo li jam ne havis dubojn, tuj rekonis la kampon ĉe-ŝosean kaj la longan, malaltan ŝafejon.

Li proksimiĝis TIEN.

Li volis daŭrigi la azian histonon, rakonti al Rene pri Ia detaloj, malgraŭ la fakto. ke li devos skribi pri tio raporton oficialan por la Centro. Tamen, li volis paroli pri sia sukceso, dume la aŭto naĝis tra la luminunditaj stratoj; ankaŭ ĝi mem fariĝis krome brila punkto en la metalmaro –

– Ĉu via trupo restadis dum certa tempo ankaŭ en vilaĝo kun la nomo Lavello? – demandis Rene; li kondukis rigidkorpe, kun dorso premita al la sidejo.

Martin englutis la salivon. Lavello...? Kiel Rene povas scii pri tio?

– Jes, iom da tempo ni pasigis ankaŭ en Lavello – li respondis kaj tiam la unuan fojon moviĝis en li iu granda, nigra mukoza serpento, miksaĵo de suspekto kaj timego –

– Kaj tie okazis tiu afero...?

– Kiu afero? – demandis Martin, li strebis paroli per indiferenta voĉo, kvankam li tute ne dubis jam. Do, pro tio Rene veturis al la flughaveno. Ne pro la amikeco, ne. Li estis devigita aranĝi malagrablan taskon komisiitan al li.

– Jen, la hodiaŭaj gazetoj... – Rene ĵetis ilin sur la sidlokon kaj serenvoĉe daŭrigis: – Sur la tria paĝo... Provizore sur la tria. Sed morgaŭ aŭ postmorgaŭ la informo fariĝos sensacio kaj aperos certe sur la unua paĝo...!

La voĉo de Rene estis profunda, en la gorĝo kaŝiĝis nervozo. Martin malfermis la gazetojn. En la flaveta lumo de la montrofenestroj ankaŭ la papero ŝajnis kremkolora. Sed la literoj estis nigraj, nigraj –

Tio, kio aperis foj-foje en liaj malbonegaj sonĝoj – nun fariĝis vero.

Kaj – kiel li delonge konjektis, koŝmare antaŭvidis – oni trovis ankaŭ foton. Kompreneble, ili trovis tion... Martin rigardis sin mem el antaŭ dudek kvar jaroj. Li estis svelta kaj alta. En la uniformo bele li aspektis, kun la ĉapo alten pintiĝinta, karakteriza... Kiam oni faris la foton? Certe ĝin fotis unu el liaj kunuloj, ja en la fono oni vidas motorejon de ŝarĝaŭto kaj altan antenon. La foton oni kompreneble faris ne en Lavello, tie la knaboj jam havis aliajn klopodojn –

Martin rigardis longe la diklitere kriegantajn titolojn:

ĈU ALTRANGA OFICISTO DE LA INTERNACIA RUĜA KRUCO ESTAS MILITKRIMULO...?

MARTIN DREGGER EN 1944 EN LAVELLO ORDONIS EKZEKUTI ITALAJN KAMPARANOJN!

Nun jam pli precize li memoris la vojon. ĉi tie nenio ŝanĝiĝis. Sur la plata monteto maldense staris la arboj, lumoj brilis inter ili. Martin bremsis, kvankam li ankoraŭ nenie vidis homojn. Li haltigis la aŭton kaj rimarkis, ke liaj manoj tremas. Tiel li sidis iomete en la densiĝanta duonlumo, poste elaŭtiĝis. La metala frapbruo de la pordo sonis fremdece en la ventodora vespero. Ŝtonetoj grincis sub liaj ŝuoj.

Longe li staris, observante la vilaĝon. Liaj okuloj diferencigis la pli proksime starantajn domojn, la garbejojn. Aliloke fojnejo ĝibis ĉielen, arboj globis iom pli malhelaj ol la aero. La tuta regiono silenta kuŝis antaŭ li, kvankam nun nenio dependis de liaj ordonoj. Tamen, la tero estis kvazaŭ lia, ja ofte li revis pri propra terpeco, kie vivas liaj plantoj, paŝtiĝas liaj bestoj, staras lia domo.

Li ne sciis, kial li revis pri tero ega, propra – ja ĉiu lia praulo estis malriĉulo. Aŭ ĝuste pro tio?

Nun li rigardis la vilaĝon; ĝi aspektis pli granda, ol tiam. Certe oni alkonstruis novajn domojn. Poste li rimarkis la turon de la preĝejo. Eta preĝejo, eble eĉ nur kapelo. Tiam la vilaĝanoj ne havis eĉ konstantan pastron.

Li observis la sveltan blankan makulon kaj ekpensis ion. Li reiris al la aŭto kaj post momento veturis jam suben – la vilaĝo kuŝis en plata valo. Post la vojkurbo li veturis jam inter domoj, malŝaltis la reflektorojn, kvazaŭ li estus hontanta, kaj vere, li hontis pro sia tiea ĉeesto –

Martin rapide alvenis sur la ĉefa placo. Nur foj-foje li rimarkis iun homon en la lumo de foraj lampoj; viron irantan vojrande, virinon ĝuste malaperantan ĉe pordego kaj li ekvidis la placon kun la malalta, ĝisgenua ŝtonbariero ĉirkaŭe. Dimanĉe posttagmeze la maljunaj homoj sidis tie, nigre vestitaj viroj kun brun-sulka vizaĝo, kun enkolen premiĝanta blanka ĉemizo. La dikpiedaj maljunulinoj foj-foje flustradis inter si, la gejunuloj enuantaj promenis de iu angulo al la alia; kompreneble aparte la knabinoj kaj aparte la knaboj – ĝis Ia oldega pigra preĝeja helpisto ektiradis la ŝnuregon de la sonorilego eĉ pli olda ol li mem –

Du arboj staris apud la preĝejo. Martin veturis inter ilin kaj haltigis la motoron. Estis jam nokto. La placon silento regis. Li iris ŝtelpaŝe. „Tamen mi alvenis” – tamburis la sango en liaj oreloj, „mi alvenis kaj havas nur unu nokton. Unu nokton...”

Malrapide li iris sur la ŝtuparo. La muroj de la preĝejo eligis la tagan sunvarmon. Antaŭ ol eniri, Martin tuŝis ilin, per tremantaj manoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.